Mi eltrovis, ke la larĝeco de la kaverno estas 3.6 metroj, sed parto de ĝi, ĉe la plej posta parto estas tiel malalta, ke mi devis rampi sur miaj manoj kaj piedoj por eniri. Kiom ĝia longeco estas mi ne povas diri, ĉar mia lumo estingiĝis, kaj mi devis ĉesigi mian serĉadon. Morgaŭtage, mi iris al la kaverno kun lumegoj kaprograsaj; kaj atinginte la finiĝon, mi eltrovis, ke la tegmento altiĝas 12 metrojn plu.

Kiam miaj lumoj lumiĝis la murojn kaj la tegmenton de la kaverno, troviĝis vidaĵo, kies ĉarmojn, lingvo tute ne povas esprimi; ĉar la muroj ekbrilis kvazaŭ steloj. Kio kaŭzis ke la ŝtonegoj ekbrilu, mi ne povis diri: tie eble estas ĝemaj, brilŝtonoj, oro. Sed, kio ajn, la kaverno estis riĉa mino por mi; ĉar, kiam ajn, mi sentis malgaja kaj malĝoja, la brilvidaĵo lumigis la okulojn de mia animo, kaj ĝin plenigis per ĝojo.

Ĉiuj-ĉi jaroj pasiĝis sen ia nova vidaĵo por ravigi miajn okulojn, ĝis tiu vidaĵo subite ekvidiĝis antaŭ mi. Mi sentis kvazaŭ mi volas pasigi tie-ĉi la restaĵon de mia vivo kaj vivfine, kuŝiĝi en tiu-ĉi kaverno por morti, same kiel la grandaĝa kapro.

Irante hejmon, mi ekvidis iom da fumo, devenante el fajro ne pli ol du mejlojn malproksime. De nun, mi perdis mian kvietecon. Tage kaj nokte timo min ĉagrenis, ke la homoj, farintaj tiun fajron, mi eltrovos. Mi hejmiris, supreniris la ŝtupetaron; sed unue, mi kaŭzis, ke ĉio ĉirkaŭ mi vidiĝu sovaĝa. Mi ŝarĝis mian pafilon, kaj pripensis, ke estus plej bone por mi resti dome kaj kaŝi.

Sed, tion mi ne povis toleri longe. Mi ne havis spionon por elsendi, kaj ĉio, kion mi povis fari, estis supreniri la monteton kaj observi. Fine, tra mia vidilo mi povis vidi grupon da sovaĝuloj dancante ĉirkaŭ fajro. Tiel baldaŭ kiel ili foriris, mi prenis du pafilojn, pendigis glavon miaflanke kaj rapide ekiris al la supro monteta por rehavi klaran vidon.

Tiufoje, mi decidis iri al la homoj, sed mi ne intencas mortigi ilin, ĉar mi sentis, ke estus malprave tion fari. Kun tia ŝarĝo da armiloj mi postulis du horojn por atingi la lokon. Alveninte, troviĝas neniu; sed mi vidis la homoj enmare en kvar boatoj.

Marborde, troviĝis la faraĵoj de tiuj-ĉi viroj. La signoj de ilia festeno kornaŭzigis min, kaj mi fermis miajn okulojn. Kiam ajn mi iris tiuflanke de la insulo pro nutraĵo, mi ne kuraĝis pafi, timante ke restu kelkaj el la homoj, kiuj povu ĝin aŭdi, kaj tiamaniere min eltrovu. Tiustato daŭris unu jaron kaj tri monatojn, kaj intertempe mi vidis neniun.

Parto IV

Je la dekdua de Majo, granda ventego blovis tutatage kaj tutanokte. Ĉar estis mallume, mi sidis en mia domo, kaj ventegmeze mi aŭdis pafilpafon. Mi opiniis, ke ĝi certe estas de ŝipo ĵetita surteron per ventego. Tial mi bruligis lignon sur la supro monteta, por ke, tiuj en la ŝipo, se ŝipo ĝi estas, sciiĝu, ke iu estas tie-ĉi por helpi ilin. Mi poste aŭdis du pafojn plu. Post kiam lumiĝis, mi iris sudflankon de la insulo, kaj tie kuŝas ruino de ŝipo, tiunokte ĵetita sur la ŝtonegojn. Ĝi kuŝis tro malproksime por mi vidi, ĉu restas homoj sur ĝi.

Vortoj ne povas diri, kiom mi sopiris, ke mi alportu almenaŭ unu el la ŝipanaro surtere! Tiel forta estis mia deziro savi la vivon de tiuj sur la ŝipo, ke mi volonte estus doninta mian propran vivon por tion fari. Troviĝas en la koro kelkaj inklinoj, kiuj ekscititaj per espero tiel forte puŝas la animon, ke perdi ian okazon por atingi la esperatan celon, ŝajnas tiun frenezigi; kaj tiel okazis ĉe mi.

Nun, mi pensis, estas la okazo por uzi mian boaton; tiel mi ĝin ekordigis. Mi kunprenis iom da rumo (de kiu mi ankoraŭ havis multe), sekigitaj vinberoj, sakon da rizo, iom da lakto kaj fromaĝo, kaj poste ekveturis enmare. Mi pense ektimis pri la danĝero, en kiu mi min antaŭe trovis sur la samaj ŝtonegoj; sed ne tute korperdis, kvankam mi sciis, ke, ĉar mia boato estas malgranda, ĉio estus perdata, se ventego ekblovus. Baldaŭ mi trovis, ke estas necese por mi returni surteron ĝis la fluo turniĝos kaj la forfluo komencos.

Mi decidis eliri la sekvantan tagon kun la forfluo, tial tiunokte mi dormis en mia boato. Tagiĝe, mi ekveturis enmaron kaj netute duhore, mi atingis la ŝipruinon. Jen, kia vidaĵo! La ŝipo estis ĵetita sur la ŝtonegojn. La posta parto estis rompita per la ondoforto, la mastoj fornaĝigitaj, ŝnuregoj kaj ĉenoj disĵetitaj ferdeke, kaj ĉio envolvita en malgajo. Kiam mi atingis la ŝipruinon, hundo alnaĝis al mi, blekante kaj ploretante. Mi prenis la hundon en la boaton; kiam mi donis al ĝi iom da pano, ĝi manĝis la panon kvazaŭ lupo, kaj pri trinkado ĝi eble krevus, se mi estus permesinta, ke ĝi pleniĝu.


←  12  →


    

“Robinson Crusoe” written by Daniel Defoe in 1719 . Translated by A. Krafft .

Page 12 of 26. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Daniel Defoe died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation