ĈAPITRO II

LAGETO FARITA EL LARMOJ

"Neniam mi spertis tiaĵo," ekkriis Alicio, (pro eksciteco ŝi forgesis la akuzativon). "Jen mi plilongiĝas teleskope, kiel la plej granda teleskopo en la tuta mondo. Adiaŭ, piedetoj miaj!" (Kiam ŝi direktis la rigardojn al la piedoj, pro la plilongiĝo ili jam fariĝis tute malproksimaj, kaj apenaŭ ŝi povis vidi ilin.)

"Ho, vi kompatinduloj! kiu morgaŭ vestos al vi la ŝtrumpojn kaj ŝuojn? Kompreneble ne mi ; mi estos tro malproksime por okupi min pri vi; vi devos klopodi por vi mem. Tamen estas necese komplezi ilin; ĉar se ili ofendiĝos, ili eble rifuzos marŝi laŭ mia volo. Mi do en la kristnaska tempo donacos al ili paron da novaj botoj."

Ŝi elpensadis detale kiel ŝi faros la necesajn aranĝojn. "Mi pagos al la portisto por liveri ilin, kaj kiel stranga tio ŝajnos, sendi donacon al siaj piedoj! Ankaŭ la adreso estos tre stranga:

Al lia Moŝto la Dekstra Piedo Alicia,
sur la Tapiŝeto
apud Fajrgardilo
(Kun amsalut' de Alicio).

Ho, kian sensencaĵon mi parolas!"

En tiu momento ŝia kapo ekpremis la plafonon. Do, sen plua prokrasto ŝi levis la oran ŝlosileton kaj rapidis al la ĝardenpordeto. Sed havante la altecon de tri metroj, ŝi apenaŭ povis, kuŝante sur la planko, rigardi per unu okulo en la ĝardenon, kaj la tasko eniĝi en ĝin fariĝis ja pli ol iam utopia. Ŝi sidiĝis kaj denove ekploris.

"Vi devas honti," ŝi diris al si, "vi granda bubino!" (ŝi certe ne eraris pri la lastaj du vortoj) "multe tro granda vi estas por plorkrii, vi tuj ĉesu!" Malgraŭ tiu akra sinriproĉo, ŝi ne ĉesis la ploradon, ĝis ŝi faligis kelkajn hektolitrojn da larmegoj, kaj etendis sin ĉirkaŭ ŝi larmlageto profunda je dek centimetroj kaj kovranta preskaŭ la tutan plankon de la halo.

Post ne longa tempo ŝi aŭdis ian piedfrapetadon, kaj vigle forviŝis la larmojn por esplori kiu venas. Jen reaperis la Blanka Kuniklo lukse vestita, havante en unu mano paron da blankaj gantoj, kaj en la alia grandan ventumilon. Jen li alvenis, trotrapide, kaj murmuris al si: "Ho, la Dukino! Se mi igos ŝin atendi, ŝi tute furioziĝos!"

Ĉar Alicio jam fariĝis preskaŭ senespera, ŝi estis preta peti helpon de kiu ajn. Do, kiam la Kuniklo sufiĉe apudiĝis, ŝi ekparolis per tre mallaŭta timplena voĉo: "Se al vi plaĉos, Sinjoro:—"

La Kuniklo forte eksaltis, lasis fali gantojn kaj ventumilon, kaj per ĉiuj fortoj ekforkuregis en la mallumon!

Alicio levis la gantojn kaj ventumilon, kaj ĉar estis en la halo tre varme, ŝi longadaŭre ventumadis sin kaj samtempe babiladis:—

"Hieraŭ ĉio okazis laŭrutine, sed hodiaŭ ja ĉio estas stranga! Ĉu dum la nokto mi ŝanĝiĝis? mi esploru tion. Ĉu vere mi estis sama kiam mi leviĝis hodiaŭ matene? Mi kvazaŭ memoras ke mi sentis min iom ŝanĝiĝinta. Sed se mi ne estas sama, jen alia demando; kiu mi estas? Jen granda enigmo!" Kaj ŝi kategorie pripensis ĉiujn samaĝajn knabinetojn kiujn ŝi konas, por certiĝi ĉu ŝi ŝanĝiĝis en iun el ili.

"Mi certe ne estas Ado, ĉar ŝia hararo falas sur la ŝultroj per longaj bukloj, kaj la mia estas tute ne bukla. Ankaŭ mi ne estas Mabelo, ĉar mi scias multe da lernaĵoj, kaj ŝi scias ja tre, tre malmulte. Ankaŭ ŝi estas si , kaj mi mi , kaj... ho, mi tute konfuziĝas! Mi provu ĉu mi ankoraŭ scias la jam longe konitajn faktojn. Por komenci: kvaroble kvin faras dekdu, kvaroble ses faras dektri, kvaroble sep faras.... Ho, tiamaniere neniam mi atingus dudek! Tamen la Multiplika Tabelo estas por mi indiferenta; mi ekzamenu min geografie. Londono estas ĉefurbo de Parizo, Parizo ĉefurbo de Romo, kaj Romo.... Ne, denove mi eraras, certege. Mi nepre ŝanĝiĝis en Mabelon. Mi penos deklami 'Rigardu! Jen abelo vigla.'"

Kaj kruciginte la manojn sur la genuoj same kiel en la lernejo kiam ŝi ripetas parkeraĵojn, ŝi komencis tiun konatan poemon. Sed ŝia voĉo sonis raŭka kaj nepropra, kaj la vortoj ne tute similis la originalajn.

Rigardu! Jen la krokodil'!
La voston li netigas;
Ŝprucante akvon el la Nil'
La skvamojn li briligas.

Senmova restas la buŝeg',
Li ungojn kaŝas ruze;
Jen fiŝoj naĝas tra l' kaveg'
Frapfermas li amuze.

"Jen certe ne la ĝustaj vortoj," diris Alicio malĝoje, kaj denove la okuloj pleniĝis de larmoj, dum ŝi daŭrigis: "Do, mi nepre estas Mabelo malgraŭ ĉio; sekve mi devos loĝi en tiu ŝia mallarĝa maloportuna domaĉeto; mi havos neniun ŝatindan ludilon, kaj devos lerni sennombrajn lecionojn. Ne! Pri tio mi decidiĝis. Se mi estos Mabelo, mi restos ĉi tie, kaj neniom utilos ke oni demetu la kapon ĉe la enirejo al la tunelo kaj diru per karesa voĉo 'Resupreniru, karulo.' Mi nur rigardos supren kaj demandos 'Kiu do mi estas? Vi certigu tion, kaj poste, se mi ŝatos esti tiu persono , mi konsentos supreniri. Se ne, mi restos ĉi tie, ĝis mi fariĝos iu alia.' Sed ho ve! mi tre, tre volas ke oni venu. Jam tro longan tempon mi restas tie ĉi tutsola, kaj mi sopiras la hejmon."


←  4  →


    

“Alice's Adventures in Wonderland” written by Lewis Carroll . Translated by Elfric Leofwin Kearney .

Page 4 of 32. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Lewis Carroll died more than 100 years ago.

The translation is in the public domain worldwide because Elfric Leofwin Kearney died more than 100 years ago.

More about licenses



Click any word for instant translation