Tiru min supren, maljuna sorĉistino!”

Ĉu vi prenis ankaŭ la fajrilon?” demandis la sorĉistino.

Efektivediris la soldato, “pri tio mi tute forgesis”. Kaj li iris kaj prenis la fajrilon. La sorĉistino tiris lin supren, kaj li troviĝis denove sur la vojo kun poŝoj, botoj, tornistro kaj ĉako plenegaj de oro.

Por kio vi bezonas la fajrilon?” demandis la soldato.

Tio tute ne estas via afero!” diris la sorĉistino, "vi ricevis ja monon, nun donu al mi nur la fajrilon."

Babilaĵo!” diris la soldato; "tuj diru al mi, por kio vi ĝin bezonas, mi eltiros mian sabron kaj dehakos al vi la kapon!"

Ne!” diris la sorĉistino. Tiam la soldato dehakis al ŝi la kapon. Ŝi falis senviva. Sed li enligis sian tutan monon en ŝian antaŭtukon, prenis ĝin sur la dorson, kiel paksakon, metis la fajrilon en la poŝon kaj iris rekte en la urbon.

Tio estis bela urbo; kaj li engastiĝis en la plej bela hotelo, postulis la plej belajn ĉambrojn kaj tiujn manĝaĵojn, kiujn li plej multe amis, ĉar nun li estis ja riĉa, havante tiom multe da mono.

Estas vero, ke al la servisto, kiu estis purigonta liajn botojn, ŝajnis, ke tio estas tre strangaj malnovaj botoj por tiel riĉa sinjoro; sed li ankoraŭ ne aĉetis al si novajn. Sed la sekvantan tagon li ricevis botojn, kun kiuj oni efektive povus paradi, kaj ankaŭ plej bonspecajn vestojn. Nun el la soldato fariĝis eminenta sinjoro, kaj oni rakontadis al li pri ĉiuj belegaĵoj de la urbo, pri la reĝo, kaj pri tio, kia ĉarmega reĝidino estas lia filino.

Kie oni povas ŝin vidi?” demandis la soldato.

Oni tute ne povas ŝin vidi!” oni respondis al li. "Ŝi loĝas en granda kupra kastelo, defendata ĉirkaŭe de multe da muregoj kaj turoj. Neniu krom la reĝo, havas la permeson venadi al ŝi, ĉar estis antaŭdirite, ke ŝi edziniĝos kun tute simpla soldato, kaj tion la reĝo ne povas toleri."

Mi tre volus ŝin vidi!” pensis la soldato, sed por tio li kornpreneble ne povis ricevi la permeson.

Li ekvivis tre gaje, iradis tre ofte en la teatron, veturadis en la ĝardenon de la reĝo kaj donadis multe da mono al la malriĉuloj, kio estis tre laŭdinda. Li sciis ja el la antaŭa tempo, kiel malbone estas, kiam oni ne posedas unu speson. Nun li estis riĉa, havis bonspecajn vestojn kaj ricevis multe da amikoj, kiuj ĉiuj diris, ke li estas brava homo, vera kavaliro, kaj tio tre plaĉis al la soldato. Sed ĉar li ĉiutage nur elspezadis monon kaj neniam ion enspezis, tial fine restis al li nur dek spesoj; kaj el la belegaj ĉambroj, en kiuj li antaŭe loĝis, li devis transloĝiĝi tre alten, en malgrandan frontonan ĉambreton tute sub la tegmento, li devis mem brosadi al si siajn botojn kaj flikadi ilin per flikkudrilo, kaj neniu el liaj amikoj venadis al li, ĉar oni devis leviĝi al li per tro multe da ŝtupoj.

Estis tre malluma vespero, kaj li ne povis aĉeti al si kandelon; tiam li subite rememoris, ke verŝajne troviĝas ankoraŭ peceto da meĉo en la fajrilo, kiun li kunportis kun si el la kaverno de la arbo, en kiun la sorĉistino envenigis lin. Li elprenis la fajrilon kaj la meĉon; sed apenaŭ li ekbatis fajron kaj la fajreroj ekflugis el la fajrilo, la pordo rapide malfermiĝis, kaj la hundo, kiu havis okulojn kiel tasojn kaj kiujn li vidis siatempe sub la arbo, staris nun antaŭ li kaj diris : "Kion mia sinjoro ordonas?"

Kio tio estas!” diris la soldato, "tio estas ja stranga fajrilo, se mi povas ricevi per ĝi tion, kion mi volas! Havigu al mi iom da mono", li diris al la hundo; kaj fulmorapide ĝi malaparis, kaj fulmorapide ĝi reaperis, tenante en sia buŝo grandan monujon plenan de mono.

Nun la soldato sciis, kia eksterordinara fajrilo tio estis. Se li batis unu fojon, venis la hundo, kiu sidis sur la kesto kun la kupra mono; se li batis du fojojn, venis tiu, kiu havis la arĝentan monon; kaj se li batis tri fojojn, venis tiu, kiu havis la oron. Nun la soldato denove transloĝiĝis en belegajn ĉambrojn malsupre, vestis sin per bonaj vestoj, kaj tiam tuj rekonis lin ĉiuj liaj bonaj amikoj kaj tre forte lin estimis.

Unu fojon li ekpensis: "Estas ja efektive strange, ke oni ne povas vidi la reĝidinon! Ĉiuj diras, ke ŝi estas eksterordinare bela, sed kion oni havas de tio, se ŝi ĉiam devas sidi en la granda kupra kastelo kun la multo da turoj? Ĉu mi tute ne povus ŝin vidi? Kie estas mia fajrilo?" Li ekbatis fajron, kaj fulmorapide aperis la hundo kun la okuloj kiel tasoj.

Estas vero, ke nun estas malfrue en la nokto”, diris la soldato, "mi tamen tre forte dezirus vidi la reĝidinon, almenaŭ por unu malgranda momento!"

La hundo tuj malaperis, kaj autaŭ ol la soldato povis pensi pri tio, li vidis ĝin jam returne kun la reĝidino. Ŝi sidis kaj dormis sur la dorso de la hundo, kaj ŝi estis tiel bela, ke ĉiu povus vidi, ke ŝi estas vera reĝidino. La soldato ne povis sin deteni kaj kisis ŝin, ĉar li estis vera soldato.


←  2  →


    

“The Tinder-Box” written by Hans Christian Andersen in 1835 . Translated by Ludwik Łazarz Zamenhof .

Page 2 of 4. Go to page Print version


The original work is in the public domain worldwide because Hans Christian Andersen died more than 100 years ago.

The translation is in the public domain worldwide because Ludwik Łazarz Zamenhof died more than 100 years ago.

More about licenses



Click any word for instant translation