Tiaj estas la grandpersonoj.

Feliĉe por la reputacio de la asteroido B-612, iu turka diktatoro devigis sian popolon sub mortpuno vesti sin eŭropane. En tre eleganta vesto la astronomo refaris sian demonstracion en 1920. Kaj ĉifoje ĉiuj samopiniis kun li.

Se mi rakontis al vi tiujn detalojn pri la asteroido B-612 kaj konfidis ĝian numeron, estas nur pro la grandpersoj. La grandpersonoj frandas ciferojn. Kiam vi parolas al ili pri nova amiko, ili neniam demandas vin pri ĉefaj aferoj. Neniam ili diras al vi: "Kia estas lia voĉo? Kiuj estas liaj ŝatataj ludoj? Ĉu li kolektas papiliojn?" Anstataŭe: "Kiom da fratoj li havas? Kiom li pezas? Kiom lia patro gajnas?" Nur tiam ili kredas, ke ili konas lin. Se vi diras al grandpersonoj: "Mi vidis belan domon el ruĝetaj brikoj kun geranioj ĉe la fenestroj kaj kolomboj sur la tegmento...", ili ne sukcesas imagi al si tiun domon. Oni devas diri al ili: "Mi vidis domon por cent mil frankoj." Tiam ili ekkrias: "Kiel beleta ĝi estas!"

Nu, se vi diros al ili: "Pruvo ke la eta princo ekzistis, estas, ke li estis rava kaj ridis kaj deziris ŝafeton. Se iu deziras ŝafeton, tio pruvas, ke iu ekzistas", ili levos moke siajn ŝultrojn kaj nomos vin infano! Sed se vi diros al ili: "La plendo, de kie li venis, estas la asteroido B-612", ili tiam estos konvinkitaj, kaj ne plu ĝenos vin per siaj demandoj. Tiaj ili estas. Ni ne malpardonu tion al ili. La infanoj devas esti tre indulgemaj al la grandpersonoj.

Sed - kompreneble - ni, kiuj komprenas la vivon, ja fajfas pri numeroj! Mi bedaŭras, ke mi ne komencis tiun ĉi rakonton kvazaŭ fabelon. Plaĉus al mi diri:

"Foje estis eta princo, kiu loĝis sur planedo apenaŭ pli granda ol li, kaj tiu pinco bezonis amikon." Por tiuj, kiuj komprenas la vivon, tio ĉi ŝajnus multe pli vera.

Fakte mi ne ŝatas, se oni legas mian libron supraĵe. Dolorigas min rakonti ĉi tiujn memoraĵojn. Jam antaŭ ses jaroj mia amiketo foriris kun sia ŝafeto. Se nun mi povas priskribi lin, mi faras tion por ne forgesi lin. Estas malgaje forgesi amikon. Ne ĉiu homo havas amikon. Kaj mi povus fariĝi tia, kiel la grandpersonoj, kiuj ne interesiĝas plu pri io krom ciferoj. Do ankaŭ pro tio mi aĉetis skatolon da farboj kaj aron da krajonoj. Ĉar mi neniam provis desegni ion alian krom fermita kaj malfermita boaoj, kiam mi estis sesjara, estas malfacile - en mia nuna aĝo - rekomenci desegni. Mi kompeneble povas fari la portetrojn kiel eble plej fidelaj. Sed mi ne estas tute certa, ĉu mi sukcesos. Unu desegno taŭgas, kaj alia ne similas plu. Mi ankaŭ eraras iom pri la staturo. Tie la eta princo estas tro granda. Aliloke li estas tro malgranda. Mi ankaŭ hezitas pri la koloro de lia vesteto. Mi do desegnas kun necerteco, tiel kaj tiel ĉi, pli-malpli bone. Eble mi eraros pri iuj pli gravaj detaloj, sed tion vi pardonu al mi. Mia amiketo neniam donis klarigojn. Eble li kredis min sama kiel sin. Sed mi - bedaŭrinde - ne kapablas vidi ŝafojn tra kesto. Eble mi estas iom kiel la grandpersonoj. Verŝajne mi maljuniĝis.

V

ĈIUTAGE mi eksciis ion pri la plenedo, lia foriro kaj lia vojaĝo. Tio okazis tute trankvile per hazardaj rimarkoj. Tiel la trian tagon mi ekkonis la dramon de la baobaboj.

Ankoraŭ ĉi foje tio okazis dank'al la ŝafeto, ĉar subite - kvazaŭ kaptita per grava dubo - la eta princo min demandis:

"Ĉu vere ŝafoj manĝas arbustojn?"

"Jes. Estas vere."

"Ha! Mi estas kontenta."

Mi ne komprenis, kial tiel multe gravas, ke ŝafoj manĝu arbustojn. Sed la eta princo aldonis:

"Sekve, ankoraŭ baobabojn ili manĝas - ĉu ne?"

Mi atentigis la etan princon, ke baobaboj ne estas arbustoj, sed arboj grandaj kiel preĝejoj, kaj se li kunportus tutan aron da elefantoj, ili ope ne manĝus unu solan baobabon.

La ideo pri elefantoj ridigis la etan princon:

"Estus necese meti ilin unuj sur la aliajn..."

Sed li saĝe rimarkis:

"Antaŭ ol fariĝi grandaj, la baobaboj unue estas malgrandaj..."

"Ĝuste! Sed kial do viaj ŝafoj manĝu la malgrandajn baobabojn?"

Li respondis al mi: "Nu! Memkompreneble!", kvazaŭ temus pri io tute evidenta. Kaj mi devis multe cerbumi por kompreni sola tiun problemon.

Kaj efektive, same kiel sur ĉiuj planedoj, bonaj kaj malbonaj herboj kreskis sur la planedo de la eta princo. Do: el bonaj semoj herboj kaj el malbonaj semoj malbonaj herboj. Sed la semoj estas nevideblaj. Ili dormas sekrete en la grundo, ĝis unu el ili ekhavas la kapricon vekiĝi. Ĝi tiam eltiriĝas kaj unue timeme direktas al la suno ravan sendanĝeran ŝoson. Se ĝi estas ŝoso de rafano roz-arbeto, oni povas lasi ĝin kreski, kiel ĝi volas. Sed se temas pri malbona planto, oni devas ĝin elradikigi tuj kiam oni rekonis ĝin.


←  3  →


    

“La Eta Princo” written by Antoine de Saint Exupéry .

Page 3 of 17. Go to page Print version

Source: Wikibooks


Antoine de Saint Exupéry died in 1944, so his works are in the public domain in countries and areas where the copyright term is the author’s life plus 79 years or less.

More about licenses



Click any word for instant translation