"Ne ankoraŭ mi malfermis ĝin," diris la Kuniklo; "sed ĝi ŝajnas esti letero skribita de la juĝato alal iu."

"Nepre al iu" diris la Reĝo "escepte se ĝi estas skribita al Neniu, kaj ordinare oni ne skribas al li."

"Al kiu ĝi estas adresita?" demandis unu ĵurinto.

"Ĝi tute ne estas adresita," diris la Blanka Kuniklo. "Fakte, nenio estas skribita sur la eksteraĵo."

Dirante tion li malfaldis la paperon, kaj aldonis:—

"Post ĉio dirita, ĝi ne estas letero; ĝi estas versaĵoj."

"Ĉu ili estas skribitaj per la manskribo de la juĝato?" demandis alia ĵurinto.

"Ne," respondis la Blanka Kuniklo, "kaj jen la plej nekomprenebla afero."

Ĉe tio la mienoj de la tuta ĵurintaro proklamis plenan konfuziĝon.

"Do, li nepre imitis ies manskribon," diris la Reĝo. (La mienoj de la ĵurintoj reheliĝis.)

"Se plaĉas al via Reĝa Moŝto," diris la juĝato mem, "mi ne skribis ĝin, kaj neniu povas pruvi ke mi skribis ĝin. Ĝi ja ne estas subskribita ĉe la fino."

"Se vi ne subskribis," diris la Reĝo, "tio nur pligravigas la ofendon. Vi nepre intencis ian friponaĵon, ĉar alie vi certe estus subskribinta la paperon kiel honestulo."

Sekvis universala aklamado. Oni ja sentis ke tio estas la unua vere sprita diro, kiun la Reĝo diris dum la tuta tago.

"Tio pruvas ke li estas kulpa," diris la Damo.

"Ĝi pruvas nenion," diris Alicio. "Vi ja ankoraŭ ne scias ĉu la versaĵoj rilatas la nunan aferon."

"Legu ilin," la Reĝo ordonis.

La Blanka Kuniklo almetis siajn okulvitrojn.

"Kie vi volas ke mi komencu?" li demandis.

"Komencu ĉe la komenco," diris la Reĝo solene, "kaj daŭrigu ĝis vi venos al la fino; kaj ĉe la fino ĉesu legi."

Jen la versaĵoj kiujn la Blanka Kuniklo legis:

Li diris ke vi vidis ŝin
Kaj nomis min ĉe li, ho!
Ŝi laŭdis min (atentu ĝin)
Sed ne pri la talio.

Anoncis li ke restos mi
Ĉi tieni ĝin sciis.
"Se la aferon puŝos ŝi,
Ho ve al mi," vi kriis.

Al ŝi nur unu, du al li,
Tri, kvar al ni li donis!
Sed ĉiuj venis re al vi
Li tion ne oponis.

Se mi ŝi en tio ĉi
Kulpiĝus, li tre fida
Ke igos nin liberaj vi
Kiel nin vi nun vidas.

Supozis mi ke estis vi
Malhelpo al la planoj
(Dolor' vi for! ekkriis ŝi)
De ni kaj ĝipri ranoj.

Ne sciu li pri ŝia ŝat';
Ĉar tiu devas esti
Sekretakiel diplomat'!
Ĉu vi ne volas resti?

"Jen la plej grava evidencaĵo kiun ni ĝis nun aŭskultis," diris kontente la Reĝo, kaj frotis al si la manojn. "Nun do la ĵurintoj konsid..."

"Se iu el ili povos klarigi ĝin," diris Alicioŝi en la lastaj minutoj tiom grandiĝis ke ŝi jam ne timis interrompi la Reĝon mem—"mi donacos al li ses pencojn (250sd.); mi mem kredas ke enestas en ĝi ne unu ero da racia signifo."

Ĉiuj ĵurintoj elskribis sur la ardezoj ke "Ŝi kredas ke enestas ne unu ero da signifo," sed neniu el ili, malgraŭ la oferita premio, penis klarigi la versojn.

"Se enestas nenia signifo," diris la Reĝo, "tio ja ŝparos al ni multe da ĝeno, ĉar signifojn ni ne bezonas serĉi. Tamen, mi ne estas certa," li daŭrigis, etendante la versojn sur la genuo kaj kritike per unu okulo rigardante ilin; "Mi malgraŭ ĉio komencas trovi en ili ian signifon. 'Sed ne pri la talio.' Nur rigardante la juĝaton, oni tuj komprenas, kial ŝi ne laŭdis lian talion."

"Do jam ni faras progreson," li daŭrigis sinkontente. "'Ni ĝin sciis' tio kompreneble aludas la ĵurintojn. 'Al ŝi nur unu, du al li, Tri, kvar al ni li donis' jen kion li faris disdonacante la tortojn."

"Sed," kontraŭdiris Alicio, "la daŭrigo montras ke 'ĉiuj venis re al vi.'"

"Kaj jen ili," triumfis la Reĝo, montrante sur la tablon. "Nenio povas esti pli klara pruvo ol tio. Ankaŭ tion ĉi atentu: 'Dolor' vi for, ekkriis ŝi.' Ĉu vi, mia kara, (turnante sin al la Damo) ne ordonis ke la Loro estu for? Tamen, jen li sidas!"

"Certege," kriis la Damo, kaj furioze ĵetis kontraŭ la Loron grandan inkujon.

La inkujo trafisne la Loronsed Bil Lacerton. Tiu jam de longe ĉesis skribi per la fingro, ĉar li ne sukcesis fari per ĝi markojn; sed nun la kompatinda besteto laboreme rekomencis la fingroskribon, uzante la inkon, kiu gutfalis de lia vizaĝo.

La Loro tute ne atentis la inkujon; li nur ĝentile klinis sin antaŭ la trono kaj majeste marŝis for.

"Doloro for! Do, Loro, for!" la Reĝo ripetis per speciale atentiga voĉo, kaj ĉirkaŭrigardis la ĉeestantaron kun afabla rideto.

Sekvis tre embarasa silento. Fine la Reĝo devis anonci "Mi faris ŝercon," kajtuj la korteganoj aplaŭdis amase.

"La ĵurintoj konsideru la verdikton," diris la Reĝo, jam la dudekan fojon!

Ĉi tiun fojon la Damo interrompis. "Ne, ne," ŝi diris, "ni havu unue la juĝon, kaj nur poste la verdikton."


←  31  →


    

“Alice's Adventures in Wonderland” written by Lewis Carroll . Translated by Elfric Leofwin Kearney .

Page 31 of 32. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Lewis Carroll died more than 100 years ago.

The translation is in the public domain worldwide because Elfric Leofwin Kearney died more than 100 years ago.

More about licenses



Click any word for instant translation