"Pli bone se mi ne estus aŭskultinta ĝin," li iutage konfidis al mi, "oni neniam aŭskultu florojn. Ilin oni nur rigardu kaj flaru. La mia aromis mian planedon, sed mi ne sciis ĝoji pro tio. Tiu afero pri ungegoj, kiu tiel multe incitis min, estus ja kortuŝinta min."

Li ankoraŭ konfidis al mi:

"Mi tiam kapablis nenion kompreni! Mi estu prijuĝinta ĝin laŭ ĝiaj agoj, ne laŭ ĝiaj paroloj. Al mi ĝi donu aromon kaj helon. Mi neniam estu forkurinta. Mi estu diveninta ĝian amemon anstataŭ ĝiaj stultegaj ruzoj. La floroj estas tiel memkontraŭdiraj! Sed mi estis tro juna por kapabli ami ĝin!"

IX

MI KREDAS, ke li forŝteliĝis dank'al migrado de sovaĝaj birdoj. Matene antaŭ la foriro li bone ordigis sian planedon. Li zorge skrapis siajn aktivajn vulkanojn. Tiajn li posedas du. Kaj ili estis tre oportunaj por varmigi la matenmanĝon. Li posedis ankaŭ unu estingitan vulkanon. Se vulkanoj estas bone skrapitaj, ili brulas modere kaj regule, sen erupcio. Vulkanaj erupcioj estas kiel kamen-bruloj. Kompreneble, sur nia Tero ni estas multe tro malgrandaj por skrapi niajn vulkanojn. Tial ili kaŭzas al ni amasojn da zorgoj.

La eta princo iom melankolie ankaŭ elradikigis la lastajn baobabajn ŝosojn. Li pensis, ke li neniam revenos. Sed dum tiu mateno ĉiuj tiuj kutimaj laboroj ŝajnis al li ege dolĉaj. Kaj, kiam lasfoje li estis akvumanta kaj per ĝia kloŝo kovronta la floron, li eksentis en si ploremon.

"Adiaŭ" li diris al la floro.

Sed ĝi ne respondis.

"Adiaŭ," li denove diris.

La floro ektusis, sed ne pro sia malvarmumo.

"Mi estis stulta," ĝi fine diris al li. Pardonu min. Penu esti feliĉa!"

La respondo sen riproĉoj vere mirigis lin. Li restis senmova, tute konfuzita, tenante la levitan kloŝon. Li ne komprenis ĉi tiun trankvilan dolĉecon.

"Jes, jes, mi amas vin," diris al li la floro. "Estis mia kulpo, ke vi ne sciis pri tio. Neniel gravas. Sed vi estas same stulta kiel mi. Penu feliĉiĝi... Lasu tiun kloŝon! Mi ne plu volas ĝin."

"Sed la vento..."

"Mia malvarmumo ne estas tiom forta... La freŝa nokta aero estos por mi saniga. Mi estas floro."

"Sed la bestoj..."

"Ja necesas, ke mi toleru du-tri raŭpojn, se mi volas koni papiliojn. Oni diras, ke ili estas tiel belaj! Se ne, kiu do vizitos min? Vi mem estos malproksime. Koncerne la grandajn bestojn mi nenion timas. Mi havas miajn ungegojn."

Kaj ĝi naive montris siajn kvar dornojn. Poste ĝi aldonis:

"Ne plu prokrastu. Tio min ekscitas. Vi decidis foriri. Foriru!" Ĝi ne volis, ke li vidu ĝin plori. Tiu floro estis tiel fierega...

X

LI TROVIĜIS en la regiono de asteroidoj 325, 326, 327, 328, 329 kaj 330. Li do unue vizitis ilin, por tie serĉi okupon kaj por kleriĝi.

La unua estis loĝata de reĝo. Ĉi tiu, vestita per purpuro kaj ermeno, sidis sur tre simpla, tamen majesta trono.

"Ha! Jen unu regato," ekkriis la reĝo, kiam li vidis la etan princon.

"Kiel do li povas koni min? Li neniam vidis min!"

Li ne sciis, ke por reĝoj de mondo estas tre simpla. Ĉiuj homoj estas regatoj.

"Alproksimiĝu, por ke mi vidu vin pli bone," diris al li la reĝo, tre fiera, ke li estas reĝo por iu.

La eta princo serĉis per okuloj lokon por sidiĝi, sed la planedo estis tute obstrukcita per la belega ermena mantelo. Li do restis staranta kaj, ĉar li estis laca, oscedis.

"Oscedi antaŭ reĝo estas afero kontraŭ la etiketo," diris al li la monarko. "Mi malpermesas tion al vi."

"Mi ne povas min deteni," respondis la eta princo, tute konfuzita. "Mi faris longan vojaĝon, kaj mi ne dormis..."

"Tiukaze," la reĝo diris, "mi ordonas al vi oscedi. Dum multaj jaroj mi vidis neniun oscedi. La oscedoj estas por mi kuriozaĵoj. Nu! Oscedu ankoraŭ! Tio ĉi estas ordono."

"Tio timigas min... Mi ne povas plu..." diris la eta princo ruĝiĝante.

"Hm! Hm!" la reĝo respondis. Sekve, mi... mi ordonas al vi jen oscedi, jen..."

Li iom balbutis kaj ŝajnis ofendita.

La reĝo nepre volis, ke lia aŭtoritato estu respektata. Li ne toleris malobeadon. Li estis absoluta monarko. Sed, ĉar li estis tre bona, li donis saĝajn ordonojn.

"Se mi ordonus al iu generalo aliformiĝi en marbirdon kaj se tiu generalo ne obeus, la kulpo ne estus lia," li kutimis diri, "la kulpo estus mia."

"Ĉu mi rajtas sidiĝi?" timeme demandis la eta princo.

"Mi ordonas, ke vi sidiĝu," respondis la reĝo kaj majeste metis sur sin unu baskon de sia ermena mantelo.

Sed la eta princo miris. La planedo estis malgrandega. Super kio do la reĝo povas reĝi?

"Via reĝa moŝto," li diris al li, "mi petas, pardonu, ke mi demandas vin..."

"Mi ordonas, ke vi demandu min," rapide diris la reĝo.

"Via reĝa moŝto...super kio vi reĝas?"

"Super ĉio," respondis la reĝo grandioze simple.


←  6  →


    

“La Eta Princo” written by Antoine de Saint Exupéry .

Page 6 of 17. Go to page Print version

Source: Wikibooks


Antoine de Saint Exupéry died in 1944, so his works are in the public domain in countries and areas where the copyright term is the author’s life plus 79 years or less.

More about licenses



Click any word for instant translation