Kiam mi eniris, flavpala malaja servisto jam estis rapidanta kun pipo kaj drogprovizo por mi, gestante al vaka lignolito.

"Dankon. Mi ne venas por resti," mi diris. "Ĉi tie estas mia amiko, S-ro Isa Whitney, kaj mi deziras paroli kun li."

Dekstre iu movis kaj ekkriis, kaj rigardante tra la malforta lumo mi ekvidis Whitney, pala, marasma, kaj nekombita, kiu rigardis min.

"Mia Di'! Estas Watson," li diris. Li estis en kompatinda reagstato, kun ĉiu nervo agacita. "Diru, Watson, kioma hor'?"

"Preskaŭ la dekunua."

"Kiu tag'?"

"Vendredo, la dek naŭa de junio."

"Ĉielon! Mi pensis ke merkredo. Certe ja estas merkredo. Kial vi volas timigi ulon?" Li mallevis la vizaĝon braken kaj ekploris en alta soprana tono.

"Viro, mi diras al vi ke estas vendredo. Jam du tagojn via edzino atendas vin. Vi devus honti!"

"Jes. Sed vi konfuzas vin, Watson, ĉar mi estas tie ĉi nur malmultajn horojn, por tri pipoj, kvar pipoj-mi forgesas kiom. Sed mi alhejmiĝos kun vi. Mi ne timigu Kate-kompatindan etan Kate. Donu la manon! Ĉu vi venis fiakre?"

"Jes. Ĝi atendas."

"Do, mi iros en ĝi. Sed mi certe ŝuldas iom. Demandu kiom mi ŝuldas, Watson. Mi ne bone fartas. Mi nenion povas fari."

Mi marŝis en la mallarĝa pasejo inter la du vicoj da dormantoj sen enspiri por eviti la narkotajn fumaĉojn, serĉe al la mastro. Kiam mi pasis la altan viron ĉe la fajro korbo mi sentis ektiron ĉe la basko, kaj mallaŭte voĉo flustris, "Marŝu pretere, kaj poste ekrigardu min." La vortoj falis klare en miajn orelojn. Mi ekrigardis. Ili povis veni nur el la maljunulo ĉe mia flanko, kaj tamen li ankoraŭ sidis tiel absorbate kiel antaŭe, tre maldika, sulketplena, kurba pro la jaroj, kun opia pipo pendanta inter la genuoj kvazaŭ ĝi falis el la fingroj pro laceco. Mi iris du paŝojn antaŭen kaj rerigardis. Nur per mia tuta sinregado mi subpremis miran ekkrion! Li jam turnis sian dorson por ke neniu krom mi povu vidi lin. Lia formo grandiĝis, la sulketoj foriĝis, la malhelaj okuloj reakiris fajrecon, kaj tie, ĉefajre, larĝridetante pri mia miro sidis neniu alia ol Sherlock Holmes. Li gestis por ke mi alproksimiĝu, kaj tuj, dum li duonturnis la vizaĝon al la aliaj, refariĝis kaduka mollipa maljunulo.

"Holmes!" mi flustris, "kial el ĉiuj surteraj lokoj vi elektis ĉi tiun aĉejon?"

"Plej malbrue," li respondis. "Mi havas bonegajn orelojn. Se vi bonkoros forigi tiun vian ebrian amikon, mi ĝuos iomete paroli kun vi."

"Mi havas lu-veturilon ekstere."

"Do bonvolu alhejmigi lin per ĝi. Vi povos fidi lin, ĉar li aspektas tro molaĉa por povi fi-agi. Mi rekomendas ankaŭ ke vi sendu noton per la fiakristo al via edzino, dirantan ke vi estas kun mi. Se vi atendos ekstere, mi rekuniĝos kun vi post kvin minutoj."

Malfacilas rifuzi ion al Sherlock Holmes, ĉar liaj petoj ĉiam proponiĝas nepridubeble, kun ege kvieta mastreco. Mi sentis, tamen, ke tuj kiam Whitney estos en la kabrioleto, mia misio estos kvazaŭ plenumita; kaj por la cetero, mi ne povus deziri ion ajn pli bone ol kuniĝi kun mia amiko en unu el tiuj apartaj aventuroj kiuj estis por li ĉiutagaĵoj. En kelkaj minutoj mi finis skribi la noton, pagi la ŝuldon, gvidi Whitney eksteren en la veturilon, kaj mi vidis lin veturigata tramallume. Post nelonge kadukulo eliris el la opiejo, kaj jen mi estis marŝanta surstrate kun Sherlock Holmes. Sur du stratoj li trenis sin kurbadorse kun necertaj piedoj. Tiam, post rapida ĉirkaŭrigardo, li rektiĝis kaj elkore ridegis.

"Supozeble, Watson," li diris, "vi imagas ke mi nun aldonis opifumadon al kokainaj injektoj, kaj al tiuj aliaj fi-agetoj pri kiuj vi helpis min per viaj kuracistaj opinioj."

"Mi certe miris trovi vin tie."

"Sed ne pli ol mi trovi vin."

"Mi iris por trovi amikon."

"Kaj mi por trovi malamikon."

"Malamikon, ĉu?"

"Jes; unu el miaj naturaj malamikoj, , ĉu mi diru, miaj naturaj ĉasaĵoj. Vortŝpare, Watson, mi estas meze de tre rimarkinda esploro, kaj mi esperis ĉerpi ion interesan el la malklaraj vagemaj esprimoj de tiuj ebriuloj, kiel mi kelkfoje antaŭe faris. Se oni rekonus min en tiu opiejo, mia viv' ne valorus unu horon plu; ĉar mi antaŭe miacele uzis ĝin, kaj la fripona eksmilitista hindo kiu estas la mastro tie ĵuris ke li venĝos sin kontraŭ mi. Estas falpordo en la malantaŭa parto de tiu konstruaĵo, apud la angulo de la Paul-kajo, kiu povus rakonti mirigaĵojn pri tiuj kiuj trapasis ĝin dum noktoj senlunaj."

"Kio! Ĉu vi aludas al murditaj?"

"Jes ja, mortintaj korpoj, Watson. Ni estus riĉuloj se ni havus mil pundojn por ĉiu kompatinda ulo kiun oni mortigis tiuloke. Tio estas la plej aĉa murdkaptilo en la tuta riverflanko, kaj mi timas ke Neville St. Clair tien enirinte neniam plu eliros. Sed nia kariolo devas esti ĉi tie." Li metis la du montrofingrojn inter la dentojn kaj akre fajfis-signalo al kiu oni respondis per simila fajfo de fore, baldaŭ sekvata per radaj klakadoj kaj tintadoj hufaj.


←  2  →


    

“The Man With the Twisted Lip” written by Sir Arthur Conan Doyle . Translated by Sylvan Zaft .

Page 2 of 19. Go to page Print version

Source: Sylvan Zaft's homepage


Sir Arthur Conan Doyle died in 1930, so his works are in the public domain in countries and areas where the copyright term is the author’s life plus 90 years or less.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation