"Apenaŭ povus esti io pli kurioza," aldonis la Grifo.

"La vortoj elvenis malpravaj," ripetis la Falsa Kelonio, kaj profunde pensis.

Post kelkaj momentoj ĝi diris:—

"Mi do tre ŝatus aŭskulti, se la Fraŭlino volus nun deklami ian versaĵon. Vi ordonu ke ŝi komencu."

Li rigardis la Grifon kvazaŭ li kredas ke ĝi havas la rajton ordoni ŝin.

"Vi stariĝu," diris la Grifo al Alicio, "kaj deklamu 'la Dormemulo.'"

"La kreitaĵoj ja terure ordonadas min," pensis Alicio, "kaj igas min deklami la parkeraĵojn same kiel se mi estus en la lernejo."

Tamen ŝi leviĝis kaj komencis la deklamon, sed ŝia kapo pleniĝis de la Omara Kvadrilo en tia grado ke apenaŭ ŝi konsciis kion ŝi diras, kaj la vortoj venis tre, tre kurioze:—

Jen la voĉ' de l' Omar'! mi aŭdis la krion,
"Vi min bakis tro brune, vi iru Azion!"
La hararon netigas en ĉiu okazo
La anas' per l' okuloj, sed li per la nazo.
Kiam seka la sablo, li kvazaŭ monarĥo
Malestime parolas pri la ŝarko.
Kiam tajdo kun ŝarkoj amase enfluas
Malfiera la voĉo per kiu li bruas.

"Tiuj certe ne estas la vortoj kiujn mi lernis en la infaneco," diris la Grifo.

"Tiujn vortojn mi neniam aŭdis ĝis la nuna momento," diris la Falsa Kelonio, "ĝi ja estas nur sensencaĵo."

Alicio diris nenion. Fininte la verson, ŝi sidiĝis, metis la manojn al la kapo, kaj ekmiris ĉu iam ŝia vivo refariĝos ordinara.

"Mi tre volus scii la klarigon de ĉio tio," diris la Falsa Kelonio.

"Ŝi ne povas klarigi," la Grifo vigle intermetis. "Eldiru la duan verson."

"Sed pri lia hararo," persistis la Falsa Kelonio, "li fakte ne povus netigi ĝin per la nazo."

Alicio havis nenion por diri; ŝi nur rigardis ilin senhelpe.

"Vi eldiru la duan verson," ripetis la Grifo, "ĝi komenciĝas per la vortoj 'Lian domon pasante—'"

Alicio ne kuraĝis malobei, kvankam ŝi estis certa ke ĉio nepre elvenos malprave. Per tremanta voĉo ŝi eldiris:—

Lian domon pasante, per unu okulo
Mi ekvidis panteron kun guf' por kunulo.
La pantero englutis ja ĉion gluteblan,
Al la gufo lasante nenion manĝeblan.
La festeno finiĝis: al la guf' li permesis
La kuleron enpoŝi; li mem ne forgesis
La tranĉilon enpaki virinan en mufon
Kaj per tio li ankaŭ distranĉis la—!

En tiu momento la Falsa Kelonio malpacience interrompis ŝin:—

"Por kio utilas," li diris, "ke vi eldiru tiajn versaĉojn, ne dume klarigante ilin? Ĝi estas ja la plej konfuziga lingvaĵo kiun iam en la vivo mi aŭskultis."

"Jes," konsente diris la Grifo, "ankaŭ mi opinias ke estos bone ne plu daŭrigi tiun deklamaĵon." Ankaŭ Alicio tre ĝoje konsentis.

"Ĉu vi volas ke ni tradancu la duan parton de la Omara Danco?" proponis la Grifo " ĉu vi eble preferus ke la Falsa Kelonio kantu al vi?"

"Ho, mi certe preferus la kanton, se la Falsa Kelonio komplezos." Alicio respondis tiel fervore ke la Grifo diris, ofendite:

"H'm! Pri gustoj ne utilas diskuti. Do, se agrable al vi, karulo, vi kantu por ŝi 'Kelonia Supo.'"

La Falsa Kelonio ekĝemis profunde, kaj kantis per voĉo iafoje plorsufokita:

Supo alloga de verda kolor'
Preta je la sepa hor'!
De la vespero la ĉefa glor'!
Supo vespera, bela vi Sup'!
Supo vespera, bela vi Sup'!
Su-upo ve-espera, Su-upo ve-espera
Bela, ho bela vi Sup'!
Ho, bela Supo! pli bona ol truf',
Ol supo el bovida huf'!
Ĉion fordonus mi por suf
iĉe da vi, ho bela vi Sup'!
iĉe da vi, ho, bela vi Sup'!
Su-upo ve-espera, Su-upo ve-espera!
Bela, ho bela vi Sup'!
VI SUP'!

"Denove la ĥoron," ekkriis la Grifo. Sed kiam la Falsa Kelonio nur komencis rekanti ĝin, de iu malproksima loko aŭdiĝis laŭta ekkrio:—

"La proceso komenciĝas!"

"Vi rapidu do," kriis la Grifo al Alicio, kaj preninte ŝin per la mano, ĝi rapidis for, ne atendante la finon de la ĥoro.

"Prikiooniprocesas?" Alicio dum la kurado demandis spiregante; sed la Grifo nur kuris pli rapide. Dume sekvis ilinpli kaj pli mallaŭtela voĉo de la Falsa Kelonio finanta per tre melankoliaj tonoj la rekantaĵon:

Su-upo ve-espera! Supo ve-espera!
Bela, ho bela vi Sup'!

ĈAPITRO XI

KIU FORŜTELIS LA TORTOJN?

Kiam ili alvenis, la Keraj Gereĝoj jam sidis sur sia trono, ĉirkaŭite de granda amaso da bestetoj kaj birdetoj, ankaŭ la tuta aro da ludkartoj.

Jen antaŭ la trono staris la Lakeo; li havis la manojn kunligitajn per granda ferĉeno, kaj gardis lin du soldatoj, ĉiuflanke po unu. Apud la Reĝo staris la Blanka Kuniklo; en la dekstra mano tiu ĉi havis trumpeton, kaj en la maldekstra li portis grandan rulaĵon pergamenan. En la mezo de la juĝejo estis tablo, kaj sur la tablo Alicio ekvidis grandan pladon plenan je tortoj. Tian allogan aspekton ili havis, ke nur surrigardi ilin funkciigis la salivglandojn. "Mi tre volas," pensis ŝi, "ke oni tuj finu la proceson kaj disdonu la tortojn."


←  27  →


    

“Alice's Adventures in Wonderland” written by Lewis Carroll . Translated by Elfric Leofwin Kearney .

Page 27 of 32. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Lewis Carroll died more than 100 years ago.

The translation is in the public domain worldwide because Elfric Leofwin Kearney died more than 100 years ago.

More about licenses



Click any word for instant translation