Mi faris signojn, ke ili alportu iom da nutraĵo al mi, kaj ili siaparte faris signojn, ke mi haltu mian boaton. Tial mi demetis la supran parton de mia velo, kaj haltis, tiam du el ili ekforkuris; kaj, duonhore revenis kun iom da sekiĝita viando, kaj ia greno kiu kreskas en tiu parto de la mondo. Tion-ĉi ni deziregis, sed ne sciis, kiel havigi ĝin, ĉar ni ne kuraĝis iri surteron al ili, nek ili kuraĝis alproksimiĝi al ni.

Fine, ili eltrovis peron sendanĝeran por ni ĉiuj. Alportante la nutraĵon al la marbordo, ili ĝin demetis kaj tre fortirigis si mem dum ni ĝin prenis. Ni faris signojn por montri nian dankon, ne havante ion alian, kion ni povas doni al ili. Sed bonŝance, ni baldaŭ kaptis grandan donacon por ili; ĉar du sovaĝaj bestoj de la sama speco, pri kiu mi jam priparolis, venis plenĉase de la montetoj al la maro.

Ili naĝis kvazaŭ ili venis por sportigi. Ĉiuj forkuris de ili krom tiu, kiu portas la lancon. Unu el tiuj bestoj alproksimiĝis nian boaton; tial mi ĝin atendis kun mia pafilo; kaj tuj kiam ĝi estis en pafspaco, mi ĝin pafis tra la kapo. Dufoje ĝi subakviĝis kaj dufoje ĝi suprenleviĝis; kaj poste ĝi naĝis alteren, kaj falis senviva. La viroj tiom timis pro la pafilbruo, kiom ili antaŭe timis je la vidaĵo de la bestoj. Sed kiam mi faris signojn por ke ili venu al la marbordo, ili tuj venis.

Ili rapidis al sia rabaĵo; kaj tordante ĉirkaŭ ĝi ŝnuregon, ili ĝin sendanĝere eltiris surteron.

Ni nun lasis niajn sovaĝulojn kaj iradis dekdu tagojn plu. La terbordo antaŭ ni etendis sin kvar kvin mejlojn, (6.8 8.3 kilometrojn) bekforme; kaj ni devis veturi iom de la terbordo por atingi tiun terpinton, tiel ke ni portempe ne vidis teron.

Mi konfidis la direktilon al Zuro, kaj sidiĝis por pripensi tion, kion estos plej bone nun fari; kiam subite mi aŭdis, ke la knabo krias, “Ŝipon kun velo! ŝipon kun velo!” Li ne montris multe da ĝojo je la vidaĵo, opiniante, ke la ŝipo venis por repreni lin; sed mi bone scias, laŭ la ŝajno, ke ĝi ne estas iu el la ŝipoj de la Turko.

Mi levis kiel eble plej multe da veloj por renkonti la ŝipon ĝiavoje, kaj ordonis al Zuro, ke li ekpafu pafilon, ĉar mi esperis, ke se tiuj, kiuj estas sur la ferdeko ne povus aŭdi la sonon, ili vidus la fumigadon. Ili ja ĝin vidis, kaj tuj demetis siajn velojn por ke ni povu atingi ilin, kaj trihore, ni estis ĉe la ŝipflanko. La viroj parolis kun ni per la franca lingvo, sed ni ne povis kompreni tion, kion ili diras. Fine, Skoto surŝipe diris per mia lingvo, “Kiu vi estas? De kien vi venas?” Mi diris al li iomvorte, kiel mi liberiĝis de la Maŭroj.

Tiam, la ŝipestro invitis min veni ŝipbordon, kaj enŝipis min, Zuron kaj ĉiujn miajn posedaĵojn. Mi diris al li, ke li havu ĉion, kion mi havas; sed li respondis, “Vi estas rericevonta viajn posedaĵojn post kiam ni atingos teron, ĉar mi por vi nur faris tion, kion por mi vi farus samstate.”

Li pagis al mi multan monon por mia boato, kaj diris, ke mi ricevos egalan monon por Zuro, se mi lin fordonus. Sed mi diris al li, ke liberiĝinte kun helpo de la knabo, mi lin ne volas vendi. Li diris, ke estas juste kaj prave por mi tiel senti, sed, se mi decidus fordoni Zuron, li estus liberigota dujare. Tial, ĉar la sklavo deziris iri, mi nenial diris ne. Trisemajne mi alvenis al Ĉiuj Sanktuloj Golfeto, kaj nun mi estis liberulo.

Mi ricevis multan monon por ĉiujn miaj posedaĵoj, kaj kun ĝi, mi iris surteron. Sed mi tute ne sciis, kion nun fari. Fine mi renkontis viron, kies stato estas laŭ la mia, kaj ni ambaŭ akiris pecon da tero, por ĝin prilabori. Mia farmilaro, laŭ la lia, estis malgranda, sed ni produktigis la farmojn sufiĉe por subteni nin, sed ne plu. Ni bezonis helpon, kaj nun mi eksentis, ke mi eraris, ellasante la knabon.

Mi tute ne ŝatis tiun manieron de vivo. Kion! mi pensis, ĉu mi venis tian longan vojon por fari tion, kion mi laŭbone povus fari hejme, kaj kun miaj parencoj ĉirkaŭ mi? Kaj pligrandiĝis mia malĝojo, ĉar la bonamiko, kiu min alŝipis tien-ĉi, intencas nune lasi tiun-ĉi terbordon.

Kiam mi estis knabo, kaj ekiris surmaron, mi metis en la manojn de mia onklino, iom da mono pri kiu, mia bonamiko diris, ke mi bone farus, se mi ĝin elspezus pro mia bieno. Tial, post kiam li revenis hejmon, li alsendis iom da ĝi kontante, kaj la restaĵon kiel tukoj, ŝtofoj, lanaĵoj, kaj similaĵoj, kiujn li aĉetis. Mia onklino tiam metis en liajn manojn iom da livroj, kiel donaco al li, por montri sian dankecon pro ĉio, kion li faris por mi; kaj per tiu mono, li afable aĉetis sklavon por mi. Intertempe, mi jam aĉetis sklavon, tial mi nun havas du, kaj ĉio prosperis dum la sekvanta jaro.


←  4  →


    

“Robinson Crusoe” written by Daniel Defoe in 1719 . Translated by A. Krafft .

Page 4 of 26. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Daniel Defoe died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation