"Kio do estas Kaŭko?" diris Alicio. Tiun demandon ŝi faris, ne dezirante la informon, sed nur ĉar ŝi rimarkis ke la Dodo paŭzas kaj ŝajne opinias ke iu devas paroli, kaj ĉar neniu alia montris la inklinon paroli.

La Dodo respondis ke: "La plej bona rimedo por klarigi ĝin estas per la ago mem." (Kaj ĉar ian vintran tagon vi eble volos mem eksperimenti la ludon, mi klarigos kiamaniere la Dodo aranĝis ĝin.)

Unue, ĝi markis per kreto rondforman kurejon (la preciza formo ne gravas). Due, ĝi starigis ĉiujn partoprenontojn ĉe diversaj punktoj de la kretstreko. Oni ne diris, laŭ angla kutimo, "unu, du, tri, FOR!" sed ĉiu devis komenci kaj ĉesi la kuradon laŭ sia propra inklino, kaj pro tio ne estis facile kompreni kiam la afero finiĝis. Tamen post longa kurado, eble duonhora, ĉiuj tute resekiĝis, kaj la Dodo subite ekkriis: "La Kaŭko finiĝis."

Ĉiuj amasiĝis ĉirkaŭ la Dodo, spiregante kaj demandante: "Sed kiu venkis?"

Tiun demandon la Dodo en la unua momento ne povis respondi.

Ĝi sidis longan tempon kun unu fingro premata sur la frunto (en tiu sama sintenado kiun ordinare havas Ŝejkspir en niaj bildoj). En la fino la Dodo diris:—"Ĉiuj venkis, kaj ĉiu devas ricevi premion."

Plena ĥoro da voĉoj demandis samtempe: "Sed kiu la premiojn disdonos?"

"Ja ŝi kompreneble," diris la Dodo, kaj montris per unu fingro sur Alicion. Sekve, la tuta aro amasiĝis ĉirkaŭ ŝi kaj kriis konfuze "La premiojn, la premiojn." Kion fari? La kompatinda Alicio havanta alian ideon neniun, enŝovis la manon en sian poŝon kaj feliĉe trovis tie pakaĵeton da sukeraĵoj (kiujn per bonŝanco la sala akvo ne difektis) kaj ilin ŝi disdonacis kiel premiojn. Sufiĉis ĝuste por donaci al ĉiuj po unu.

"Sed ŝi mem nepre rajtas ricevi premion," diris la Muso.

"Certe," tre serioze respondis la Dodo, kaj turnis sin al Alicio dirante:

"Kion alian vi havas en la poŝo?" Alicio respondis malĝoje ke "nur fingroingon." "Ĝin transdonu al mi," diris la Dodo.

Denove ĉiuj amasiĝis ĉirkaŭ ŝi, dum la Dodo solene prezentis la fingroingon dirante: "Ni petas ke vi bonvolu akcepti ĉi tiun elegantan fingroingon." Ĉe la fino de tiu mallonga parolo ĉiuj aplaŭdis.

Alicio pensis interne ke la tuta afero estas absurda, sed ĉiuj tenadis sin tiel serioze ke ŝi ne kuraĝis ridi. Ankaŭ ĉar ŝi ne povis elpensi ion dirindan, ŝi nur simple klinis respekte la kapon akceptante la ingon, kaj tenadis sin kiel eble plej serioze.

Kaj nun sekvis la manĝado de la sukeraĵoj. Tio kaŭzis ne malmulte da bruo kaj konfuzo. Grandaj birdoj plendis ke ili ne povas gustumi siajn; malgrandaj aliflanke sufokiĝis, kaj estis necese kuraci ilin per la dorsfrapada kuraco. Tamen ĉio fine elfariĝis. Ili sidigis sin denove en la rondo kaj petis al la Muso ke ĝi rakontu al ili ion plu.

"Vi ja promesis rakonti al mi vian historion," diris Alicio, "kaj la kaŭzon pro kiu vi malamas la... la... la... Ko kaj Ho." Tiujn komencajn literojn ŝi aldonis per tre mallaŭta flustro, ektimante ke ĝi ree ofendiĝos.

"Mia tejlo," diris la Muso, "estas tre longa kaj tre malĝoja."

"Mi vidas ke ĝi estas longa," diris Alicio rigardante kun miro ĝian voston, "sed kial vi ĝin nomas malĝoja?" Kaj dum la daŭro de la rakonto ŝi tiel konfuzis sin pri tiu enigmo ke ŝia koncepto pri ĝi enhavis kune la ideojn de ambaŭ tejlaĵoj. Jen la vostrakonto rakontvosto:

Furi' diris al
Mus', kiun
trafis
li ĵus,
'Ni havu
proceson,
procesos mi
vin! Ne ekpenu
rifuzi; tio,
nur por amuzi
min, estas
necesa; defendu
do vin!'
'Ne utilus,
sinjor';
diris mus' kun
fervor'
'Sen juĝistoj
procesi
tempperdo
ja estas.'
'Mi vin
juĝos
tutsole'
diris li
ruzparole.
Li muson
kondamnis;
nun
sola
li
restas.

"Vi ne atentas," diris la Muso al Alicio kun severa mieno. "Pri kio vi pensas?"

"Pardonu," respondis ŝi tre humile, "vi jam alvenis ĉe la kvina vostkurbo, ĉu ne?"

"Mi ne!" ekkriis la Muso.

"Mine', mine'," ripetis Alicio "do vi certe estas franca Muso; sed kial vi, katmalamanto, nun alvokas katon?"

La kolerema Muso tuj levis sin kaj ekforiris, ĵetante post si la riproĉon:

"Ne tolereble estas ke vi insultu min per tia sensencaĵo."

"Mi ne intencis ofendi, vere ne!" ekkriis Alicio per petega voĉo "kaj vi ja estas tre ofendema." Anstataŭ respondi, la Muso nur graŭlis kolere.

"Revenu, mi petegas, kaj finu la rakonton," Alicio laŭte kriis al la foriranta Muso. Poste ĉiuj kriis ĥore: "Jes, revenu, revenu." Tamen la Muso nur skuis malpacience la kapon, plirapidigis la paŝojn, kaj malaperis.

La Loro malkontente diris: "Estas domaĝo ke ĝi ne volis reveni," unu maljuna krabino profitis la okazon por diri al la filino: "Ha, mia kara, tio estu por vi solena averto por ke neniam vi perdu la bonhumoron," kaj la malrespekta krabido akre respondis: "Vi fermu la buŝon, panjo; vi ja difektus la paciencon al ostro."


←  7  →


    

“Alice's Adventures in Wonderland” written by Lewis Carroll . Translated by Elfric Leofwin Kearney .

Page 7 of 32. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Lewis Carroll died more than 100 years ago.

The translation is in the public domain worldwide because Elfric Leofwin Kearney died more than 100 years ago.

More about licenses



Click any word for instant translation