Post tio la hundo kun la reĝidino forkuris returne. Kiam fariĝis mateno kaj la reĝo kaj la reĝino sidis ĉe la matenmanĝo, la reĝidino diris, ke ŝi havis en la nokto tre strangan sonĝon pri hundo kaj soldato; ke ŝi rajdis sur la hundo kaj la soldato ŝin kisis.

Tio estus efektive bela historio!” diris la reĝino. Oni decidis, ke en la venonta nokto unu el la maljunaj sinjorinoj de la kortego maldormos ĉe la reĝidino, por vidi, ĉu tio estis efektiva sonĝo, kio alia ĝi estas.

La soldato terure sopiris vidi denove la belan reĝidinon, kaj tial la hundo denove venis en la nokto, prenis la reĝidinon kaj kuris kiel rapide ĝi povis; sed la maljuna korteganino metis sur sin akvobotojn kaj postkuris tiel same rapide. Kiam ŝi vidis, ke ili malaperis en granda domo, ŝi pensis: “Nun mi scias, kie estas la loko!” kaj ŝi markis per peco da kreto sur la pordo grandan krucon. Post tio ŝi iris hejmen kaj kuŝiĝis, kaj ankaŭ la hundo kun la reĝidino revenis. Sed kiam la hundo vidis, ke sur la pordo, kie loĝas la soldato, estas desegnita kruco, ĝi ankaŭ prenis pecon de kreto kaj faris krucojn sur ĉiuj pordoj en la tuta urbo. Tio estis saĝa ago, ĉar nun la korteganino ne povis ja trovi la ĝustan pordon, ĉar sur ĉiuj troviĝis krucoj.

Frue matene venis la reĝo kaj la reĝidino, la maljuna korteganino kaj ĉiuj oficiroj, por vidi, kie la reĝidino estis en la nokto.

Jen ĝi estas!” diris la reĝo, kiam li ekvidis la unuan pordon, markitan per kruco.

Ne, ĝi estas tie, kara edzeto!” diris la reĝino, kiam ŝi rimarkis la duan pordon kun la kruco.

Sed jen estas ankaŭ, kaj jen estas denove!” ili ĉiuj ekkriis; kien ajn ili rigardis, troviĝis krucoj sur la pordoj. Tiam ili komprenis, ke ĉia serĉado estus vana.

Sed la reĝino estis tre saĝa virino, kiu povosciis pli ol nur veturadi en kaleŝo. Si prenis sian grandan oran tondilon, distranĉis grandan pecon da silka ŝtofo kaj kudris malgrandan beletan saketon, kiun ŝi plenigis per delikata poligona grio kaj alligis al la dorso de la reĝidino; ŝi faris en la saketo malgrandan truon, tiel, ke la grio povis ŝutmarki la tutan vojon, kiun la reĝidino trapasus.

En la nokto la hundo venis denove, prenis la reĝidinon sur sian dorson kaj kuris kun ŝi al la soldato, kiu ŝin tre forte amis kaj tre dezirus esti princo, por povi edziĝi kun ŝi.

La hundo tute ne rimarkis, kiel la tuta vojo de la kastelo ĝis la fenestro, tra kiu ĝi eniris kun la reĝidino, estis ŝutmarkita. Tial matene la reĝo kaj la reĝino vidis klare, kie ilia filino estis en la nokto, kaj tiam ili prenis la soldaton kaj ĵetis lin en malliberejon.

Tie do li sidis. Ha, kiel mallume kaj enuige estis tie! Oni ankaŭ diris al li: “Morgaŭ oni vin pendigos!”. Tio ne estis tre agrabla sciigo; kaj plie li restigis sian fajrilon en la hotelo. Matene li tra la fera krado antaŭ sia malgranda fenestro povis vidi, kiel la popolo el la urbo rapide alkuras, por vidi, kiel oni lin pendigos. Li aŭdis la tamburadon kaj vidis la marŝantajn soldatojn. Ĉiuj loĝantoj, de la urbo estis sur la piedoj; inter ili estis ankaŭ unu botista bubo kun leda antaŭtuko kaj pantofloj; li kuris tiel rapide, ke unu pantoflo desaltis kaj falis ĝuste antaŭ la muro malantaŭ kiu sidis la soldato kaj rigardis tra la krado.

Aŭskultu, botisteto! vi ne bezonas tiel rapidi”, diris al li la soldato, "oni ja nenion faros, antaŭ ol mi venos. Sed se vi kuros al mia antaŭa loĝejo kaj alportos al mi mian fajrilon, vi ricevos kelke da spesdekoj. Sed kuru rapide, prenu la piedojn en la manojn!". La botista bubo volis havi la monon, kaj rapide kiel sago li kuris, prenis la fajrilon, donis ĝin al la soldato, kaj... nun ni baldaŭ aŭdos.

Ekster la urbo estis konstruita granda pendigilo, ĉirkaŭe staris la soldatoj kaj multaj miloj da homoj. La reĝo kaj la reĝino sidis sur belega trono, ĝuste kontraŭe de la juĝistoj kaj de la tuta konsilistaro.

Jam la soldato staris supre sur la ŝtuparo; sed kiam oni volis meti la ŝnuron ĉirkaŭ lian kolon, li diris, ke antaŭ ol mizera pekinto estas ekzekutata, oni ja ĉiam plenumas al li ian senkulpan deziron; li tre dezirus fumi pipon da tabako, tio estos ja la lasta pipo, kiun li ricevos en ĉi tiu mondo!

Tion la reĝo ne dolis rifuzi al li; la soldato prenis do sian fajrilon kaj ekbatis fajron, unu, du, tri fojojn. Kaj jen aperis ĉiuj hundoj, tiu kun la okuloj kiel tasoj, tiu kun la okuloj kiel radoj de muelilo kaj tiu, kiu havis okulojn tiel grandajn, kiel rondaj turoj.

Helpu al mi, ke oni min ne pendigu!” diris la soldato. Tiam la hundoj ĵetis sin sur la juĝistojn kaj sur ta tutan konsilistaron, kaptis unu je la piedoj, alian je la nazo, kaj ĵetis ilin tiel alten en la aeron, ke ĉe la refalado ili disrompiĝis en pecetojn.


←  3  →


    

“The Tinder-Box” written by Hans Christian Andersen in 1835 . Translated by Ludwik Łazarz Zamenhof .

Page 3 of 4. Go to page Print version


The original work is in the public domain worldwide because Hans Christian Andersen died more than 100 years ago.

The translation is in the public domain worldwide because Ludwik Łazarz Zamenhof died more than 100 years ago.

More about licenses



Click any word for instant translation