"Ĉi tiun atestanton via Reĝa Moŝto devas kros -ekzameni."

"Nu, se tio estas nepre necesa," la Reĝo diris rezignacie, "mi faros ĝin laŭ mia eblo."

Do, faldinte la brakojn kaj sulkiginte la brovojn kontraŭ la kuiristino, ĝis liaj okuloj preskaŭ tute fermiĝis, li demandis per tre profunda voĉo:—"El kio oni faras tortojn?"

"Plejparte el pipro," respondis la kuiristino.

"El melaso," korektis iu dorma voĉo malantaŭ ŝi.

"Kaptu tiun Gliron," furioze kriis la Damo. "Senkapigu tiun Gliron! Eligu lin el la juĝejo! Subpremu lin! Pinĉu lin! Ŝiru al li la vangharojn!"

Dum kelkaj momentoj la tuta juĝantaro konfuziĝis, klopodadante eligi la Gliron. Kiam fine ĉio retrankviliĝis, la kuiristino jam malaperis.

"Ne grave estas," diris la Reĝo. Interne, li ja estis tre kontenta. "Alvoku la trian atestanton," li rapide daŭrigis, kaj aldonis per mallaŭta voĉo al la Damo:

"Bonvolu, mia karulino, mem krosekzameni la venontan. Pro tiu laboro la kapo al mi preskaŭ krevas."

Alicio observis la Blankan Kuniklon, dum li manfuŝas la liston, kaj ŝi tre miris kian ŝajnon havos la venonta atestanto; "ĉar," ŝi diris al si, "oni ĝis nun ricevis tre malmulte da evidenco."

Imagu al vi ŝian surprizon kiam ŝi aŭdis la kuniklon per la plej alta tono de sia kunikla voĉeto ellegi la nomon "Alicio."

ĈAPITRO XII

ALICIO ATESTANTO

"Jen mi" ekkriis Alicio. Pro la eksciteco sin trovi alvokata, ŝi tute forgesis ke dum la lastaj minutoj ŝi tre multe kreskis; kaj tiel subite ŝi eksaltis supren, ke ŝi renversis per la jupo la ĵurintarujon, kaj faligis ĉiujn ĵurintojn sur la kapojn de la sube starantoj.

Jen ili kuŝis sur la planko kaj senhelpe baraktadis, rememorigante al ŝi kio okazis en la hejmo antaŭ unu semajno, kiam ŝi akcidente renversis el globo aron da ruĝaj fiŝoj.

"Ho, pardonu, mi petegas," ŝi ekkriis tre ĉagrenite, kaj komencis kiel eble plej rapide relevi ilin. La ĵus aludita akcidento ja venigis en ŝian kapon la ideon ke, se ŝi ne sukcesos tuj kolekti kaj residigi ilin, ili nepre mortos.

"La proceson oni ne povas daŭrigi," diris la Reĝo per tre serioza voĉo, "ĝis ĉiuj ĵurintoj residiĝosĉiuj." Ripetante la lastan vorton, li fikse rigardis Alicion.

Alicio do rerigardis al la ĵurintarujo, kaj vidis, ke pro sia eksciteco ŝi remetis la Lacerton kun la kapo malsupren. Pro tio la kompatinda besteto melankolie svingadis la voston, sed tute ne povis rektigi sin. Elpreninte ĝin, ŝi restarigis ĝin konvene. Tamen private ŝi opiniis ke Sro. "Bil" havus egale saman valoron en la proceso, ĉu li sidus renversite kapsupre.

Kiam la ĵurintoj iom retrankviliĝis post la renversiĝo, kaj oni trovis kaj redonis al ili la ardezojn kaj grifelojn, ili tuj komencis elskribi plenan historion de la akcidento, escepte nur la Lacerton, kiu pro la terura ŝoko sidis kun la buŝo malfermita kaj rigardis la plafonon.

—"Kion vi scias pri ĉi tiu afero?" la Reĝo demandis al Alicio.

"Nenion," ŝi respondis.

"Nenion ajn?" persistis la Reĝo.

"Nenion ajn."

"Tio estas tre grava," diris la Reĝo turnante sin al la ĵurintoj.

Tiuj ĵus komencis skribi tion sur la ardezoj. Sed la Blanka Kuniklo tre sulkigis la brovojn, kaj faris al la Reĝo malaproban geston, dirante per tre respekta voĉo: "Kompreneble via Reĝa Moŝto intencis diri mal grava?"

"Malgrava, kompreneble," la Reĝo diris laŭte. Tamen, mallaŭtvoĉe li daŭre diradis al si: "grava, malgrava, malgrava, grava" kvazaŭ li eksperimentas kiu vorto havas la pli bonan sonon.

Kelkaj ĵurintoj skribis "grava," aliaj skribis "malgrava." Alicio povis mem vidi tion, ĉar ŝi staris sufiĉe proksime por rigardi sur la ardezojn. "Tamen tio ne esta grava," ŝi pensis.

En tiu momento la Reĝo subite ordonis "Silenton!"—Li ja en la lastaj minutoj diligente skribis en sia notlibrokaj nun li legis el tiu libro: "'Regulo Kvardekdua' 'Neniu persono, kies alteco superas unu kilometron, rajtas resti en la juĝejo.'"

"Mi ne havas tian altecon," protestis Alicio.

"Vi havas," diris la Reĝo.

"Preskaŭ du kilometrojn," aldonis la Damo.

"Nu, ĉiuokaze mi ne volas iri," diris Alicio. "Plue, tio ne estas vera regulo; vi ja ĵus nun elpensis ĝin."

"Kiel vi kuraĝas tion diri?" diris la Reĝo. "Ne estas en la libro unu regulo pli malnova!"

"En tiu okazo, ĝi devis esti la unua," kritikis Alicio.

La Reĝo paliĝis kaj tuj fermis la notlibron. "Konsideru la verdikton," li diris al la ĵurintoj per mallaŭta trema voĉo.

La Blanka Kuniklo eksaltis ekscitite.

"Se plaĉas al via Reĝa Moŝto," diris li, "ni ankoraŭ havas pli da evidenco por aŭskulti. Oni ĵus trovis tiun ĉi paperon."

"Kion ĝi enhavas?" demandis la Damo.


←  30  →


    

“Alice's Adventures in Wonderland” written by Lewis Carroll . Translated by Elfric Leofwin Kearney .

Page 30 of 32. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Lewis Carroll died more than 100 years ago.

The translation is in the public domain worldwide because Elfric Leofwin Kearney died more than 100 years ago.

More about licenses



Click any word for instant translation