Konsideru kion mi faris — mi kiu tiel preferis ripozon kaj malagadon — mi diris al mi, mi respondecas al la lando pri tio kaj mi devas lin akompani kaj protekti la landon kontraŭ li kiel eble plej multe. Tial mi prenis mian kompatindan malmultvaloran monprovizon ŝparamasitan dum jaroj da laboro kaj malfacilega ekonomio kaj eksuspire aĉetis standardistecon en lia regimento kaj jen ni foriris cele al la batalkampo.

Kaj jen — ho, mia koro, estis terure. Ĉu eraregoj? Li faris nenionkromeraregi. Tamen, vi vidu, neniu konsciis pri la sekreto de la ulo. Ĉiuj havis malĝustan opinion pri li kaj ĉiun fojon misinterpretis lian faradon. Rezulte ili taksis liajn stultajn misfarojn agoj de inspirita geniulo. Honestavorte, tiel ili taksis ilin! Liaj plej mildaj eraretoj sufiĉis por ekploregi bonsenculon. Kaj ili ja ploregis min — kaj furiozigis kaj delirigis min, aparte. Kaj kio tenis min en konstanta ŝvito de timego estis tio ke ĉiu nova fuŝfaro de li pligrandigis la brilon de lia renomo! Mi daŭrege diris al mi ke li tiel altrangiĝos ke, kiam okazos la malkovro, estos kvazaŭ la suno elfalanta la ĉielon.

Li daŭre suprenprogresis, gradon post grado, trans la mortajn korpojn de siaj superuloj, ĝis finfine, en la plej varma momento de la batalo de ...., ekfalis nia kolonelo kaj mia koro ensaltis mian buŝon, ĉar Skorzbio estis la plej proksima laŭrange! Jen tio alvenas, mi diris. Ĉiuj ni finiĝos en Ŝeolo post nur dek minutoj, certege.

La batalo estis ege feroca. Konstante la aliancanoj cedis ĉiuloke sur la kampo. Nia regimento okupis gravegan lokon. Nuna fuŝo kaŭzus nian detruon. En tiu kriza momento kion faras tiu senmorta stultulo? Li eligas la regimenton de ĝia loko kaj ordonas sturmon trans najbaran monteton elmontrantan nenian indicon pri malamika ĉeestado! “Jen vi ekas!” mi diris al mi. “Ĉi tio ja estas la finfino.”

Kaj jen ni ja ekis, kaj transiris la firston de la monteto antaŭ ol eblis al iu ajn malkovri kaj haltigi la frenezan movon. Kaj kion ni renkontis? Tutan kaj neatenditan Rusan armeon starantan en rezervo. Kaj kio okazis? Ĉu ni nin elmanĝigis? Jen kio devige okazintus en naŭdek naŭ kazoj el cent. Sed ne. Tiuj Rusoj decidiĝis ke nenia unuopa regimento alvenos vagrigardi tie en tia momento. Tial devas temi pri la tuta Angla armeo kaj la ruza Rusa manovro estas malkovrita kaj blokita. Tial ili forturniĝis kaj kuris pelmele, trans la monteton kaj malsupren sur la kampon, en sovaĝa konfuziĝo, kaj ni ilin postkuris. Ili mem rompis la solidan Rusan centron sur la kampo kaj ĝin transkuraĉis kaj baldaŭege okazis la plej giganta disvenko ian vidita de vi, kaj la malvenko de la Aliancanoj aliiĝis en nepran kaj grandiozan venkon! Marŝalo Kanroberto spektadis, kapturniĝa pro miro, admiro kaj ekstazo, kaj tuj alvenigis Skorzbion kaj lin ĉirkaŭbrakis kaj lin medalis surkampe antaŭ la tuta armaro!

Kaj kio estis la fuŝego de Skorzbio tiun fojon? Nur la preno de sia dekstra mano por sia maldekstra — nur tio. Li ricevis ordonon retiriĝi kaj apogi nian dekstran flankon. Kaj, anstataŭe, li retiriĝisantaŭenkaj transiris la monteton en la maldekstra flanko. Sed la renomo kiun li meritis tiun tagon kiel mirinda milita geniulo plenigis la mondon je lia gloro kaj tiu gloro neniam paliĝos dum daŭros libroj pri historio.

Li estas tiel bona kaj afabla kaj aminda kaj senŝajniga kiel eblas esti, sed li ne estas sufiĉe inteligenta por endomiĝi kiam pluvas. Nu tio estas la nepra vero. Li estas la plej altranga azenmensulo de la universo. Ĝis antaŭ duonhoro prikonsciis tion nur li kaj mi. Postsekvis lin, tagon post tago, jaron post jaro, la plej fenomena kaj miriga bonŝanco. Jam ekde generacio li sin renomigas kiel brila soldato en ĉiuj militoj niaj. Li sternis sian tutan militan vivon per fuŝegoj, tamen neniam faris fuŝegon malsukcesintan lin promociigi en kavaliron baroneton lordon ion. Rigardu lian bruston. Ho, entute vestas lin landaj kaj eksterlandaj medaloj. Nu, sinjoro, ĉiu el ili estas registro pri iu mallaŭdinda stultaĵo. Kaj, kunkonsiderate, ili konsistigas pruvon ke la plej bona evento povanta okazi al viro estas naskiĝi bonŝanca. Mi rediru, kiel mi jam diris dum la bankedo, ke Skorzbio estas nepra stultulo.


←  2


    

“Luck” written by Mark Twain . Translated by Edwin Grobe .

Page 2 of 2. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Mark Twain died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses


More by Mark Twain:



Click any word for instant translation