Fine, la atako finiĝis, kaj mi ekdormis kaj ne vekiĝis ĝis tagiĝo. Mi sonĝis, ke mi kuŝas sur la tero, kaj ke mi ekvidas viron; malsuprenirante de granda nigra nubo flamlume. Kiam li staris surtere, ĝi ektremis same kiel antaŭ kelke da tagoj; kaj tuta mondo ŝajnas plenfajre. Li alproksimiĝis kaj diris al mi. “Ĉar mi ekvidas, ke en ĉiuj-ĉi malĝojoj vi ne preĝis, vi devis morti.” Tiam mi vekiĝis, kaj eltrovis, ke ĝi estis sonĝo. Malforta kaj maltrankvila, mi timis la tutan tagon, ke mia atako reokazos.

Tro malsana por foriri kun mia pafilo, mi sidis sur la marbordo por mediti, kaj miaj pensoj kuris jene: “Kio estas la maro, kio estas ĉirkaŭ mi? Ne povis esti dubo, ke la mano, kiu ĝin kreis, ankaŭ kreis la aeron, la teron, la ĉielon. Kaj kiu estas tiu? Estas Dio, kiu faris ĉion. Nu, tial, se Dio faris ĉion, devis esti Li, kiu regas ĉion; kaj se tiel, nenio en la tuta vico da Liaj faraĵoj povas okazi, pri kiuj Li ne scias. Tial Dio scias kiel malsana kaj malĝoja mi estas, kaj Li volas, ke mi estu tie-ĉi. Kial? Dio.

Tiam ia voĉo ŝajne diris: “Ĉu vi demandis, kial Dio faras tion al vi? Demandu, kial vi ne estis mortpafita de la Maŭroj, kiuj surŝipiĝis, kaj prenis la vivon de viaj kunuloj. Demandu, kial vi ne estis disŝirita de la sovaĝaj bestoj ĉe la marbordo. Demandu, kial vi ne malleviĝis en la profundan maron kune kun la ceteraj ŝipanoj, anstataŭ ol bone atingi la insulon.

Tiam profundo dormo venkis min, kaj vekiĝante estis sendube la triahoro morgaŭtage, laŭ la sunradioj; ja, eble estis pli malfrua tago ĉar mi opinias, ke tiu certe estis la tago, kiun mi ne markis sur mia fosto, ĉar, poste, mi eltrovis mankon da unu entranĉo.

Mi nun prenis de mia magazeno la Libron de la Dia Vorto, kiun mi jam alportis el la ŝipruino kaj ĝisnune mi ne legis unu paĝon. Miaj okuloj falis sur kvar vortojn, ŝajnante enmetite por mia tiama konsolo; tiel bone ili fortigis miajn esperojn, kaj tuŝis la veran fonton de mia timo. Estis la jenaj: “Mi vi ne forlasos.” Ili loĝas en mia koro ĝisnune. Mi mallevis la libron por preĝi. Mia krio estis, “Dio mia, min helpu ami kaj lerni Viajn vojojn.” Estis la unua fojo kiam mi sentis ke Dio estas proksima kaj aŭdas min, Koncerne mia enua vivo, ĝi ne estis pripensinda; ĉar nun nova forto eniris en min, kaj ŝanĝigis miajn ĉagrenojn kaj ĝojojn.

Parto III

Mi jam estis dekdu monatojn sur la insulo, kaj mi pripensis, ke estas tempo por mi ĝin esplori por ke mi traserĉu ĝiajn arboretojn, fontojn, kaj riveretojn. Tial mi ekiris kaj returnante alportis kun mi limetojn (malacidajn citronojn) kaj bonegajn vinberojn, grandajn kaj maturajn. Mi pendigis la vinberojn en la sunbrilo, por ke ili sekiĝu, kaj post kelke da tagoj, mi alportis ilin domon, por estonta provizo. La valeto, sur kies deklivoj ili kreskis, estas malvarmeta kaj verda, kaj tra ĝi kuras klara rivereto, kiu donas al la loko tian grandan ĉarmon, ke mi deziris loĝi tie.

Sed ne estas elvido sur la maron de tiu-ĉi valeto; kontraŭe, miaflanke de la insulo ŝipoj ne povus alproksimiĝi, kiujn mi ne vidus de mia domo; tamen, la verdaj molaj deklivoj ŝajnis tiel dolĉaj kaj freŝaj, ke mi tie pasigis multe da mia tempo.

La unua el la tri jaroj, dum kiuj mi kulturis grenon, mi ĝin dissemis tro malfrue; la dua jaro, ĝi difektiĝis pro la senpluveco; sed la tria jaro, la greno bone elkreskis.

Mi eltrovis, ke la leporoj nokte kaj tage loĝis inter ĝi, kontraŭ kio estas nenia helpo krom planti densan plektbarilon ĉirkaŭ ĝi; kaj tion fari, okupis min pli ol tri semajnojn. Mi mortpafis la leporojn tage, kaj mallumiĝe, ĉene mi alligis la hundon al la pordego, por boji la tutan nokton.

Tempete, la greno elkreskis, kaj fine maturiĝis; sed, same kiel antaŭe la leporoj difektis ĝin en la trunketoj, nun la birdoj manĝis ĝin en la spikoj. Je mia pafilbruo, aroj da ili suprenflugis; kaj mi komprenis, ke nenia greno estus lasota; tial mi decidis algardi nokte kaj tage. Mi kaŝiĝis apud la plektbarilo kaj povis vidi, ke la birdoj sidas sur la arboj, kaj observas, poste malsupreniras unu post alia, kiel antaŭe.

Nun ĉiu grajnero da tritiko ŝajnis kvazaŭ bulketo da pano. Sed por forigi tiujn-ĉi birdojn, mia proceduro estis la jena: mi mortpafis tri, kaj pendigis ilin kiel ŝtelistojn por timigi ĉiujn, kiuj venos pro la greno; kaj de tiam, tiel longe kiel la mortigitoj pendis tie, ne alproksimiĝis birdo. Post kiam la greno maturiĝis, mi faris falĉilon el glavo el la ŝipo, kaj havigis mian rikolton.

Malmulto el ni pripensas la koston je kiu bulko estas farata. Kompreneble ne troviĝis tie-ĉi plugilo por turni la teron, nek fosilo por ĝin fosi; tial mi faris unu el ligno; sed tiu baldaŭ eluzitiĝis kaj pro manko de rastilo mi uzis branĉon de arbo. Alportinte hejmen la grenon, mi devas draŝi, senrubigi kaj konservi ĝin. Nun mi bezonas muelilon por mueli ĝin, kribrilon por kribri ĝin, kaj fermentilon por fermenti ĝin, por fari panon el ĝi.


←  9  →


    

“Robinson Crusoe” written by Daniel Defoe in 1719 . Translated by A. Krafft .

Page 9 of 26. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Daniel Defoe died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation