Por ke mi estu justa al Vilhelmo mi ĉi-tie devas diri, ke, kvankam li estis malbonulo, li faris du bonfaraĵojn, kiam Karlo kaj liaj amikoj revenis al la insulo: li donis al ili nutraĵon por manĝi, kaj li metis en la manojn de Karlo mian letereton, kiel ankaŭ longan rulpaperon, sur kiun mi jam elskribis, kiamaniere ili povos baki panon, zorgi pri la kaproj, dissemi la grenon, sekigi la vinberojn, kaj fari potojn kaj argilvazojn, laŭ mi faris.

Dum iom da tempo Karlo kaj lia anaro prosperis en mia antaŭa hejmo: ili havis la uzon de ambaŭ domo kaj kaverno, kaj en-el-iris laŭvole.

Karlo kaj Jafo faris la laboron, sed pri Vilhelmo kaj liaj anoj, ili nenion faris esceptinte mortpafi birdojn ĉe la marbordo. Nokte reveninte hejmon, ili sendankeme manĝis de ĉia bonmanĝaĵo en la domo, plie agis laŭ la hundo en la stalo de la bovo: ne dezirante manĝi, ili ne permesis la ceterajn manĝi. Ne decus paroli pri tiaj aferetoj, sed pro ili fine okazis disputego kun la ceteraj, kaj ilia malamo tiom kreskis, ke karno kaj sango ne pli longe povis tion elporti.

Reveninte de la kontinento, Karlokiun mi nun nomosĉefoĉar li ĉefis la ceterajnvolas permesi, ke la kvin viroj el la ŝipanaro de Paŭlo loĝu en la domo, kiel bonamikoj; sed, la tri friponoj ne volis aŭdi pri tio; tial la ĉefo donis al Samo kaj Jo grenon por dissemi, kaj iom da pizoj, kiun mi antaŭe lasis sur la insulo; ili baldaŭ lernis fosi, kaj planti, kaj fari plektbarilojn ĉirkaŭ la kampo, laŭ tiu, kiun mi priskribis por ili; kaj, vivi virte.

Tion observante, la tri malbonuloj estis ĵaluzaj; ektedis kaj ekenuis ilin; dirante, ke la insulo al si mem apartenas; kaj neniu, ne pagante luprezon, havas rajton starigi konstruaĵojn sur ĝi. Samo kaj Jo unue pensis, ke tio estas ŝerco; kaj diris, “Venu, sidiĝu, kaj rigardu, kiajn belajn domojn ni konstruis; kaj diru al ni, kiom da luspezoj vi deziras, ke ni pagu, kaj en kia monspeco vi preferas ĝin ricevi.”

Sed Vilhelmo baldaŭ klare montris, ke ili ne ŝercas; ĉar, li ekbruligis torĉon, kaj ĝin almetis al la domtegmento, kaj ĝin bruligus, se Jo ne tuj surmetus sian piedon sur la torĉon kaj estingus ĝin. Tio, tiom furiozigis Vilhelmon, ke li lin atakis per stango, kiun li tenas en la mano, kaj nun okazis kruelega batalado, kiu finiĝis tiamaniere, ke la tri friponoj forkuregis. Sed tempete, ili revenis kaj piedpremis la grenon, kaj mortpafis la kapridojn.

Fine la malamo de Vilhelmo kaj liaj anoj tiom pligrandiĝis, ke ununokte, ili ekiris kun pafarmiloj por mortigi Samon kaj Jon dumdorme. Sed veninte al iliaj kabanoj, ili neniun trovis; kaj Vilhelmo diris, “Ha! jen la nesto, sed labirdojforflugis!” Tiam ili disrompis ĉion kion ajn ili povis ruinigi, ne lasante bastonon, nek signon por montri kie la kabanoj antaŭe staris; kaj ili elradikis ĉiujn arbetojn, kaj disĵetis ilin renverse.

Aŭdante pri la friponaĵojn, la sango de Karlo kaj liaj anoj ekbolis; sed ĉio, kion Vilhelmo diris, estas, “Al vi sinjorojAĉulojde Hispanujo, ni faros tiel same, se vi ne ŝanĝos viajn manierojn.” Tiam Karlo deprenis iliajn pafilojn kaj tranĉilojn, kaj ordonis, ke ili estu ĉenligataj. Sentante tian pikan venĝon, la tri friponoj baldaŭ malvarmetiĝis, kaj deziregis paciĝon, kaj rericevi siajn armilojn, kaj liberiĝi. La ĉefo diris al ili ke li iutempe liberigos ilin; sed ke li ilin ne domigos, kaj ke li ne redonos la pafilojn antaŭ ol tri kvar monatoj.

Fine, ili petegis ke Karlo kaj liaj anoj ilin reenmetu, kaj donu al ili panon por manĝi, ĉar ili ne havis alie ol ovaj nutraĵon ĝisnune. Sed la ĉefo diris, ke li neniom cedos ĝis poste ili ĵuros rekonstrui la kabanojn detruitajn. Tiam ili alĵuris.

Unu tagon Vilhelmo kaj liaj du kamaradoj kaprice iris al la kontinento por kapti kelke da ruĝaj homoj, kaj hejmporti ilin por sklavoj, por ke ili faru la tedlaboron.

Ĝoje Karlo deziregus forestigu tiajn virojn, pri kiuj li neniam povis konfidi, sed bonafide diris al ili, kiel malsaĝa li konsideras la projekton. Tamen, ili estis decidaj, kaj li donis al ili el la provizo ĉion, kion ili bezonos, kaj boategon por la veturo; kaj ilin adiaŭante, neniu pensis, ke ili revenos al la insulo. Sed jen! post tri semajnoj ili ja revenis. Ili diris, ke ili trovis teron post du tagoj, kaj la ruĝaj homoj donis al ili radikojn kaj fiŝojn por manĝi. Ili kunportis ok gesklavojn, tri virojn kaj kvin knabinojn, doninte antaŭe al la bonmastro hakilon, fosilon, ŝraŭbon, kaj malnovan ŝlosilon.

Koncerne tiuj-ĉi junaj sklavinoj Karlo kaj la ceteraj viroj ne deziris edziĝi kun ili, tial la kvin viroj el la ŝipanaro de Paŭlo lotis, kaj ĉiu ricevis unu kiel edzinon, sed la sklavoj faris la laboradon, kvankam ne estis multe da laboro por ili. Tamen, unu el ili forkuris al la arbetaĵo, kaj ni ne povis lin trovi; kaj ĉar kelkaj el la sovaĝaj gentoj alvenis sur la insulo por festeni kaj dancadi, Karlo iom timis, ke li reiris kun ili, kaj reveninte hejmon sendanĝere, li certe diros sian genton pri la loĝejoj de la blankuloj.


←  21  →


    

“Robinson Crusoe” written by Daniel Defoe in 1719 . Translated by A. Krafft .

Page 21 of 26. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Daniel Defoe died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation