Antaŭ ol forpasis nova horo, interparolado mildiĝis ĝis mallaŭta murmurado en diversaj anguloj de la vagono, subaŭdate laŭintervale inter la plilaŭtiĝo kaj malplilaŭtiĝo de la ŝtormo. La lampoj malbriliĝis. La plejparto el la abandonitoj sin komfortigis inter la flagretantaj ombroj por meditadi — por forgesi la nunan tempon, se eblus al ili — por ekdormi, se ili povus.

La eterna nokto — certege ĝi ŝajnis eterna al ni — eluzis finfine siajn lantintajn horojn kaj malvarma griza tagiĝo aperis en la oriento. Dum la lumo plifortiĝis la pasaĝeroj komencis vekiĝi kaj elmontri vivosignojn, unu post la alia, kaj laŭvice ĉiu forlevis de sur la frunto sian tien ŝovitan ĉapelon, streĉis siajn malmoligitajn membrojn kaj ekrigardis tra la fenestroj la senĝojan perspektivon. Senĝoja tio estis, efektive! Nenia vivantaĵo videblis ie ajn, nenia homa loĝejo! Videblis nur vasta blanka dezerto. Levitaj neĝtabuloj drivis tien kaj reen antaŭ la vento: mondo da kirliĝantaj neĝeroj elbarantaj la supran firmamenton.

Dum la tuta tago ni malgajadis en la vagonoj, dirante malmulte, multe pensante. Denova lantanta morna nokto — kaj malsato.

Nova tagiĝo — nova tago da silento, malfeliĉo, atrofia malsato, senespera anticipado pri helpo malvenonta. Nokto da senripoza dormado, plena je sonĝoj pri bankedoj — ekvekiĝoj ĝenegitaj per malsatronĝado.

La kvara tago alvenis kaj foriris — kaj la kvina! Kvin tagoj da terura malliberiĝo! Sovaĝa malsato spektadis el ĉiu okulo. Enestis ĝin signo de horora signifo. La antaŭanonco pri io malklare formiĝanta en ĉiu koro — io kiun nenia lango ankoraŭ kuraĝis envortigi.

La sesa taga forpasis — la sepa eklumigis la plej marasman kaj grizvizaĝan kaj senesperan viraron iam starintan en la ombro de la morto. Nun necesas ke tio eksteriĝu! Tiu aĵo kreskadinta en ĉiu koro nun pretis trasalti finfine ĉiun lipparon! La naturo estis ŝarĝita ĝis la lasta tolerebla nivelo — necesis ke ĝi cedu. RIKARDO H. GASTONO, el ŝtato Minesoto, alta, kadavrema, pala, stariĝis. Ĉiuj antaŭsciis kio estas okazonta. Ĉiuj pretiĝis — ĉiu emocio, ĉiu signo pri ekscitiĝo estis subpremitaj — nur trankvila pensema seriozo aperis en la okuloj kiuj nur lastatempe estis tiel sovaĝaj.

Sinjoroj: Tion ni ne povas daŭre prokrasti! La horo ĉemanas! Ni devas elekti tiun el ni devontan morti por provizi per manĝaĵo la ceterajn.”

S-RO JOHANO J. VILJAMSO, el ŝtato Ilinojso, stariĝis kaj diris: “Sinjoroj, mi kandidatigas Pastoron Jakobon Saŭjeron el ŝtato Tenesio.”

S-RO VILHELMO R. ADAMSO, el ŝtato Indianio, diris: “Mi kandidatigas S-ron Danielon Sloton el Nov-Jorko.”

S-RO KAROLO J. LANGDONO: “Mi kandidatigas S-ron Samuelon A. Bovenon de Sankta-Luizo.”

S-RO SLOTO: “Sinjoroj, mi deziras malakcepti favore al S-ro Johano A. Van-Nostrando, Filo, el ŝtato Nov-Ĵerzeo.”

S-RO GASTONO: “Se ne estas protesto, ni konsentu pri la deziro de la sinjoro.”

S-RO VAN-NOSTRANDO protestis; tial la malakcepto de S-ro Sloto malakceptiĝis. Ankaŭ la malakceptoj de S-roj Saŭjero kaj Boveno estis proponitaj kaj malakceptitaj pro la samaj kialoj.

S-RO A. L. BASKOMO el ŝtato Ohio: “Mi proponas ke la kandidatigprocedo fermiĝu kaj ke la Ĉambro nun entreprenu elekti per balotado.”

S-RO SAŬJERO: “Sinjoroj, mi kontraŭstaru seriozege tiujn procedojn. Ili estas, ĉiumaniere, kontraŭregulaj kaj maldecaj. Mi petegu ke ni tuj forlasu ilin kaj elektu prezidanton de la kunveno kaj taŭgajn funkciulojn por lin helpi kaj tiam ni povos denove konsideri la aferon nun nin alfrontantan, sed kun pli granda komprenkapablo.”

S-RO BELO el ŝtato Iovao: “Sinjoroj, mi malaprobas. Ne estas tempo por respekti formalajn kaj ceremoniajn regulojn. Ni jam pasigis pli ol sep tagoj sen manĝi. Ĉiun momenton kiun ni malŝparas per sencela diskutado pligrandigas nian ĉagrenon. Kontentigas min la kandidatoj jam proponitaj — ĉiun ĉeestantan sinjoron ili kontentigas, mi opinias — kaj mi, miaflanke, ne komprenas kial ni ne tuj entreprenu elekti unu pli el ili. Mi deziras proponi rezolucion — ”

S-RO GASTONO: “Oni kontraŭstarus ĝin kaj necesus ke ĝi atendu en suspendiĝo dum unu tago, kio okazigus la prokraston mem kiun vi deziras eviti. La sinjoro el Nov-Ĵerzeo — ”

S-RO VAN-NOSTRANDO: “Sinjoroj, jen mi estas fremdulo inter vi. Mi ne serĉis la honoron aljuĝitan al mi kaj mi sentas diskretecon — ”

S-RO MORGANO de ŝtato Alabamio (interrompante): “Mi mocias la antaŭan proponon.”

La propono akceptiĝis kaj bremsiĝis daŭra debatado, kompreneble. La propono elekti funkciulojn sukcesis voĉdone kaj sub ĝi S-ro Gastono elektiĝis kiel prezidanto; S-ro Blako, sekretario; S-roj Holkombo, Dajero kaj Baldvino, kandidatigkomitato; kaj S-ro R. M. Haŭlando, provizianto, por helpi la komitaton fari elektojn.


←  2  →


    

“Cannibalism in the Cars” written by Mark Twain . Translated by Edwin Grobe .

Page 2 of 4. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Mark Twain died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses


More by Mark Twain:



Click any word for instant translation