Kalifornien

Sylvan Zaft

Sonorilis, kaj mi eniris la klasĉambron. La tridek gestudantoj amasiĝis ĉe la fenestroj. Kiel iu ajn alia instruisto en granda Detrojta mezlernejo, mi timegis la minacon de klasĉambra ĥaoso. Pro tio tuj mi diris, klare kaj serioze, "Vi jam aŭdis la sonorilon. Sidiĝu kaj komencu la lecionon. La devo troviĝas surtabule."

"Tamen," iu protestis, "ekstere oni estas pafita. Vidu la ambulancon!"

Mi enspiris profunde. "Vi estas ĉi tie por lerni. Bonvolu tuj iri al viaj seĝoj."

Malinkline, malrapide ili ĉiuj forlasis la fenestrojn kaj sidiĝis. Post kiam ĉiuj komencis skribi, mi registris la forestantajn studantojn. Post tiam mi piediris malrapide en la klasĉambro, observante la bonan konduton de la deksesjaruloj. En tiu lernejo estis ĉirkaŭ tri mil studantoj. Preskaŭ ĉiuj estis nigruloj. Duono de la instruistaro, inklude de mi, estis blankuloj.

Kiam mi pasis apud la fenestro, mi travidis. Pro tio, ke la klasĉambro situis en la tria etaĝo mi devis malsuprenvidi al la granda gazono antaŭ la ruĝbrika lernejo. Tie, sur la printempa herbejo, sidis ambulanco kun malfermata malantaŭpordo. Amaso de studantoj kaj preterpasantoj observis ĉion. Policaj aŭtoj estis tie. Je tiu momento kiam mi ekvidis, oni enambulancigis kunkorpan brankardon. La ambulancistoj fermis la malantaŭan pordon, eniris la veturilon kaj forveturis. Miaj studantoj ne estis blagantoj.

Pli malfrue en la instruistara sidĉambro oni informis nin ke Ernest Hollins mortpafis Ostojon. "Ostojo" estis kromnomo de alia lernejano. Mi diras "lernejano" kaj ne "studanto" ĉar tiu Ostojo preskaŭ neniam studis. Kiel multe de la lernejanoj li ne ŝatis klerecan scion. Li estis la ĉefo de bando de junuloj kiuj, onidire, krimis. Lian kromnomon oni kreis de la vorto "ostoj". En kinofilmoj pri la Usonaj mafiistoj oni aŭdas la idiotismon, "Li jam faris la ostojn." Tio signifas ke li jam mortigis sian unuan viktimon.

Ernest Hollins kondutis tre malsame ol tiu Ostojo. Ernest estis alta, belaspekta studanto. Ĉiam li ricevis tre bonajn notojn. Ĉiam li surhavis bonaspektajn taŭgajn vestaĵojn. Ĉiam li portis siajn lernolibrojn enteke. Ĉiam li parolis ĝentile al aliaj, ĉefe al stabanoj.

Malsame al la plejparto de la tieaj lernejanoj li estis tre serioza pri la studado. Liaj instruistoj antaŭdiris ke li fariĝos sukcesa profesiulo, eble inĝeniero, eble kuracisto, eble juristo.

Pro iu kialo Ostojo malamis Hollins-on. La bandĉefo kaj la bandanoj ĉasis Hollins-on, frapis lin, batadis lin. Tage post tage tiuj menacis ĉi tiun bonan studanton.

Kelkaj nigraj lernejanoj diras pri individuoj kiel Hollins ke "Tiuj agas blankule." Diligente studi, ricevi tre bonajn notojn, surhavi vestaĵojn kiuj taŭgus por profesia laborloko, ĝentile konduti kun plenkreskuloj, paroli la norman anglan kaj ne la "nigran anglan", ĉiaj tiaj agoj estas blankulecaj agoj.

Kiel instruisto en tiu plejparte malaltklasa lernejo, mi konsciis pri la problemoj de la tiulokaj sukcesaj studantoj. Ĉiam kiam mi redonis al la studantoj la ekzamenajn paperojn mi kaŝis la notojn. Tiel, se studanto ege sukcesus, li povus mensogi kaj diri ke li ricevis nur mezbonan noton. Tiumaniere li evitus ĉagrenon.

Tiumaniere Ernest Hollins rifuzis agi. Li ne nur estis sukcesa. Sukcese li agis. Do, "blankulece" li agis.

Unufoje la Ostojo-bando ĉasis lin en la unua etaĝo de la lernejo. Li forkuris en la biologian laboratorion de iu kvindekjara malsankora instruisto, Joe Daponte. Mi memoras kiel unufoje mi devis aŭtoveturigi Daponten al lia apartamento por ke li trovu siajn nitroglicerinajn pilulojn.

La Ostojo-bando kuris en la Daponte-ĉambron. Ili menacis Hollins-on. Tiuokaze, bonŝance, la scienca instruisto ne suferis kormalsanan krizon. Li ekiris al la interĉambra komunikilo. Li presis la butonon kaj ekkriis, "Sendu sekurigistojn al ĉambro cent-dek-unu! Tuj! Oni atakas!"

Kiam la bandanoj aŭdis la helpkrion ili montris la dorsojn kaj tuj elĉambriĝis.

Daponte estis blufanto. Verdire en la lernejo, kiel en aliaj grandaj lernejoj Detrojtaj, estis dungitoj kies devo estas fari la lernejon sekura. Tamen la komunikila ekipaĵo estis kaduka kaj, kiel en multaj aliaj ĉambroj, la komunikilo en ĉambro cent-dek-unu tute ne funkciis dum longa tempo. Multefoje Dapone petis ke oni riparu ĝin kaj multefoje nenio okazis. Bonŝance la ŝajnminaco sufiĉis.

Pri tiuj atakoj Hollins parolis al la lernejestro kaj al la vic-lernejestro, sed tiuj faris nenion. Onidire ili diris ke mankas atestantoj. Tamen kiu studanto atestus kontraŭ bandanoj?

La lernejestro estis alta, afabla, kvieta nigra viro. La vic-lernejestro estis malalta, diligenta nigra viro. Ambaŭ sukcesis en la lerneja sistemo. Tamen neniu el tiuj komprenis kiel oni devas trakti pri tiuj kiel la Ostojo-bandanoj. La elektita estraro de la lerneja sistemo kaj la sistema intendanto dum longa tempo decidis ke policanoj ne rajtu patroli en la lernejoj. Eĉ post kiam la urboestro proponis deĵorigi policanojn en la lernejojn por sekurigi ilin, tiuj lernej-sistemaj altranguloj ĉiam neis. Kion farus nuraj lernejestro kaj vic-lernejestro pri tiaj problemoj pri kiuj neniu instruis ilin en la universitato?

Finfine, Ernest Hollins decidis ke la perfortaj minacoj de la Ostojo-bando estis netolereblaj. Tiun matenon li iris al la hejmloko kie la gepatroj metis la familian manpafilon. (En grandaj Usonaj urboj milionoj da homoj havas manpafilojn por protekti sin kontraŭ la rabistoj kiuj tialoke abundas.) Li metis la pafilon en sian tekon. Kun la teko li iris lernejen.

Tie sur la printempa gazono Ostojo ekvidis lin. La bandĉefo apudis etendante la manon por manpremi. "Saluton, Ernest," li diris, tiumomente ŝajnafable. Ernest Hollins malfermis la tekon, elprenis la manpafilon kaj mortpafis la turmentanton.

En la tagoj post la mortpafo la instruistoj parolis pri la du lernejanoj, mortiginto kaj mortigito. Tiun oni admiris kaj ĉi tiun oni maladmiris. Multaj instruistoj kies studanto estis Ernest Hollins proponis helpi.

Alvenis la tago por la prepara juĝo dum kiu juĝisto decidos ĉu la kialoj por proceso sufiĉus aŭ ĉu li devus neniigi la akuzon. Oni donis la kazon al la juĝisto Milton Rivers. Rivers havis iel strangan reputacion. Oni diris ke dumprocese li kutime portis enpoŝan manpafilon. Tro ofte la supraj kortumoj neniigis liajn decidojn. Ofte li estis malĝentila al advokatoj. Li havis sian propran koncepton de justeco. Kelkaj diris ke la superaj kortumoj devos eksjuĝistigi lin.

Kiel la plejparto de la Detrojtaj loĝantoj, Rivers estis nigrulo. Kiam li estis bebo, blanka juda geedza paro adoptis lin. Li plenkreskiĝis en blanka familio. Oni diris ke li sukcesis fraŭde ĉe la ŝtata advokata ekzameno. Kelkaj diris ke li pagis alian kiu skribis la ekzamenon en lia nomo. Neniam li laboris kiel advokato, nur kiel politikisto. Li ŝanĝis sian nomon de Goldstein al nejudeca nomo kiam li decidis peni elektiĝi kiel Detrojta juĝisto.

Oni diris ke li sciis absolute nenion pri la leĝo kaj pro tio devis decidi ĉiun kazon laŭ sia propra leĝkoncepto.

La tagon kiam Rivers unuafoje aŭdis la kazon de Ernest Hollins, mankis dek ok instruistoj ĉe la mezlernejo. Tiuj atendis en aparta ĉambro por atestantoj en la tribunala konstruaĵo en la Detrojta urbocento. La advokato por Ernest Hollins enkortumigis ilin unu post la alia por montri al la juĝisto ke Hollins estis modela studanto. Joe Daponte priskribis la okazon kiam la mortigoto kaj sia bando invadis la biologian laboratorion por ataki tiun modelan studanton. Je la sekva tago la ĵurnaloj raportis sur la unua paĝo tiun sperton de la scienca instruisto, kaj tuj post tiam la urboestro insistis pri la rajto enmeti policanojn en la lernejojn por sekurigi ilin, kaj, finfine, la estraranoj de la lerneja sistemo estis devigata konsenti.

Post kiam dek unu instruistoj, unu post la alia, atestis pri la bonega karaktero de Ernest Hollins, ties advokato faris sugeston kiun la juĝisto akceptis.

Juĝista kutimo en la tiuŝtataj kortumoj estas ke, se la afero estus relative negrava kaj se la akuzito tute ne havus krimhistorion, la juĝisto prokrastus la priprocesan decidon dum kelkaj monatoj kaj, se la akuzito kondutus taŭge, la juĝisto neniigus la akuzon. La akuzito tiuokaze havus nenian kriman registreron.

Ekzemple, unufoje en alia mezlernejo estis stabkunveno post la lerneja tago. La lernejestro, fortika viro, misaŭdis komenton de nefortika instruisto. Ekkoleriĝante, tiu lernejestro komencis strangoli la supozatan insultanton. Aliaj instruistoj savis la malbonŝanculon.

Pri tiu kazo la juĝo prokrastis la decidon pri la lernejestro dum ses monatoj. Post tiam, ĉar la lernejestro ne plu malobservis la leĝojn, inklude de la leĝoj pri strangolado, la juĝisto neniigis la akuzon. Tio okazis antaŭ multaj jaroj. Post kiam la lernejestro emeritiĝis, li sukcese penis elektiĝi kiel estrarano de la lerneja sistemo.

Pri la kazo de la mortigo de Ostojo farita de Ernest Hollins, sammaniere decidis la juĝisto Milton Rivers. Kun la permeso de tiu juĝisto la familio de Ernest Hollins sendis la studanton al la ŝtato de Kalifornio por loĝi ĉe parencoj, du mil mejlojn fore de Detrojto kaj la venĝema Ostojo-bandanoj.

Jarojn post tiuj okazaĵoj, la zorgoj de la juĝisto Milton Rivers ege pligrandiĝis. Finfine oni eksjuĝigis lin. Por eskapi siajn zorgojn li ankaŭ translokiĝis Kalifornien, refoje ŝanĝis la nomon, kaj, kiel la modela studanto, komencis novan vivon.