La morgaŭan tagon mi faris festenegon, kaj la kuiristo de la ŝipo venis surteron por ĝin pretigi. Ni alportis kelkajn postkvaronojn da salbovaĵo kaj porkaĵo, pelvon da punĉo kaj iom da biero kaj francaj vinoj; Karlo donis al la kuiristo kvin kapridojn por rosti; tri, elsendonte al la ŝipanaro por ke ili siaparte povu festeni freŝviande de la terbordo.

Mi donis al la viroj tutan vestaron, ambaŭ por varmaj kaj malvarmetaj tagoj; robojn kaj ŝalojn por la edzinoj; ne estas neceso por mi diri, kiom ili ĝojis pro tiaj donacoj. Tiam mi elprenis sufiĉan provizon da iloj; ĉiu viro ricevante fosilon, rastilon, hakilon, levilon, segilon, tranĉilon, armilaron kaj ĉion, kiom ĉiu eble bezonos.

Vidante, ke regas bonvolo ĉiuflanke mi kondukis surtere, la gejunulojn, kiujn mi antaŭe prenis el la duonmorte de malsato. La knabino estis edukita zorge, kaj ĉiuj ŝipanoj ŝin laŭdas. Ambaŭ ŝi kaj la junulo deziris resti sur la insulo, laŭe la franca pretro; tial mi donis al ĉiu pecon da tero, sur kiu ili konstruis tendojn kaj garbejojn.

Mi estis alkondukita kun mi lertmetiistojn al la insulo, unu el kiuj povis elfari ĉiajn aferojn, tial mi nomis linJako de Ĉiametio.”

Unu tagon la franca pretro demandis min ĉu mi lasos Vendredon sur la insulo. “Ĉar per li,” li diris, “mi povus paroli al la ruĝaj homoj ilialingve, kaj instrui ilin pri la diaj aferoj; kaj, ĉu estas necese, por mi diri, ke tio estas la kaŭzo, pro kiu mi venis ĉi-tien.” Mi sentis, ke mi ne lasus Vendredon por la tuta mondo, tial mi respondis, ke se mi decidus lasi lin, mi estus certa, ke Vendredo ne lasus min.

Eltrovinte, ke ĉio estas bonstata sur la insulo, mi rebonstatigis mian ŝipon, por ke mi unufoje plu lasu tiun terbordon.

Irante fine al la ŝipo, la junulo, pri kiu mi ĵus parolis, alproksimiĝas kaj diras, “Sinjoro, pretron vi kondukis ĉi-tien kun vi, kaj dum vi ankoraŭ ĉeestas ni deziras la edziĝon de du el ni.” Ŝajnis al mi certe, ke unu estas la junulino, kaj ke la junulo deziras edziĝi kun ŝi. Tial mi parolis iom varmvoĉe kaj diris al li, ke li bone pripensu la aferon, ĉar la junulino ne estas edukita samrange laŭ li. Sed ridetante li diris, ke mi juĝas malprave; estas Jako de Ĉiametio, por kiu li petegas.

Tion aŭdante, mi multe ĝojis, ĉar mi sciis, ke la junulino estas laŭeble bona, kaj mi juĝis, ke Jako estas bona; tial, samtage mi donis ŝin al li, por ke ŝi estu lia edzino. Ili estis havontaj pecegon da tero por kreskigi rikolton sur ĝi, kaj domon, kaj budojn por iliaj kaproj kaj provizoj.

La insulo nun estis planata jene: Okcidentparto resti senkultura, tiel ke surteriĝante, la sovaĝaj gentoj povos veni-deiri, neĝemante iun. Malnova domo esti por la ĉefo kaj ĉiuj la arbetaĵoj nun etendante ĝis la rivereto; sudparto por la blankuloj; kaj la nekulturita parto de la insulo por la ruĝuloj kies boatojn ni bruligis.

Mi pripensis, ke estas unu donaco, pri kiu mi jam ne pensis, nome la libro de la Dia Vorto; kiun mi sciis, donos al ili novan forton por laborado, kaj helpos al ili elporti la tentojn de la vivo. Tial mi ordonis, ke ĉiuj kolektu ĉirkaŭ mi, kaj levante tiun-ĉi Ĉeflibron, mi diris, “Ĝin ŝatu! Ĝin metu al la koro! ĉar ĝi enhavas vortojn, kiuj elvenis el la lipoj de Kristo nia Sinjoro, kiujn Li parolis al ni ame, por nin tiri al Si mem. Ĝisnune, vi ne havis tian libron sur la insulo. Sendube, tiuj-ĉi riĉaj kampoj; tiuj-ĉi riĉaj rikoltoj; tiuj-ĉi brilaj ondoj, kiuj lavas la bordojn ĉirkaŭante vin, pruvos al vi, ke estas Granda Dio, Dio de amo; sed, tia evidentaĵo ne estas sufiĉo, ne dirante al ni pri la saĝeco kaj la amo de Dio; kaj nin lasas en mallumo pri la mondo venonta, mondo brila pro amo kaj paco; kaj, kiel ĝin atingi.”

Nun estinte sur la insulo unu monaton; kvinan tagon de Majo mi denove ekveturis kun mia bona Vendredo, ĉiuj dirinte al mi, ke ili restos ĝis mi revenos por forporti ilin.

Ferdeke, mi ĵetis longan rigardon sur ilin, kaj tiam kaŝis mian vizaĝon en la manojn.

Veturinte tri tagojn, kvankam la maro estis glata kaj trankvila, mi vidis, ke ŝajnas iom nigra ĝi unuloke, kaj aŭdis, ke unu el la ŝipanoj kriasTeron!” Sciante, ke la terbordo ne estas proksima, mi ne povis diveni la kaŭzon; tial mi ordonis la ŝipoficiron, ke li supreniru la maston ĝispinte por eltrovi per la vidilo tion. Li malsupreniris kun la malbonnovaĵo ke troviĝas multe da dudekoj de boatetoj plenaj je sovaĝuloj, rapide alproksimiĝantaj kun kruelegaj mienoj.

Venante pli proksimen, mi komandis, ke la veloj estu faldataj, kaj la ŝipo haltigata, kaj sciante, ke la plejmalbonaĵo, kiun tiuj viroj povos fari, estus nian ŝipon bruligi mi mallevigis la boatojn, alligante unu al la antaŭa kaj unu al la posta parto de la ŝipo.


←  23  →


    

“Robinson Crusoe” written by Daniel Defoe in 1719 . Translated by A. Krafft .

Page 23 of 26. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Daniel Defoe died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation