Parto II

Sed baldaŭ miaj projektoj trograndiĝis laŭ miaj rimedoj. Unu tagon alvenis kelke da viroj por peti min, ke mi komandu sklavŝipon elsendotan de ili. Ili diris, ke ili donos al mi parton en la sklavoj, kaj pagos la tutajn elspezojn ŝarĝe. Tio estus bonaĵo por mi, se mi ne havus bienojn kaj teron; sed nun, tian ŝanĝon fari, estus malsaĝe kaj hazarde. Gajninte multe da mono, estis konsilinde ke mi laŭe daŭrigu tri kvar jarojn plu. Nu, mi diris al la viroj, ke mi tre volonte irus, se ili dume prizorgus mian farmon, kion ili alpromesis.

Tial, mi faris mian testamenton, kaj bordiĝis tiun-ĉi ŝipon je la oka datreveno de mia forlaso de Hull. Tiu-ĉi sklavŝipo enhavis ses pafilegojn, dekdu virojn kaj unu knabon. Ni kunprenis segilojn, ĉenojn, ludilojn, globetojn, pecetojn de vitro, kaj tiajn komercaĵojn konvenajn al la gusto de tiuj, kun kiuj ni intencis komenci.

Ni ne estis pli ol dekdu tagoj de la ekvatoro, kiam ventego forpelis nin, ni ne sciis kien. Subite eksonis la krioTeron!” kaj la ŝipo alpuŝiĝis sur sablaĵon, en kiun ĝi malleviĝis tiel profunde, ke ni ne povis ĝin liberigi. Fine, ni eltrovis ke ni devas ĝin lasi, kaj atingi terbordon laŭeble. Ekire, estis boaton sur ĝia posta parto, sed ni eltrovis, ke ĝi estis deŝirita per la forto de la ondoj. Nur unu boateto restis ĉe la ŝipflanko, tial ni enboatiĝis en ĝin. Tie ni ĉiuj troviĝis, sur la malglata maro! La koro de ĉiu nun malfortiĝis, vangoj paliĝis, kaj niaj okuloj malklariĝis; ĉar estas nur unu espero, eltrovi ian golfeton, kaj iel atingi rifuĝejon apudteran. Ni nun tute transdonis niajn animojn al Dio.

La maro pli kaj pli malglatiĝis kaj ĝia blanka ŝaŭmo tordiĝis kaj bolis. Fine, la ondoj en sia furioza sporto disrompiĝis kontraŭ la boatflanko, kaj ni ĉiuj elĵetiĝis.

Mi povis bone naĝi, sed la povo de la ondoj kaŭzis, ke mi perdis mian spiron tro multe por tion fari. Fine, unu granda ondo terenportis min, kaj lasis min sendanĝere, kvankam konsumite pro timego. Mi starigis min sur piedoj, kaj penadis laŭeble surteriĝi, sed ĵus tiam, la kurbo de ondego suprenleviĝis kvazaŭ monteto, kiun eviti, mi tute ne havis sufiĉan forton, tial ĝi marenportis min. Mi laŭeble penadis naĝi supraĵe, entenante mian spiron, por tiun fari. La sekvanta ondo estis egale alta, kaj enfermis min en sia vasto. Mi detenis miajn manojn ĉe mia flanko, kaj tiam, mia kapo ekeliĝis de la ondoj. Tio donis al mi kuraĝon kaj spiradon, kaj baldaŭ miaj piedoj sentis teron.

Momente, mi staris ĝis la akvoj dekuris de mi, kaj tiam, mi naĝis laŭforte alteren; sed la ondoj min rekaptis, kaj dufoje plu ili min marenportis, kaj dufoje plu min terenportis. Mi pensis, ke la lasta ondo mortigos min, ĉar ĝi puŝis min sur ŝtonegon tiaforte, ke mi falis en ian svenon, kio, dankon al Dio, ne longe daŭris. Fine, ĝojege, mi atingis la krutegaĵon apud la terbordo, kie mi trovis ian herbon preter la atingo de la maro. Tie mi sidigis min, fine sendanĝere surtere.

Mi nur povis ekkrii per la vortoj de la psalmo, “Tiuj, kiuj veturas surmaron en ŝipoj vidas la faraĵojn de la Sinjoro en la profundaĵo. Ĉar, per Lia ordono la ventegoj leviĝas, la ventoj blovas kaj levas la ondojn; tiam, ili supreniras al la ĉielo; de tien, ili malsupreniras al la profundaĵo. Mia animo malfortiĝas, mi ŝanceliĝas tien kaj reen, kaj mi ne scias tion, kion fari, tiam la Sinjoro elkondukas min el ĉiuj miaj mizeroj.”

Mi tiom ĝojiĝas, ke ĉio, kion mi povis fari, estis iri tien kaj reen sur la terbordo, jen levi miajn manojn, jen ilin faldi sur la brusto kaj danki Dion por ĉio, kion li faris por mi, kvankam la ceteraj ŝipanoj pereis. Ĉiuj krom mi pereis, kaj mi estas sendanĝera! Mi nun rigardis la ĉirkaŭaĵon por eltrovi, kian lokon mi estis ĵetita, simile al birdo en ventego. Tiam ĉia ĝojo, kiun mi antaŭe sentis, forlasis min; ĉar mi estis malseka kaj malvarma kaj havis nenian sekan vestaĵon por revestigi min, nenion por nutri, kaj nenian amikon por helpi min.

Estis tie-ĉi sovaĝaj bestoj, sed mi ne havis pafilon, per kiu mi povis pafi ilin savi min de iliaj makzeloj. Mi nur havis tranĉilon kaj pipon.

Nun mallumiĝis; kaj kien mi iros por pasigi la nokton? Mi pensis, ke la supro de ia alta arbo estos bona rifuĝejo kontraŭ danĝero; kaj tie mi povas sidi kaj pripensi pri la monto, ĉar mi sentis nenian esperon de vivado. Nu, mi iris al mia arbo kaj faris ian neston por dormejo. Tiam, mi tranĉis bastonon por forpeli la sovaĝajn bestojn se iuj venos, kaj ekdormis kvazaŭ la branĉnesto estis lanuglito.

Estas hela taglumo, kiam mi vekiĝis, ankaŭ la ĉielo estas klara, kaj la maro trankvila. Sed mi observis tra la arbsupro, ke nokte, la ŝipo lasis la sablaĵon, kaj kuŝas mejlon (1.7 kilometrojn) de mi kaj la boato estas surtere du mejloj dekstre. Mi iom laŭlongiris la terbordon por atingi la boaton, sed Golfeto de la maro larĝa unu mejlo min detenis de ĝi. Tagmeze, la forfluo tiom forkuris, ke mi povis alproksimiĝi la ŝipon; kaj mi eltrovis, ke se ni restadus ŝipbordon, ĉiu nun estus bone.


←  5  →


    

“Robinson Crusoe” written by Daniel Defoe in 1719 . Translated by A. Krafft .

Page 5 of 26. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Daniel Defoe died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation