Dirante tion ŝi okaze rigardis la manojn kaj rimarkis mirigite ke ŝi vestisdum ŝi babilasunu el la blankaj kapridfelaj gantoj de la Kuniklo.

"Kiel ajn mi faris tion?" pensis ŝi. "Mi ja denove malkreskas."

Ŝi stariĝis, kaj irinte al la tablo por kompare mezuri sin, eltrovis ke nun ŝi havas proksimume sesdek centimetrojn da alteco, kaj ankoraŭ rapide malkreskas. Certiĝinte ke tion kaŭzas la ventumilo, ŝi tuj lasis ĝin fali, kaj per tio apenaŭ ŝi evitis la malagrablaĵon malkreski ĝis nulo.

"Jen evito vere mirakla! Ĉar preskaŭ mi nuliĝis!" diris Alicio, iom timigita per la subita ŝanĝo, "tamen estas bona afero trovi sin ankoraŭ ekzistanta; kaj jam nun mi povas eniri la ĝardenon." Ŝi do kuris avide al la pordeto; sed ho ve! ĝi refermiĝis, kaj jen la ora ŝlosileto kuŝis, kiel antaŭe, sur la tablo; kaj "la afero staras pli malprospere ol ĉiam," ŝi plordiris, "ĉar neniam mi estis tiel absurde malgranda, estas ja ne tolereble."

En la momento kiam ŝi diris tion, ŝia piedo glitis, kaj ŝi trovis sin plaŭde enfalinta en salan akvon. Subakviĝinte ĝis la mentono, ŝi unue supozis ke ŝi estas falinta en la maron, kaj ekpensis "en tiu okazo mi povos hejmiĝi vagonare." (Alicio nur unufoje en la vivo forrestadis ĉe la marbordo, kaj el tiu sperto formis al si la konkludon ke, kien ajn oni irus sur la angla marbordo, oni trovus longan serion de banmaŝinoj en la maro, post ili kelke da infanoj kiuj per lignaj fosiloj fosas la sablon; malantaŭe, serion de apartamentaj domoj, kun, malantaŭ ĉio, stacidomo.) Tamen post nelonge ŝi sciiĝis ke ŝi estas en la lageto farita de la larmoj kiujn ŝi ploris estante trimetrulo. "Ho, se nur mi ne tiom plorus!" diris ŝi, ĉirkaŭnaĝante por trovi la bordon. "Pro tiuj larmoj mi nun eble suferos la punon droni en la larmoj mem. Tio estos tre, tre stranga, sed hodiaŭ ĉio ja estas stranga."

En tiu momento ŝi ekaŭdis ke io ne tre malproksime de ŝi ĉirkaŭbaraktas en la lageto, kaj ŝi naĝis en la direkto de la plaŭdado por esplori kio ĝi estas: unue ŝi supozis ke la besto nepre estos rosmaro hipopotamo; sed rememorante ke ŝi mem nun estas tre malgranda, ŝi fine konstatis ke ĝi estas nur muso englitinta en la akvon same kiel ŝi mem.

"Ĉu eble utilus," pensis Alicio, "alparoli ĉi tiun muson? Ĉio estas tiel neordinara ĉi tie, ke kredeble ĝi havas la kapablon paroli, kaj almenaŭ ne malutilos provi ĝin." Do ŝi ekparolis per: "Ho muso, ĉu vi konas la elirejon el tiu ĉi lageto? Mi tre laciĝas, ho Muso, ĉirkaŭnaĝante en ĝi." (Alicio kredis ke "Ho Muso" estas nepre prava formo por alparoli muson; ŝi neniam ĝis tiu tago alparolis muson, sed ŝi memoris el la latina lernolibro de sia frato la deklinacion: "Musode musoal musomusonho muso!")

La Muso rigardis ŝin scivole, tamen diris nenion, sed faris signon al ŝi palpebrumante per unu okuleto.

"Ĝi eble estas franca muso alveninta Anglujon kun Vilhelmo la Venkanto; sekve ĝi povas ne kompreni la anglan lingvon." (Malgraŭ la fakto ke ŝi bone konis multe da historiaj nomoj kaj epizodoj, Alicio ne havis tre klarajn ideojn pri datoj!) Ŝi do rekomencis france, dirante " est ma chatte?" (la unua frazo en ŝia lernolibro).

La Muso tuj eksaltis el la akvo, kaj ĝia tuta korpo timskuiĝis.

"Ho, pardonu! mi petegas," ekkriis Alicio, timante ke ŝi vundis la sentojn al la kompatinda besto, "mi tute forgesis ke vi ne amas la katojn."

"Neamaskatojn," diris ripete la Muso per pasia sibla voĉo. "Ĉu vi , se vi estus mi, amus la katojn?"

"Nu, eble ne," Alicio respondis per paciga tono, "sed ne koleriĝu. Malgraŭ ĉio, mi tre ŝatus montri al vi nian katon Dajna ; vi nepre ekamus la katojn, se nur vi povus vidi ŝin. Ŝi estas la plej kara dorlotaĵo en tuta la mondo,"—Alicio malvigle sencele naĝetis dum ŝi parolis—"kaj tiel komforte ŝi murmuras apud la fajro lekante la piedojn kaj viŝante la vizaĝon; ankaŭ tiel bela molaĵo por dorloti sur la genuoj, ankaŭ tiel lerta muskaptistoho, pardonu," denove ekkriis Alicio, ĉar la Muso elstarigis erinace la tutan felon; sekve ŝi estis certa ke ĝi tre profunde ofendiĝis, kaj ŝi rapidis aldoni: "Se estas al vi malagrable, ni ne plu parolu pri Dajna."

"Ni ne plu!" ekkriis la Muso, kiu tremis ĝis la lasta vostharo. "Ĉu vi imagas ke mi volus priparoli tian temon? Ĉiam nia familio malamis la katojn kaj nun malamas, malamindaj malĝentilaj bestoj! Estonte vi jam neniam aŭdigu antaŭ mi la nomon kato!"

"Tion mi promesas tre volonte," diris Alicio, kaj dume klopodis trovi alian paroltemon. "Ĉu vi... ĉu vi ŝatas... la hundojn?"

La Muso ne respondis. Sekve Alicio avide daŭrigis:—


←  5  →


    

“Alice's Adventures in Wonderland” written by Lewis Carroll . Translated by Elfric Leofwin Kearney .

Page 5 of 32. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Lewis Carroll died more than 100 years ago.

The translation is in the public domain worldwide because Elfric Leofwin Kearney died more than 100 years ago.

More about licenses



Click any word for instant translation