"Mi ne povas," diris la Grifo, "ĉar pro manko da tempo mi neniam lernis la kolerigarton. La klasika profesoro tre okupis mian tempon; li ja estis vera kankro."

"Mi ne lernis de li," diris ĝemante la Falsa Kelonio. "Oni diris ke li instruis la Ratinan kaj Blekan lingvojn. Ĉu mi estas prava?"

"Tute prava," diris la Grifo, ankaŭ ĝemante, kaj pro la dolorigaj memoraĵoj ili ambaŭ kovris la vizaĝojn per la piedaĵoj.

"Kaj kiom da horoj ĉiutage vi studis en la lernejo?" Alicio faris tiun demandon en la celo kiel eble plej rapide enkonduki novan paroltemon.

"Dek horojn," respondis la Falsa Kelonio, "en la unua tago, naŭ en la dua kaj tiel plu."

"Jen tre kurioza aranĝo," diris Alicio.

"Nu, ligiĝis kun tiu 'kurioza' aranĝo," aldiris la Grifo, "unu tre ŝatata konsekvenco; ĉar en la dekunua tago nuligiĝis ĉiuj lecionoj."

"Ĉu vi volas komprenigi," diris Alicio tre mirigite "ke en la dekunua tago la lernejanoj havis la tempon tute libera?"

"Certe," diris la Falsturto.

"Kaj kio okazis en la dekdua tago," Alicio vigle demandis.

"Jen sufiĉe pri la lecionoj," la Grifo interrompis ŝin tre firme. "La Falsa Kelonio nun rakontos al vi ion pri la ludoj."

ĈAPITRO X

LA OMARA KVADRILO

La Falsa Kelonio profunde ekĝemis, kaj tiris la postan flankon de unu piedaĵo trans la okuloj. Li fikse rigardis Alicion kaj forte penis paroli, sed liaj plorĝemoj dum kelkaj minutoj neebligis la parolojn.

"Li kondutas same kvazaŭ li havas oston en la gorĝo," diris la Grifo kaj tuj klopodis (per fortaj skuoj kaj manfrapoj sur la dorson) eligi la oston. Fine la Falsa Kelonio regajnis la voĉpovon, kaj kun larmoj glitfalantaj sur siaj vangoj komencis:

"Eble vi ne loĝis longan tempon sub la maro (Alicio intermetis 'Mi neniam') eble ankaŭ vi neniam estas prezentita al Omaro—(Alicio komencis diri 'Mi unufojon gustumis—' sed rapide haltigis sin kaj diris anstataŭe 'Mi neniam')—do vi ne povas imagi, kia rava afero estas la Omara Kvadrilo."

"Mi devas konfesi ke ne," diris Alicio. "Kiaspeca ĝi estas?"

"Nu," la Grifo respondis, "oni komence formiĝas en unu rangon laŭ la marbordo—"

"En du rangojn," interrompis la Falsa Kelonio, "da fokoj, kelonioj, k.c. Poste, kiam oni formovis ĉiujn meduzojn—"

—"Kio ordinare konsumas multe da tempo," intermetis la Grifo.

—"Oni du fojojn antaŭen iras—"

—"ĉiu kun sia kundancanta omaro,"—ree interrompis la Grifo.

—"Kompreneble," konsentis la Falsa Kelonio—"du fojojn antaŭen iras, turniĝas kun la kunulo—"

—"Ŝanĝas la kunulon kaj reiras samvice," diris la Grifo.

—"Poste," la Falsa Kelonio rekomencis, "oni ja ĵetas la—"

—"la omarojn," ekkriis ekscitite la Grifo, kaj saltis en la aeron.

—"Kiel eble plej malproksimen en la maron—"

—"Naĝsekvas ilin," la Grifo kriis, ankoraŭ pli ekscitite.

—"Renversas sin en la maro—" dirante tion la Falsa Kelonio saltis furioze sur la piedpintoj.

—"Denove ŝanĝas la kunulon—" Ĉi tiun fojon la Grifo tiel forte kriegis, ke ŝajnis al Alicio ke ŝiaj oreloj krevas.

—"Renaĝas al tero, kajjen la fino de l' unua movado," diris la Falsa Kelonio. En tiu momento li subite mallaŭtigis la voĉon, kaj ambaŭ bestoj kiuj ĵus freneze ĉirkaŭsaltis, ree sidiĝis, kaj rigardis Alicion trankvile kaj tre melankolie.

"Ĝi nepre estus tre plezuriga danco por alrigardi," diris Alicio.

"Ĉu vi volus vidi iometon da ĝi?" demandis la Falsa Kelonio.

"Ho, mi tre ŝatus ĝin," respondis Alicio.

"Ni do tradancu kune la unuan parton," diris la Falsa Kelonio al la Grifo, "la omarojn ni ja povos imagi. Kiu el ni kantos la muzikon?"

"Ho, vi kantu," diris la Grifo, "ĉar mi forgesis la vortojn."

Ili do komencis danci ĉirkaŭ Alicio. Ne malofte, pro tro apudaj paŝoj, ili piedpremis al ŝi la piedfingrojn. Ambaŭ markis la taktojn svingante la dekstran antaŭpiedaĵon; kaj tre malrapide, tre triste la Falsa Kelonio kantis:—

"Ho, Limak', vi plirapidu!" la merlango plende ĝemas;
"Ĉar fokeno post ni sekvas, kaj la voston al mi premas!
Kelonioj kaj omaroj je fervoro ĉiuj bolas,
Kaj atendas vin sur sablo!   Ĉu vi ankaŭ danci volas?
Vi konsentas, ĉu ne vere?   Vi konsentas partopreni?
Vi konsentas.   Ĉu ne vere?   Ho, konsentu partopreni.

Ho, imagu vi la ravon esti supren altlevita!
Esti kun omar' kunulo for en maron forĵetita!"
"Ne!   Tro longen!" diris la limak', skuante sin timeme,
"Mi ne volas."   Al merlango do rifuzis li dankeme.
Ja konsenti li ne volis, li ne povis partopreni,
Ja konsenti li ne povis, li ne volis partopreni.

Fiŝamiko al li diris "Ne tre gravas la distancoj;
Aliborde estas ja alia lando kaj la Francoj!
Ju pli longen de Anglujo, pli apude al Francujo!
Do, ne timu!   Ĉar sur ambaŭ bordoj jen por vi patrujo.
Vi konsentas, ĉu ne vere?   Vi konsentas partopreni?
Vi konsentas, ĉu ne vere?   Ho, konsentu partopreni!"


←  25  →


    

“Alice's Adventures in Wonderland” written by Lewis Carroll . Translated by Elfric Leofwin Kearney .

Page 25 of 32. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Lewis Carroll died more than 100 years ago.

The translation is in the public domain worldwide because Elfric Leofwin Kearney died more than 100 years ago.

More about licenses



Click any word for instant translation