Fajrilo

Hans Christian Andersen

Tradukis Ludwik Łazarz Zamenhof

Sur la granda vojo marŝis soldato : “Unu, du! unu, du!” Li havis tornistron sur la dorso kaj sabron ĉe la flanko, ĉar li estis antaŭe en milito, sed nun li iris hejmen. Jen li renkontis sur la vojo maljunan sorĉistinon; ŝi estis terure malbela, ŝia malsupra lipo pendis ĝis la brusto. Ŝi diris : "Bonan tagon, soldato! Kian belan sabron kaj grandan tornistron vi havas! Vi estas vera soldato! Nun vi ricevos tiom multe da mono, kiom vi volas havi."

Mi dankas, maljuna sorĉistino!” diris la soldato.

Ĉu vi vidas tie la grandan arbon?” diris la sorĉistino, montrante arbon, kiu troviĝis apud ili. "Ĝi estas interne tute malplena. Se vi grimpos sur ĝi ĝis la supro, vi ekvidos truon, tra kiu vi povos enrampi kaj malleviĝi malsupren ĝis la profundo de la arbo. Mi alligos al vi ŝnuron al la korpo, por ke mi povu returne tiri vin supren, kiam vi min vokos."

Kion do mi devas fari tie en la arbo?” demandis la soldato.

Preni monon!” diris la sorĉistino. "Kiam vi venos sur la fundon de la arbo, vi troviĝos en longa koridoro; tie estas tute lume, ĉar tie brulas pli ol cent lampoj. Tie vi rimarkos tri pordojn. Vi povas ilin malfermi, la Ŝlosilo sidas en ili. Kiam vi eniros en la unuan ĉambron, vi ekvidos en la mezo, sur la planko, grandan keston, sur kiu sidas hundo. Ĝi havas du okulojn tiel grandajn, kiel du tasoj, sed vi ne timu pro tio! Mi donas al vi mian antaŭtukon kun bluaj ĉeloj; vi etendos ĝin sur la planko, poste aliru rapide, kaptu la hundon, metu ĝin sur mian antaŭtukon, kaj tiam malfermu la keston kaj prenu tiom da mono, kiom vi volas. La tuta mono estas kupra. Sed se vi preferas havi arĝenton, vi devas iri en la sekvantan ĉambron; tie sidas hundo, kiu havas okulojn tiel grandajn, kiel radoj de muelilo; vi tame ne timu, metu la hundon sur mian autaŭtukon kaj prenu monon. Se vi tamen volas havi oron, vi povas ĝin ankaŭ ricevi en tia granda kvanto, kian vi povos porti, se vi iros en la trian ĉambron. Sed la hundo, kiu tie sidas sur la kesto kun la mono, havas du okulojn, el kiuj ĉiu estas tiel granda, kiel ronda turo. Jes, tio estas ĝusta hundo. Vi tamen ne timu; metu la hundon sur mian anttaŭtukon, tiam ĝi nenion faros al vi, kaj prenu el la kesto tiom da oro, kiom vi volos."

Tio tute ne estas malbona!” diris la soldato. "Sed kion mi devas doni al vi, maljuna sorĉistino? Ĉar mi povas ja kompreni, ke vi ankaŭ volas ion havi!"

Ne”, diris la sorĉistino, " unu speson mi ne volas havi. Al mi alportu nur la malnovan fajrilon, kiun mia avino forgesis, kiam ŝi estis tie interne la lastan fojon."

Bone”, diris la soldato, “alligu do al mi la ŝnuron al la korpo”.

Jen ĝi estas”, diris la sorĉistino, "kaj jen estas mia antaŭtuko kun la bluaj ĉeloj."

La soldato grimpis sur la arbon, rampis tra la truo malsupren kaj troviĝis, kiel la sorĉistino diris, en la granda koridoro, kie brulis pli ol cent lampoj.

Li malfermis la unuan pordon. Ha, tie sidis hundo, kun okuloj tiel grandaj, kiel tasoj, kaj rigide lin rigardis.

Vi estas brava knabo!” diris la soldato, metis ĝin sur la antaŭtukon de la sorĉistino kaj prenis tiom da kupra mono, kiom povis eniri en liajn poŝojn, poste li fermis la keston, metis sur ĝin returne la hundon kaj iris en la duan ĉambron. Al la diablo! tie sidis la hundo kun la okuloj tiel grandaj, kiel radoj de muelilo.

Ne rigardu min tiel rigide!” diris la soldato, "ĉar la okuloj vin ekdolorus!" Kaj li metis la hundon sur la antaŭtukon de la sorĉistino. Kiam li ekvidis la multon de la arĝenta mono en la kesto, li elĵetis la tutan kupran monon kaj plenigis al si la poŝojn kaj la tornistron sole per arĝento. Poste li eniris en la trian ĉambron. Ha, kiel terure! La hundo, kiu tie estis, efektive havis du okulojn tiel grandajn, kiel rondaj turoj, kaj ili turniĝadis en ĝia kapo, kiel radoj.

Bonan vesperon!” diris la soldato kaj ektuŝis per la mano sian ĉakon, ĉar tian hundon li neniam antaŭe vidis; sed post kiam li dum kelka tempo ĝin rigardis, li ekpensis : “Nu, nun estas sufiĉe!” kaj li metis la hundon sur la plankon kaj malfermis la keston. Ha, Dio nin gardu! Kia grandega amaso da oro! Per ĝi li povus aĉeti la tutan Kopenhagon kaj la sukeraĵojn, la stanajn soldatojn, la vipojn kaj la balancĉevalojn de la tuta mondo. Jes, tie estis bela kvanto da mono! La soldato elĵetis for la tutan arĝentan monon, per kiu li antaŭe plenigis siajn poŝojn kaj sian tornistron, kaj anstataŭ tio li prenis oron; ĉiujn poŝojn, la tornistron, la ĉakon kaj la botojn li plenigis tiel, ke li preskaŭ ne povis iri. Ho, kiom multe da mono li nun havis! La hundon li residigis sur la keston, li fermis la pordon kaj ekkriis supren tra la arbo:


1  →


    

“The Tinder-Box” written by Hans Christian Andersen in 1835 . Translated by Ludwik Łazarz Zamenhof .

Page 1 of 4. Go to page Print version


The original work is in the public domain worldwide because Hans Christian Andersen died more than 100 years ago.

The translation is in the public domain worldwide because Ludwik Łazarz Zamenhof died more than 100 years ago.

More about licenses



Click any word for instant translation