La Amaventuro de la Eskimoa Fraǔlino

Mark Twain

Tradukis Edwin Grobe

Jes, mi rakontos al vi ĉion ajn pri mia vivo kion plaĉus al vi ekscii, S-ro Tvajno,” ŝi diris en sia dolĉa voĉo kaj lasante ripozi trankvile sur mian vizaĝon siajn honestajn okulojn, “ĉar estas afable kaj bonkore ke vi ŝatas min kaj deziras informiĝi pri mi.”

Tiel parolante, ŝi senatente forskrapis balengrason de sur siaj vangoj per malgranda ostotranĉilo kaj ĝin transigis sur sian peltan manikon dum ŝi spektadis Arktan Aŭroron svingi siajn flamantajn flagrubandojn el la ĉielo kaj lavi la solecan neĝebenaĵon kaj la temploformajn glacimontojn per riĉaj prismofarboj, spektaklo de preskaŭ netolereblaj pompo kaj beleco. Sed nun ŝi forskuis sian revadon kaj pretiĝis rakonti al mi la modestan historieton kiun mi petis.

Ŝi komfortigis sin konvene sur la glacibloko kiun ni utiligis kiel sofon kaj mi ekpretis aŭskulti.

Ŝi estis belega estaĵo. Mi parolas laŭ la Eskimoa vidpunkto. Aliaj ŝin taksintus iomete tro plenforma. Ŝi estis nur dudekjara kaj ŝiaj samgentanoj juĝis ŝin la plej sorĉanta junulino de la tribo. nun, en la subĉiela aero, kun ŝiaj ĝenpeza kaj senforma peltomantelo kaj pantalono kaj botoj kaj ampleksa kapuĉo, almenaŭ la beleco de ŝia vizaĝo videblis, sed ŝian figuron oni povis nur diveni. Inter ĉiuj gastoj alvenintaj kaj foririntaj mi vidis nenian knabinon ĉe la gastama trogo de ŝia patro povantan ŝin egali. Tamen ŝi ne estis troindulgita. Ŝi estis afabla kaj natura kaj sincera kaj se ŝi konsciis esti bela, ŝia kondutmaniero neniel elmontris tian konscion.

Ŝi estis mia ĉiutaga kunestanto jam de unu semajno kaj ju pli bone mi konis ŝin des pli bone ŝi plaĉis al mi. Ŝi estis ame kaj zorge edukita en etoso de aparte malkomuna rafinado por la polusaj regionoj ĉar ŝia patro estis la plej grava homo de la tribo kaj rangis ĉe la supro de Eskimoa kulturo. Mi faris longajn hundosledajn ekskursojn trans la vastajn glacikampojn kun Laskino — tio estis ŝia nomo — kaj trovis ŝian kompanion ĉiam plaĉa kaj ŝian konversacion ĉiam agrabla. Mi iris fiŝkaptadi kun ŝi sed ne en ŝia danĝerega boato. Mi nur sekvis ŝin laŭ la glacio kaj spektadis ŝin trafi sian predon per sia pereige preciza lanco. Mi akompanis ŝin okaze de fokkaptaj ekspedicioj. Plurajn fojojn mi staris aparte kaj rigardis ŝin kaj ŝian familion elfosi grason el grundita baleno kaj iun fojon akompanis ŝin mezdistancen kiam ŝi ĉasis urson sed mi forturniĝis antaŭ la fino ĉar finanalize mi timas ursojn.

Tamen ŝi pretis komenci sian rakonton nun kaj jen tio kion ŝi diris:

Nia tribo ĉiam kutimis ĉirkaŭnomadi de loko al loko sur la frostaj maroj same kiel la ceteraj triboj sed mia patro laciĝis pri tio antaŭ du jaroj kaj konstruis ĉi tiun vastan domegon el glaciiĝintaj neĝblokoj. Rigardu ĝin. Ĝi altas je sep futoj kaj estas tri-kvaroble pli longa ol la aliaj. Kaj ĉi tie ni daŭre loĝas ekde tiam. Li estis tre fiera pri sia domego kaj tiu fiereco taŭgis. Ĉar se vi jam ĝin kontrolis, laŭnecese vi rimarkis kiom pli bela kaj kompleta ĝi estas ol domoj kutimas esti. Se ne, tamen, vi devas, ĉar vi konscios ke ĝi havas luksajn apartenaĵojn kiuj multe preteriras la kutimon. Ekzemple, en tiu ekstremaĵo kiun vi nomissalono’, la podio levita por gastigi vizitantojn kaj la familion je manĝohoroj estas la plej granda kiun vi vidis iam ajn en iu ajn domo, ĉu ne?”

Jes, vi pravas, Laskino. Ĝi estas la plej granda. Ni havas nenion kiu ĝin similas en la plej luksaj domoj de Usono.” Tiu agnosko briligis ŝiajn okulojn pro fiereco kaj plezuro. Mi rimarkis tion kaj kondutis konforme.

Mi juĝis ke tio laŭnecese vin surprizis,” ŝi diris. “Kaj estas ceteraĵo. Ĝi estas koverta de pli da peltoj ol kutimas — ĉiuspecaj peltoj — fokaj, marlutraj, arĝent-griz-vulpaj, ursaj, martesaj, zibelaj — ĉiu speco de pelto, abundakvante. Kaj same pri la glaciblokaj laŭmuraj dormbenkoj, kiujn vi nomaslitoj’. Ĉu viaj podioj kaj dormbenkoj estas pli bone provizitaj ĉe vi?”

Efektive, ne, Laskino. Tia kvalito ege mankas al ili.” Tio plaĉis al ŝi denove. Ŝi pensis nur pri lakvantoda peltoj kiun ŝia estetika patro penadis reteni ĉemane, ne pri ilia valoro. Mi povintus diri al ŝi ke tiuj amasoj da riĉaj peltoj konsistigus trezoregon — almenaŭ en mia lando — sed tion ŝi ne komprenintus. Tiuj ne estis la speco de posedaĵoj kiuj taksiĝas kiel valoraĵoj ĉe ŝia gento. Mi povintus diri al ŝi ke la vestaĵoj surportataj de ŝi, la ĉiutagaj vestaĵoj de la plej ordinara najbaro ŝia, valoras dek du-dek kvin cent dolarojn, kaj ke ĉe mi mi konas neniun kiu surmetas dekducentdolaran vestaĵon por iri fiŝkaptadi. Tamen ŝi ne komprenintus. Tial mi diris nenion. Ŝi reparolis:


1  →


    

“The Eskimau Maiden’s Romance” written by Mark Twain . Translated by Edwin Grobe .

Page 1 of 7. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Mark Twain died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses


More by Mark Twain:



Click any word for instant translation