Do, ili marŝis kune rekte al la Falsa Kelonio. Tiu rigardis ilin el grandaj larmplenaj okuloj, sed diris nenion.

"Tiu ĉi fraŭlino tre deziras scii vian historion," diris la Grifo.

"Mi volonte diros ĝin al ŝi," diris la Falsa Kelonio per profunda, kvazaŭ kaverna voĉo. "Vi ambaŭ sidiĝu, mi petas. Kaj ne unu vorton parolu, ĝis mi finos."

Ili do sidiĝis, kaj dum kelkaj minutoj neniu parolis. Alicio pensis interne, "Kiamaniere li povos fini, se neniam li komencos, tion mi ne povas kompreni." Tamen ŝi pacience atendis.

"Iam en la pasinto," diris fine la Falsa Kelonio kun profunda ekĝemo, "mi estis vera Kelonio."

Sekvis tiujn vortojn tre longa silento, kiun interrompis nur la okazaj interjekcioj ( Hjckrrh, Hjckrrh ) de la Grifo kaj la konstanta plorĝemado de la Falsa Kelonio. Alicio preskaŭ decidiĝis levi sin kaj peti forpermeson, dirante 'Mi tre dankas vin, sinjoro, por via interesa rakonto.' Tamen, ĉar ŝi supozis, ke li nepre diros iom pli, ŝi restis trankvile, kaj nenion diris.

"Kiam mi estis malgrandulo," fine la Falsa Kelonio daŭrigis iom pli trankvile (kvankam nun li plorĝemis ne malofte), "la gepatroj sendis min al lernejo en la maro. La instruisto estis iu maljuna kelonioni kutime nomis lin Testud'—"

"Pro kio vi nomis lin Testud' ĉar li ne estis Testudo?" interrompis Alicio.

"Ni ja nomis lin Testud', ĉar li estis fame konata te-studento , kaj tre ŝatis paroli pri la te-kulturo. Ĉu vi ne povis konkludi tion, ne demandinte?"

La Falsa Kelonio evidente indignis, ke pro ŝia malspriteco li devis doni tiun klarigon.

Kaj la Grifo aldonis: "Vi devas honti, demandinte pri tia simpla afero."

Tiam, por doni pli fortan emfazon al la riproĉo, ambaŭ sidis silente kaj rigardegis Alicion, ĝis pro konfuzo ŝi estus tre kontenta ke la tero malfermiĝu kaj kovru ŝin. Fine, la Grifo diris al la Falsa Kelonio:

"Vi rapidu, malrapidulo! oni ne povas tie ĉi atendi la tutan tagon."

La Falsa Kelonio daŭrigis per jenaj vortoj:—

"Jes, ni iris al la lernejo en la maro, kvankam vi eble ne kredas tion—"

"Mi ne diris ke mi ne kredas," interrompis Alicio.

"Vi ja ofte diris tion," diris la Falsa Kelonio, "almenaŭ se vi similas aliajn hominfanojn."

Kaj antaŭ ol Alicio povis ree ekparoli, la Grifo ekkriis al ŝi severe: "Vi fermu la buŝon!"

La Falsa Kelonio daŭrigis: "Tre bonan instruadon ni havis; fakte, ni iris lernejon ĉiutage—"

"Pri tio vi ne devas fanfaroni," diris Alicio, "ankaŭ mi iras en ĉiutagan lernejon."

"Ĉu vi lernas ekstraĵojn?" demandis la Falsa Kelonio.

"Jes," respondis Alicio, "la francan lingvon kaj la muzikon."

"Ankaŭ la vestlavadon?" demandis plue la Falsa Kelonio.

"Certege ne!" indignis Alicio.

"Do, malgraŭ ĉio, la via ne estis efektive altranga, bonstila lernejo," diris triumfe la Falsa Kelonio. "En la nia, oni ja presigis ĉe la kontfino:

'La franca lingvo, la muziko, kaj la vestlavadoekstraj.'"

"Laŭ mi, vi ne multe bezonis la vestlavadon," diris Alicio "ĉar vi vivis sur la marfundo."

"Miaj gepatroj povis pagi nek por tiu ekstraĵo, nek por la aliaj," la Falsa Kelonio diris ĝemante. "Ili pagis nur la ordinarajn kurspagojn."

"Kiajn temojn la ordinara kurso enhavis?" Alicio demandis.

"Por komenci," respondis la Falsa Kelonio, "La Libro-lekado kaj la Plumskrapado; ankaŭ la diversaj fakoj de AritmetikoAmbicio, Korpremo, Multimpliko, kaj Diveno."

"Pri Multimpliko," Alicio kuraĝis diri, "mi neniam aŭdis. Kio ĝi estas?"

La Grifo levis surprize ambaŭ birdpiedojn. (Li ankaŭ havis en la posta parto du bestpiedojnvidu la ilustraĵon.)

"Kion?" Ĝi ekkriis "neniam aŭdis pri Multimpliko kaj tamen scias pri la Divenarto? Nu tiu arto kaj la arto multimpliki estas reciproke konversaj; kaj nur postkiam oni multe praktikis implikon, estas permesate komenci la arton diveni. Diveno sen antaŭa impliko estas ja tute senvalora. Tamen vi, ne konante Multimplikon, pretendas bone koni la Divenon. idioto ne kredus tion."

Alicio jam ne havis la kuraĝon por demandi plu al la Grifo pri la marlerneja Aritmetiko. Turnante sin for de li, ŝi demandis al la Falsa Kelonio:

"Kion alian vi devis lerni?"

"En la unua loko, la Misterojn," respondis la Falsa Kelonio kalkulante la temojn per siaj piedaĵoj, nome Mistero Antikva kaj Mistero Moderna: ankaŭ la Disigarto. La Disigarta instruisto estis maljuna angilo kiu venis nur unufojon en ĉiu semajno; li instruis al ni disigi ĉiujn objektojn, ĉu ebenaj, ĉu solidaj kaj Kolerigi florbildojn.

"Kiamaniere oni faris tion?" demandis Alicio.

"Nu, la detala klarigo estus ja tre teda," diris la Falsa Kelonio, "tamen mi certigas al vi ke niaj lernejanoj, se ili bezonus, ekzemple, ruĝigi blankajn rozojn (kiel hodiaŭ la ĝardenistoj de la Damo) tre hontus uzi ilian kolorilon; kaj por ruĝigi la Damon mem, la koleriga metodo estus multe pli bonartista ol la koloriga. Eble la Grifo volos aldoni pluan klarigon."


←  24  →


    

“Alice's Adventures in Wonderland” written by Lewis Carroll . Translated by Elfric Leofwin Kearney .

Page 24 of 32. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Lewis Carroll died more than 100 years ago.

The translation is in the public domain worldwide because Elfric Leofwin Kearney died more than 100 years ago.

More about licenses



Click any word for instant translation