La Amaventuro de la Eskimoa Fraǔlino

Mark Twain

Tradukis Edwin Grobe

“Jes, mi rakontos al vi ĉion ajn pri mia vivo kion plaĉus al vi ekscii, S-ro Tvajno,” ŝi diris en sia dolĉa voĉo kaj lasante ripozi trankvile sur mian vizaĝon siajn honestajn okulojn, “ĉar estas afable kaj bonkore ke vi ŝatas min kaj deziras informiĝi pri mi.”

Tiel parolante, ŝi senatente forskrapis balengrason de sur siaj vangoj per malgranda ostotranĉilo kaj ĝin transigis sur sian peltan manikon dum ŝi spektadis Arktan Aŭroron svingi siajn flamantajn flagrubandojn el la ĉielo kaj lavi la solecan neĝebenaĵon kaj la temploformajn glacimontojn per riĉaj prismofarboj, spektaklo de preskaŭ netolereblaj pompo kaj beleco. Sed nun ŝi forskuis sian revadon kaj pretiĝis rakonti al mi la modestan historieton kiun mi petis.

Ŝi komfortigis sin konvene sur la glacibloko kiun ni utiligis kiel sofon kaj mi ekpretis aŭskulti.

Ŝi estis belega estaĵo. Mi parolas laŭ la Eskimoa vidpunkto. Aliaj ŝin taksintus iomete tro plenforma. Ŝi estis nur dudekjara kaj ŝiaj samgentanoj juĝis ŝin la plej sorĉanta junulino de la tribo. Eĉ nun, en la subĉiela aero, kun ŝiaj ĝenpeza kaj senforma peltomantelo kaj pantalono kaj botoj kaj ampleksa kapuĉo, almenaŭ la beleco de ŝia vizaĝo videblis, sed ŝian figuron oni povis nur diveni. Inter ĉiuj gastoj alvenintaj kaj foririntaj mi vidis nenian knabinon ĉe la gastama trogo de ŝia patro povantan ŝin egali. Tamen ŝi ne estis troindulgita. Ŝi estis afabla kaj natura kaj sincera kaj se ŝi konsciis esti bela, ŝia kondutmaniero neniel elmontris tian konscion.

Ŝi estis mia ĉiutaga kunestanto jam de unu semajno kaj ju pli bone mi konis ŝin des pli bone ŝi plaĉis al mi. Ŝi estis ame kaj zorge edukita en etoso de aparte malkomuna rafinado por la polusaj regionoj ĉar ŝia patro estis la plej grava homo de la tribo kaj rangis ĉe la supro de Eskimoa kulturo. Mi faris longajn hundosledajn ekskursojn trans la vastajn glacikampojn kun Laskino — tio estis ŝia nomo — kaj trovis ŝian kompanion ĉiam plaĉa kaj ŝian konversacion ĉiam agrabla. Mi iris fiŝkaptadi kun ŝi sed ne en ŝia danĝerega boato. Mi nur sekvis ŝin laŭ la glacio kaj spektadis ŝin trafi sian predon per sia pereige preciza lanco. Mi akompanis ŝin okaze de fokkaptaj ekspedicioj. Plurajn fojojn mi staris aparte kaj rigardis ŝin kaj ŝian familion elfosi grason el grundita baleno kaj iun fojon akompanis ŝin mezdistancen kiam ŝi ĉasis urson sed mi forturniĝis antaŭ la fino ĉar finanalize mi timas ursojn.

Tamen ŝi pretis komenci sian rakonton nun kaj jen tio kion ŝi diris:

“Nia tribo ĉiam kutimis ĉirkaŭnomadi de loko al loko sur la frostaj maroj same kiel la ceteraj triboj sed mia patro laciĝis pri tio antaŭ du jaroj kaj konstruis ĉi tiun vastan domegon el glaciiĝintaj neĝblokoj. Rigardu ĝin. Ĝi altas je sep futoj kaj estas tri-kvaroble pli longa ol la aliaj. Kaj ĉi tie ni daŭre loĝas ekde tiam. Li estis tre fiera pri sia domego kaj tiu fiereco taŭgis. Ĉar se vi jam ĝin kontrolis, laŭnecese vi rimarkis kiom pli bela kaj kompleta ĝi estas ol domoj kutimas esti. Se ne, tamen, vi devas, ĉar vi konscios ke ĝi havas luksajn apartenaĵojn kiuj multe preteriras la kutimon. Ekzemple, en tiu ekstremaĵo kiun vi nomis ‘salono’, la podio levita por gastigi vizitantojn kaj la familion je manĝohoroj estas la plej granda kiun vi vidis iam ajn en iu ajn domo, ĉu ne?”

“Jes, vi pravas, Laskino. Ĝi estas la plej granda. Ni havas nenion kiu ĝin similas eĉ en la plej luksaj domoj de Usono.” Tiu agnosko briligis ŝiajn okulojn pro fiereco kaj plezuro. Mi rimarkis tion kaj kondutis konforme.

“Mi juĝis ke tio laŭnecese vin surprizis,” ŝi diris. “Kaj estas ceteraĵo. Ĝi estas koverta de pli da peltoj ol kutimas — ĉiuspecaj peltoj — fokaj, marlutraj, arĝent-griz-vulpaj, ursaj, martesaj, zibelaj — ĉiu speco de pelto, abundakvante. Kaj same pri la glaciblokaj laŭmuraj dormbenkoj, kiujn vi nomas ‘litoj’. Ĉu viaj podioj kaj dormbenkoj estas pli bone provizitaj ĉe vi?”

“Efektive, ne, Laskino. Tia kvalito ege mankas al ili.” Tio plaĉis al ŝi denove. Ŝi pensis nur pri lakvantoda peltoj kiun ŝia estetika patro penadis reteni ĉemane, ne pri ilia valoro. Mi povintus diri al ŝi ke tiuj amasoj da riĉaj peltoj konsistigus trezoregon — aŭ almenaŭ en mia lando — sed tion ŝi ne komprenintus. Tiuj ne estis la speco de posedaĵoj kiuj taksiĝas kiel valoraĵoj ĉe ŝia gento. Mi povintus diri al ŝi ke la vestaĵoj surportataj de ŝi, aŭ la ĉiutagaj vestaĵoj de la plej ordinara najbaro ŝia, valoras dek du-dek kvin cent dolarojn, kaj ke ĉe mi mi konas neniun kiu surmetas dekducentdolaran vestaĵon por iri fiŝkaptadi. Tamen ŝi ne komprenintus. Tial mi diris nenion. Ŝi reparolis:

“Kaj aldone la forĵetakvujoj. Ni havas du en la salono kaj du en la restaĵo de la domo. Tre maloftas ke oni havu du en la salono. Ĉu vi havas du en la salono ĉe vi?” Mi anhelis pensante pri tiuj kuvoj, sed renormaliĝis antaŭ ol ŝi konsciis pri mia kondiĉo kaj mi diris entuziasme:

“Nu, Laskino, mi hontas perfidante mian landon kaj vi promesu ne ĉirkaŭsciigu tion ĉar mi parolas al vi konfidence, sed mi ĵuras laŭ mia honoro ke eĉ la plej riĉa viro de Nov-Jorko ne havas du forĵetakvujojn en sia salono.”

Ŝi aplaŭdigis siajn peltokovritajn manojn pro senkulpa ĝojego kaj kriegis:

“Ho, sed ne eblas ke vi verdiras,neprene eblas!”

“Efektive, ege eblas, mia karulino. Ni konsideru Vanderbilton. Vanderbilto estas preskaŭ la plej riĉa homo de la tuta mondo. Nu, se mi kuŝus sur mia mortolito, mi ade dirus al vi ke eĉ li ne havas du en sia salono. Ho, li havas eĉ neunu. Mi mortfalu surloke se mi ne diras la veron.”

Ŝiaj belaj okuloj larĝiĝis pro surprizo kaj ŝi diris malrapide kun speco de miro en la voĉo:

“Kiel strange! Kiel nekredeble! Oni apenaŭ povas koncepti tion. Ĉu li estas avara?”

“Ne — ne temas pri tio. Li ne maltrankviliĝas pri la kosto. Sed, nu, ho, nu, vi scias, tio povus ŝajni pompega. Jes, jen estas la ideo. Li estas simpla viro kaj malbonvolas sin meti en elmontradon.”

“Nu, tia humileco taŭgas,” diris Laskino, “se ni ne troigas la aferon. Sed kielaspektaslia loĝejo?”

“Nu, devige ĝi aspektas malplene kaj malfinkonstruite, sed — ”

“Mi povas kredi tion! Mi neniam aŭdis tiaĵon. Ĉu ĝi estas bela loĝejo — tio estas, alirilate?”

“Sufiĉe bela, jes. Oni ege alttaksas ĝin.”

La knabino silentis dum kelke da tempo kaj sidis reveme, ronĝante kandel-ekstremaĵon, verŝajne strebante trapensi la aferon. Finfine ŝi iom flankenskuis la kapon kaj sciigis decidige sian opinion:

“Nu, laŭ mi, estas speco de humileco kiu estasen sispeco de pompo, kiam vi penetras la temon ĝismedole. Kaj kiam viro kapablas elporti la koston de du forĵetakvujoj en sia salono sed malkonsentas ilin meti tie, povas esti ke li estas aŭtente humilmensa, sed centoble pli eblas ke li nur strebas atentigi la publikan rigardon. Laŭ mia juĝo via S-ro Vanderbilto scias kion li faras.”

Mi entreprenis modifi tiun verdikton, opiniante ke du-forĵetakvujoj-normo maltaŭgas por taksi homojn laŭ tutmonda skalo kvankam ĝi sufiĉe taŭgas en propra socia medio. Sed la opinio de la knabino estis fiksita kaj mi ne sukcesis ŝin konvinki. Baldaŭ ŝi diris:

“Ĉe vi ĉu la riĉuloj havas dormbenkojn tiel bonajn kiel la niaj, kaj faritajn el belaj larĝaj glaciblokoj?”

“Nu, ili estas iom bonaj, sufiĉe bonaj. Sed ili ne estas faritaj el glaciblokoj.”

“Mi ege scivolas.Kialili ne estas faritaj el glaciblokoj?”

Mi klarigis la malfacilaĵojn pri tio kaj la alta kosto de glacio en lando kie necesas atente kontroli vian glaciliveriston, sen kio via glacifakturo pezos pli ol via glacio. Tiam ŝi demandis krivoĉe:

“Nekredeble! Ĉu viaĉetasvian glacion?”

“Jes ja, devige, karulino.”

Ŝi eligis ventegon da senruza ridado, kaj diris:

“Ho,neniammi aŭdis similan stultaĵon! Do, estas abundego da ĝi. Ĝi havas nenian valoron. Vi konsideru! Glacio ĝis distanco de cent mejloj videblas en la nunega momento. Mi ne konsentus interŝanĝi fiŝvezikon kontraŭ la tuta amaso da ĝi.”

“Nu, vi diras tion ĉar vi ne scipovas ĝin taksi, vi provinca simplamensulineto. Se vi disponus tiun glacion en Nov-Jorko dum la somero, interŝanĝe de ĝi vi povus aĉeti ĉiujn balenojn de la merkato.”

Ŝi rigardis min dubeme kaj diris:

“Ĉu vi parolas honestavorte?”

“Neprege. Tion mi priĵuras.”

Tio meditemigis ŝin. Baldaŭ ŝi diris, kun eta suspiro:

“Plaĉus al mi ekpovi loĝi tie.”

Mi nur celis provizi ŝin per valornormo kiun ŝi scipovus kompreni. Sed mia celo mistrafis. Mi nur naskigis en ŝi la supozon ke en Nov-Jorko balenoj estas abundaj kaj malmultkostaj kaj eksalivigis ŝian buŝon pri ili. Mi opiniis ke pli bone estus entrepreni mildigi la malbonon faritan de mi. Tial mi diris:

“Sed se vi loĝus tie, ne plaĉus al vi balenviando. Ĝi plaĉas al neniu.”

“Kio!”

“Efektive, balenviando plaĉas al neniu.”

“Sedkialne?”

“Nu, mi ne bone scias. Temas pri antaŭjuĝado, mi opinias. Jes, jen la kialo. Nura antaŭjuĝado. Mi supozas ke starigis antaŭjuĝadon pri ĝi iun antaŭan fojon persono havanta nenion pli bonan por fari kaj post kiam tia kaprico estas eksurvojigita, vi scias, ĝi emas daŭri senfine.”

“Tio veras,nepreveras,” diris la knabino mediteme. “Same kiel nia antaŭjuĝo pri sapo ĉi tie — niaj triboj sentis antaŭjuĝon kontraŭ sapo en la komenco, vi scias.”

Mi ekrigardis ŝin por certigi ĉu ŝi seriozas. Verŝajne ŝi jes ja seriozis. Mi hezitis, tiam diris, singarde:

“Sed pardonu min. Ĉu ilisentisantaŭjuĝon kontraŭ sapo? Ĉusentis, kun isa finaĵo?” kaj mia voĉo subenmoduliĝis.

“Jes. Sed nur en la komenco. Neniu bonvolis manĝi ĝin.”

“Ho, jes. Nun mi komprenas. Antaŭe mi ne kaptis vian ideon.”

Ŝi reparolis:

“Estis nura antaŭjuĝo. Kiam fremduloj alvenigis sapon ĉi tien la unuan fojon, ĝi plaĉis al neniu. Sed post kiam ĝi laŭmodiĝis, ĝi plaĉis al ĉiuj kaj nun havas ĝin ĉiu povanta pagi ties prezon. Ĉu vi ŝatas ĝin?”

“Jes ja, efektive. Se mi ne disponus pri ĝi, mi mortus, precipe ĉi tie. Ĉu vi ŝatas ĝin?”

“Mi ĝinamegas. Ĉu vi ŝatas kandelojn?”

“Mi ilin juĝas nepra bezonaĵo. Ĉu ŝatas ilin vi?”

Ŝiaj okuloj kvazaŭ ekdancadis kaj ŝi proklamis:

“Ho! Ne parolu pri tio! Kandeloj! Kaj sapo!

“Kaj fiŝinternaĵoj!”

“Kaj fervojmazuto!”

“Kaj neĝŝlimo!”

“Kaj balengraso!”

“Kaj kadavraĵo! Kaj saŭrkraŭto! Kaj abelvakso! Kaj gudro! Kaj terebinto! Kaj melaso! Kaj — ”

“Ho, ne! Ne daŭrigu la liston! Mi pereos pro ekstazo!”

“Kaj tiam kunservi ĉion en ŝlimtrogo kaj inviti la najbarojn kaj ekmanĝegi!”

Sed tiu vizio pri ideala bankedo estis troaĵo por ŝi kaj la kompatindulino svenis. Mi frotigis neĝon kontraŭ ŝian vizaĝon kaj ŝin reanimigis kaj post iom da tempo sukcesis mildigi ŝian ekscitiĝon. Iom post iom ŝi reaktivigis sian rakontadon:

“Do, ni komencis loĝi ĉi tie, en tiu bonega domo. Sed mi estis malfeliĉa. Jen estas la kialo. Mi naskiĝis por ami. Mi opiniis ne povi vere feliĉiĝi sen amo. Mi deziris esti amata por mi mem. Mi deziris idolon kaj mi deziris esti la idolino de mia idolo. Nur reciproka idoladorado kontentigus mian ardan naturon. Mi disponis abunde pri amkandidatoj — tro abunde, efektive — sed ĉiu el ili, senescepte, havis fatalan difekton. Neniu el ili sukcesis ĝin kamufli. Ne estis mi kiun ili deziris sed mian riĉecon.”

“Ĉu vian riĉecon?”

“Jes, ĉar mia patro estas la plej riĉa homo de nia tribo, eĉ de iu ajn tribo de ĉi tiuj regionoj.”

Mi scivolemis pri la konsistigo de la riĉeco de ŝia patro. Ne povus temi pri la domo. Iu ajn povus konstrui ties samaĵon. Ne povus temi pri la peltoj. La tribo taksis ilin senvaloraj. Ne povus temi pri la sledo, la hundoj, la harpunoj, la boato, la ostaj fiŝhokoj kaj kudriloj, aŭ ceteraj tiaĵoj. Ne, tiuj ne konsistigis riĉecon. Tial, kio povus esti la fonto de la riĉeco de tiu viro? Kio povintus alvenigi al lia domo tiun amason da ficelaj edziĝkandidatoj? Ŝajnis al mi, finanalize, ke pli bone estus pridemandi tion. Tial mi pridemandis. Videble mia demando tiel kontentigis la knabinon ke mi ekkonsciis ke ŝi jam antaŭe deziregis ke mi ĝin starigu. Ŝi suferis tiom multe dezirante sciigi la aferon kiom mi dezirante ĝin ekscii. Ŝi sin alpremis konfidence kontraŭ min kaj diris:

“Divenu kiom li valoras — vi neniam scipovos diveni.”

Mi ŝajnigis konsideri la aferon profunde dum ŝi rigardis mian anksian kaj laboreman mienon kun voranta kaj ravita interesiĝo. Kaj kiam finfine mi rezignis kaj petis ŝin kontentigi mian deziron dirante al mi ŝi mem kiom valoras tiu polusa Vanderbilto, ŝi metis la buŝon kontraŭ mian orelon kaj flustris, impone:

Dudek du fiŝhokoj—ne ostaj, sed fremdaj—fabrikitaj el aŭtenta fero!

Tiam ŝi retiriĝis kun teatra salteto, por observi la efekton. Mi faris mian nepran plejon por ne malkontentigi ŝin.

Mi paliĝis kaj murmuretis:

“Nome de la Granda Skoto!”

“Tio tiel veras kiel vi vivas, S-ro Tvajno!”

“Laskino, vi min trompas. Vi ne parolas sincere.”

Ŝi ektimiĝis kaj maltrankviliĝis. Ŝi proklamis:

“S-ro Tvajno, ĉiu vorto veras, ĉiu vorto. Kredu min. Vi jes ja min kredas, ĉu ne? Diru ke vi min kredas. Bonvolu diri ke vi kredas min!”

“Mi — nu, jes, mi kredas — almenaŭ mipenadaskredi. Sed ĉio okazis tielsubite. Tiel subite kaj humilige. Vi ne devus fari tiaĵon en tiu rapida maniero. Tio — ”

“Ho, mitiombedaŭras! Se mi nur antaŭpensintus — ”

“Nu, ne gravas, kaj mi ne plu vin kulpigas ĉar vi estas juna kaj senpripensa kaj kompreneble vi ne scipovis antaŭscii kiun efekton — ”

“Sed, ho, ve, mi certe devintus pli bonetaksila situacion. Nu — ”

“Vidu, Laskino, se vi parolintus pri kvin-ses fiŝhokoj por anonci la temon kaj tiam iom post iom — ”

“Ho, mi komprenas, mi komprenas. Tiam iom post iom aldonintus unu, tiam du, tiam — ho, kial mi ne elpensis tion?”

“Ne gravas, kara infano, tute ne gravas. Mi fartas pli bone nun. Post iom da tempo mi estos renormaliĝinta.Sed—eklanĉi la tutan dudekduensemblon al malpretulo kiu aldone iom malbonfartas — ”

“Ho, krimo jes ja tio estis. Sed vi pardonu min. Bonvolu diri ke vi min pardonas. Bonvolu!”

Post rikolti bonan provizon da tre plaĉaj petado kaj persvado kaj konvinkado, mi pardonis ŝin kaj ŝi refeliĉiĝis kaj post iom da tempo rekomencis rakonti sian aventuron. Baldaŭ mi konsciis ke la familia trezoro enhavas ankoraŭ ceteran valoraĵon — iuspecan juvelaĵon, verŝajne — kaj ke ŝi klopodas eviti paroli malkaŝe pri ĝi, timante ke mi denove paraliziĝu. Sed mi deziris informiĝi ankaŭ pri tiu aĵo kaj petegis ŝin diri al mi kio ĝi estas. Ŝi timis. Sed mi insistis kaj promesis antaŭapogi min ĉi tiun fojon kaj esti preta por ke la ŝoko ne min difektu. Ŝi plenis je malcertoj sed tro fortis por ŝi la tento sciigi tiun mirindaĵon al mi kaj ĝui miajn miron kaj admiron kaj ŝi konfesis ĝin porti sur sia persono kaj diris ke se micertasesti preta — kaj tiel plu kaj tiel plu — kaj tiam enigis manon en la sinon kaj eligis batitan kvadraton de latuno, samtempe kontrolante anksie mian rigardon. Mi falis kontraŭ ŝin en bone ŝajnigita sveno, kiu kontentigis ŝian koron kaj samtempe preskaŭ senigis ŝin je ĝi. Kiam mi renormaliĝis kaj trankviliĝis, ŝi deziregis ekscii kion mi opinias pri ŝia juvelaĵo.

“Kion mi opinias pri ĝi? Mi taksas ĝin la plej ekskvizita aĵo kiun mi iam vidis.”

“Ĉu vere? Kiom agrable estas ke vi tiel diras. Sed ĝi estas jes ja vera amindaĵo, ĉu ne?”

“Nu, mi nepre ne povas malkonsenti. Pli plaĉus al mi ĝin posedi ol la ekvatoron.”

“Mi opiniis ke vi admiros ĝin,” ŝi diris. “Mi juĝas ĝintiombela. Kaj ne ekzistas cetera en ĉiuj ĉi tiuj latitudoj. Homoj alvenis la tutan distancon ekde Malfermata Polusa Maro por ĝin rigardi. Ĉu iam antaŭe vi vidis similaĵon?”

Mi diris ke ne, ĉi tiu estas la unua kiun mi vidis iam. Multe min dolorigis devi diri tiun malavaran mensogon, pro tio ke mi jam vidis en antaŭaj tempoj milionon da ili ĉar tiu simpla juvelo ŝia estis nenio alia ol malnova difektita bagaĝidentigilo de Nov-Jorko-Centra-Trajndomo.

“Sankta tero!” mi diris. “Vi certe ne ĉirkaŭiras portante tion sur via persono tiumaniere, tute sole kaj senŝirme, eĉ senhunde, ĉu?”

“Ŝŝŝ! Ne tiel laŭte!” ŝi diris. “Neniu scias ke mi ĝin surportas. Ili supozas ke ĝi estas en la trezorejo de Paĉjo. Kutime ĝi estas tie.”

“Kie estas la trezorejo?”

Estis malsubtila demando kaj dum momento ŝi aspektis surprizite kaj iom suspekte, sed mi diris:

“Ho, komprenu, vi ne pritimu min. En mia lando estas sepdek milionoj da loĝantoj kaj, kvankam ne decas ke mi mem diru tion, ĉiuj el senescepte, bonvolus konfidi al mi sennombrajn fiŝhokojn.”

Tio retrankviligis ŝin kaj ŝi diris al mi kie en la domo la hokoj estas kaŝitaj. Tiam ŝi iom forlasis sian temon por fanfaroneti pri la grando de la tabuloj da travidebla glacio konsistigantaj la fenestrojn de la domego kaj demandis al mi ĉu iam mi vidis similaĵojn ĉe mi kaj mi respondis senhezite kaj tute malkaŝe ke ne, kio pli plaĉis al ŝi ol ŝi sukcesis eltrovi vortojn en kiuj vesti sian kontentiĝon. Estis tiel facile plaĉi al ŝi kaj tiel plaĉe al mi ke mi daŭrigis la temon, dirante:

“Ho, Laskino, vi estas jes ja bonŝanca knabino — ĉi tiu belega domo, ĉi tiu delikata juvelaĵo, tiu riĉa trezoro, la tutaĵo de tiu impona neĝo, kaj luksaj glacimontoj kaj senfina sterileco, kaj publikaj ursoj kaj rosmaroj, kaj noblaj libereco kaj grandeco, kaj ĉies admiraj okuloj vin rigardantaj, kaj ĉies omaĝo kaj respekto senpete disponeblaj al vi; juna, riĉa, belega, serĉata, amindumata, enviata, kun ĉiu bezono havebla, ĉiu deziro atingebla, ĉiu volo plenumebla — tio estas senlima bonfortuno! Mi jam vidis miriadojn da knabinoj, sed ĉiujn tiujn eksterordinarajn komplimentojn mi rajtas aserti verdire nur pri vi. Kaj vi meritas — vi meritas ĉion tion, Laskino — tion mi kredas en mia koro.”

Fierigis kaj feliĉigis ŝin aŭdi min diri tion kaj ŝi dankis min foje kaj refoje pro tiu lasta asertaĵo kaj ŝiaj voĉo kaj okuloj komprenigis al mi ke ŝia koro estis tuŝita. Baldaŭ ŝi diris:

“Tamen ne ĉio estas sunbrilo. Ankaŭ nuban flankon havas la situacio. La ŝarĝo de riĉeco estas peza por subteni. Foje mi scivolis ĉu ne estus pli bone esti malriĉa — almenaŭ ne pretermodere riĉa. Dolorigas min vidi najbarajn tribanojn kiuj preterpasas kaj subaŭdi ilin diri, respektege, unu al la alia, ‘Jen — jen ŝi estas — la filino de la milionulo!’ Kaj foje ili diras bedaŭre, ‘Ŝi ruliĝas en fiŝhokoj dum mi — nenion mi havas.’ Tio rompas al mi la koron. Kiam mi estis infano kaj ni estis malriĉaj, ni dormis sen fermi la pordon, se ni tiel deziris. Sed nun — nun ni bezonas dungi noktogardiston. En tiu epoko mia patro estis mildahumora kaj komplezema al ĉiuj. Sed nun li estas aŭstera kaj aroganta kaj maltoleras senformalecon. Pasintece li pensis nur pri sia familio sed nun, dum li ĉirkaŭiras, liaj fiŝhokoj konsistigas lian ununuran priokupaĵon. Kaj pro lia riĉeco ĉiuj kaŭras antaŭ li kaj montriĝas servemaĉaj pri li. Antaŭe neniu ridis pri liaj ŝercoj ĉar ĉiam ili estis malnovmodaj kaj preterkredeblaj kaj senbonkvalitaj ĉar mankis al ili la ununura elemento povanta pravigi ŝercon — la humurelementon. Sed nun ĉiuj ridas kaj ridaĉas pri tiuj mornaĵoj kaj se iu ajn forgesas fari tion, tio ege malplaĉas al mia patro kaj li ne hezitas elmontri sian malĝojon. Antaŭe oni ne petis lian opinion pri io ajn kaj kiam li sciigis ĝin senpete, ĝi estis senvalora. Ĝi havas ankoraŭ tiun difekton, tamen ĉiuj petas ĝin kaj ĝin aplaŭdas. Kaj li mem partoprenas en la aplaŭdado, ĉar mankas al li aŭtenta diskreteco kaj abunda takto. Li malaltigis la karakteron de nia tuta tribo. Antaŭe ĝi estis honesta kaj vireca gento. Nun ĝi konsistas el mizeraj hipokritoj, moligitaj per servitudo. En la profundego de mia koro mi abomenas ĉiujn milionulajn vivmanierojn! Nia tribo estis antaŭe ordinara simpla gento kiun kontentigis la ostaj fiŝhokoj de iliaj gepatroj. Nun avareco ilin konsumas kaj ili volonte sin senigus je ĉiu sento pri honoro kaj honesteco por havigi al si la malnobligantajn ferajn fiŝhokojn de la fremdulo. Tamen mi ne rajtas insisti pri tiuj malĝojaj temoj. Kiel mi jam diris, estis mia revo esti amata por mi mem.

“Finfine ŝajnis ke tiu revo estis plenumota. Iun tagon alvenis nekonato dirante ke lia nomo estas Kalulo. Mi sciigis al li mian nomon kaj li diris ke li min amas. Mia koro saltegis pro dankemo kaj plezuro ĉar mi jam ekamis lin unuavide kaj nun mi agnoskis al li tiun amon. Li min alprenis sur la bruston kaj diris ne deziri esti pli feliĉa ol nun. Ni piedpromenadis kune trans la bankizerojn, rakontante ĉion pri si unu al la alia kaj planante, ho! la plej belan estontecon. Kiam ni laciĝis ni sidiĝis kaj manĝis ĉar li havis sapon kaj kandelojn kaj mi kunportis balengrason. Ni malsatis kaj neniam antaŭe manĝaĵo havis tiel bonan guston.

“Li apartenis al tribo kies frekventejoj situis en la fora nordo kaj mi eksciis ke li neniam aŭdis pri mia patro, kio ege min ĝojigis. Mi volas diri ke li jam aŭdis pri la milionulo sed neniam aŭdis lian nomon. Tial, vi komprenu, li ne povis scii ke mi estas la heredontino. Vi rajtas kredi ke mi ne diris tion al li. Finfine mi estis amata por mi kaj estis kontenta. Mi estis tiel feliĉa — ho! pli feliĉa ol vi povas imagi.

“Iom post iom la vespermanĝhoro alproksimiĝis kaj mi kondukis lin al nia hejmo. Kiam ni estis atingontaj nian domon li ekmiregis kaj kriis:

“‘Kiom bonega! Ĉu apartenas al via patrotio?’

“Aŭdi tiun voĉtonon kaj vidi tiun admiran lumon en lia rigardo min ekdolorigetis, sed baldaŭ la sento forpasis ĉar mi tiom amis lin kaj li havis tiel belan kaj noblan aspekton. Mia tuta familio da onklinoj kaj onkloj kaj gekuzoj kontentiĝis pri li kaj oni invitis multajn gastojn kaj fermegis la domon kaj ekbruligis la ĉifonlampojn kaj kiam ĉio estis varma kaj komforta kaj sufokega, ni estigis ĝojan bankedon por festi mian fianĉiniĝon.

“Kiam la bankedo finiĝis, la orgojlo de mia patro lin superis kaj li ne rezistis al la tento elmontri siajn riĉecojn kaj vidigi al Kalulo kian bonŝancon tiu atingis hazardavoje — kaj ĉefkiale, kompreneble, li deziris ĝui la mirego de la kompatindulo. Mi povintus ekplori — sed tiaĵo ne sukcesintus malpersvadi mian patron, tial mi diris nenion sed daŭre sidadis kaj suferis.

“Mia patro aliris rektalinie la kaŝejon, en la plena vidkampo de ĉiuj, kaj eligis la fiŝhokojn kaj revenportis ilin kaj svingĵetis ilin super mia kapo, tiamaniere ke ili falis en brila miksaĵo sur la provizoran tableton kiun konsistigis la genuo de mia amanto.

“Kompreneble, la miriga spektaklo senspirigis la kompatindan knabon. Li sukcesis nur fiksrigardi pro stulta surpriziĝo kaj scivoli kiel ununura homo povas akiri tiajn nekredeblajn riĉecojn. Tiam baldaŭ li suprenrigardis brilokule kaj ekkriis:

“‘Tial, estasvikiu estas la renoma milionulo!’

“Mia patro kaj ĉiuj ceteraj ĉeestantoj kvazaŭ eksplodis per kriegoj de feliĉa ridado kaj kiam mia patro kunigis la trezoron senzorge same kiel ĝi estus nura rubaĵo havanta nenian valoron kaj ĝin revenportis al ties kaŝloko, la surprizo de Kalulo estis studindaĵo. Li diris:

“‘Ĉu eblas ke vi staplas tiaĵojn sen ilin kompti?’

“Mia patro eligis orgojlan ĉevalridegon kaj diris:

“‘Nu, verdire, oni konscias kevineniam estis riĉa pro tio ke tiel gravas por vi simpla afero kiel unu-du fiŝhokoj.’

“Kalulo konfuziĝis kaj klinis la kapon, tamen diris:

“‘Ho, efektive, sinjoro, mi neniam valoris eĉ la pikilon de unu el tiaj multkostaĵoj kaj neniam antaŭe vidis viron tiel riĉan je ili ke valoris la penon nombri lian provizon ĉar ĝis nun la plej riĉa viro kiun mi konis disponis nur tri.’

“Mia stulta patro kriegis denove pro naiva plezurego kaj ne entreprenis korekti la supozon ke li ne kutimas nombri siajn hokojn por ilin atente kontroli. Li pavadis, vi komprenu. Ĉu ilin nombri? Ho, ĉiun tagon li nombris ilin.

“Mi renkontis mian karulon kaj konatiĝis kun li je tagiĝo kaj lin kondukis ĉe mi je noktiĝo nur tri horojn poste — ĉar en tiu tempo la tagoj malplilongiĝis anticipe al la sesmonatdaŭra nokto. Ni festis dum multaj horoj. Tiam finfine la gastoj foriris kaj ni ceteraj nin situigis dise laŭ la muroj sur la dormbenkoj kaj baldaŭ ĉiuj krom mi perdiĝis en sonĝado. Mi estis tro feliĉa, tro ekscitita por dormi. Post kiam mi jam kuŝis senbrue dum longa, longa tempo, malklara formo preterpasis min kaj englutiĝis en la malhelo pleniganta la foran ekstremaĵon de la domo. Mi ne scipovis distingi kiu ĝi estis, nek ĉu ĝi estis viro aŭ virino. Baldaŭ la formo, aŭ eble alia formo, preterpasis irante en la kontraŭa direkto. Mi scivolis kion signifas ĉio tio sed scivoli malutilis. Kaj scivolante, mi ekdormis.

“Mi ne scias dum kiom da tempo mi dormis sed subite mi plene vekiĝis kaj aŭdis mian patron diri en terura voĉo: ‘Laŭ la granda Neĝo-Dio, mankas fiŝhoko!’ Io diris al mi ke tio aŭguras malĝojon por mi kaj la sango de miaj vejnoj ekmalvarmiĝis. Mia antaŭsento konfirmiĝis en la same instanto. Mia patro kriegis: ‘Vekiĝu ĉiuj kaj ekkaptu la fremdulon!’ Tiam aŭdiĝis ekbruo de kriegoj kaj sakraĵoj el ĉiuj flankoj kaj vidiĝis freneza hastado de malklaraj figuroj tra la malhelo. Mi kuregis subteni mian karulon sed kion mi povis fari krom stari kaj premtordi la manojn? Jam apartigis lin disde mi vivanta hommuro. Oni ligis al li manojn kaj piedojn. Nur post kiam li estis sekure ligita oni permesis ke mi lin aliru. Mi lanĉis min sur lian kompatindan ofenditan formon kaj ploregis pro malĝojo sur lia brusto dum mia patro kaj mia tuta familio min primokis kaj lin mistraktis per minacoj kaj hontigaj epitetoj. Li toleris tiun malbontraktadon kun trankvila digno kiu amatigis lin de mi eĉ pli ol iam ajn kaj fierigis kaj feliĉigis min, benitan per la ŝanco suferi kun li kaj por li. Mi aŭdis mian patron ordoni ke la pliaĝuloj de la tribo kunveniĝu cele al juĝi mian Kalulon por lia vivo.

“‘Kio?’ mi diris. ‘Ĉu antaŭ ol serĉi la perditan hokon?’

“‘Ĉu perditan hokon?’ ĉiuj kriegis priride. Kaj mia patro aldonis moke: ‘Retiriĝu, ĉiuj, kaj dece ekserioziĝu. Ŝi deziras serĉi tiunperditanhokon. Ho, sendube ŝi malkovros ĝin.’ Post kio ĉiuj ekridis denove.

“Mi ne perturbiĝis. Mi sentis neniajn timojn, neniajn dubojn. Mi diris:

“‘En la nuna momento estas via vico ridi. Sed alvenos nia vico. Atendu kaj konsciu.’

“Mi alprenis ĉifonlampon, opiniante povi malkovri tiun mizeraĉaĵon en nura momenteto. Kaj mi iniciatis mian serĉadon kun tiom da memfido ke miaj tribanoj serioziĝis, ekante suspekti esti eble tro hastintaj. Sed, ve! ho, ve! Ho, la amareco de ĉi tiu serĉado. Okazis profunda silento dum kiu oni povis nombri la fingrojn dek-dek du fojojn. Tiam mia koro komencis malfortiĝi kaj ĉirkaŭ mi rekomenciĝis la kunmokado kiu daŭre plilaŭtiĝis kaj plicertiĝis ĝis, kiam finfine mi rezignis, ili eksplodis en salvo post salvo da kruda ridado.

“Neniu ekscios iam kion mi suferis tiam. Sed mia amo subtenis kaj plifortigis min kaj mi aliris mian decan postenon flanke de Kalulo kaj ĉirkaŭbrakis lian kolon kaj flustris en lian orelon, dirante:

“‘Vi estas senkulpa, mia proprulo. Tion mi pricertas. Sed diru tion al mi vi mem por min komfortigi por ke mi toleru kian ajn nin atendantan estontecon.’

“Li respondis:

“‘Tiel certege kiel mi staras mortorande en la nuna momento, mi estas senkulpa. Trankviliĝu, tial, ho, kontuzita koro! Estu en paco, ho, vi spirado de miaj naztruoj, vivo de mia vivo!’

“‘Nun, tial, alvenu la pliaĝuloj!’ Kaj dum mi eldiris la vortojn, mi aŭdis ekstere alproksimiĝantan sonadon de knaranta neĝo kaj tiam vizion pri kliniĝantaj formoj enirantaj laŭvice traporde — la pliaĝuloj.

“Mia patro akuzis plenceremonie la kaptiton kaj rakontis la eventojn de la nokto. Li diris ke la sentinelo staris ekstere antaŭporde kaj ke enestis la domon neniu krom la familianoj kaj la fremdulo. ‘Ĉu familianoj ŝtelprenus proprajn havaĵojn?’

“Li paŭzis. La pliaĝuloj sidis senparole dum multaj minutoj. Finfine unu post la alia ĉiu diris al sia najbaro, ‘Ĉi tio aŭguras malbone por la fremdulo.’ Dolorigaj vortoj por miaj oreloj. Tiam mia patro sidiĝis. Ho, mizera, mizerulino ke mi! En tiu sama momento mi disponis la eblon senkulpigi mian karulon sed pri tio ne konsciis!

“La tribunalestro demandis:

“‘Ĉu ĉeestas iu ajn deziranta defendi la akuziton?’

“Mi stariĝis kaj diris:

“‘Kiallivolintus ŝtelpreni tiun hokon, aŭ iun ajn ceteran aŭ ĉiujn el ili? Post plua tago li fariĝintus heredonto de la tuta aro!’

“Mi staris, atendante. Estis longa silento dum la vaporoj de la multaj spiradoj leviĝis ĉirkaŭ mi kiel nebulo. Finfine unu post la alia la pliaĝuloj kapjesis plurfoje malrapide kaj murmuris: ‘La eldiraĵo de la knabino havas forton!’ Ho, kiel korkomfortigaj estis tiuj vortoj! Tiel efemeraj, tamen tiel altvaloraj! Mi sidiĝis.

“‘Se iu ajn deziras paroli pli longe, ekparolu nun li aŭ ŝi. Se ne, tiu restu de nun antaŭen en silento,’ diris la tribunalestro.

“Mia patro stariĝis kaj diris:

“‘En la nokto, formo preterpasis min en la malhelo, irante en la direkto al la trezorejo, kaj baldaŭ revenis. Mi nun opinias ke estis la fremdulo.’

“Ho, mi estis svenonta! Ĝis nun mi supozis ke tio estas mia sekreto. Eĉ la alkroĉo de la granda Glaci-Dio mem ne povintus ĝin eltrenegi el mia koro.

“La tribunalestro diris severe al mia kompatinda Kalulo:

“‘Parolu!’

“Kalulo hezitis, tiam respondis:

“‘Estis mi. Mi ne sukcesis dormi tiom mi pensis pri la belaj hokoj. Mi iris tien kaj kisis ilin kaj ilin karesis por pacigi mian spiriton kaj ĝin dronigi en senkulpa ĝojo. Tiam mi remetis ilin. Eblas ke mi faligis unu sed mi ŝtelprenis ne eĉ unu.’

“Ho, pereiga konfeso por fari en tia loko! Okazis terura silento. Mi konsciis ke li proklamis propran kondamnon kaj ke ĉio finiĝis. Sur ĉiu vizaĝo hieroglifiĝis la vortoj: ‘Konfeso ĝi estas! kaj bagatela, lama, malsolida.’

“Mi sidis, spirante anhele, atendante. Baldaŭ mi aŭdis la solenajn vortojn kiujn mi sciis esti venontaj. Kaj ĉiu vorto, kiam ĝi alvenis, estis tranĉilo en mia koro:

“‘Estas la ordono de la tribunalo ke la akuzito estu submetita aljuĝado per akvo.’

“Ho, malbenita estu la kapo de tiu alportinta al nia lando ‘juĝadon per akvo’. Ĝi alvenis, antaŭ generacioj, el iu fora lando situanta neniu scias kie. Antaŭ tio niaj patroj utiligis aŭguradon kaj aliajn malcertajn juĝrimedojn kaj sendube okazis fojfoje ke kelkaj kompatindaj estaĵoj travivis la sperton. Sed ne okazas tiel en la kazo de juĝado per akvo kiu estas eltrovaĵo de homoj pli saĝaj ol ni kompatindaj sensciaj sovaĝuloj. Pere de ĝi la senkulpuloj montriĝas senkulpaj sendube, sendispute, ĉar ili dronas. Kaj la kulpuloj montriĝas kulpaj kun la sama certeco ĉar ili ne dronas. Mia koro rompiĝis en mia brusto, ĉar mi diris, ‘Li estas senkulpa, kaj li subiros la ondojn kaj neniam plu mi lin revidos.’

“Mi ne forlasis lin post tio. Mi lamentis en liaj brakoj dum la tuta daŭro de la pretervaloraj horoj kaj li elverŝis sur min la profundan fluadon de lia amo kaj, ho! mi estis tiel mizera kaj tiel feliĉa! Finfine, ŝirprene ili disapartigis nin kaj mi postsekvis ilin ploregante kaj vidis ilin lin forlanĉi en la maron. Tiam mi kovris la vizaĝon permane. Ĉu dolorego? Ho, mi konas la plej profundajn el la diversaj profundaj signifojn de tiu vorto!

“En la sekvinta momento la homoj kriegis eksplode pro malica ĝojo kaj mi malkovris la vizaĝon, surprizegite. Ho, amara vidaĵo! Linaĝadis!

“Tuj mia koro ŝtoniĝis, glaciiĝis. Mi diris: ‘Li estis kulpa kaj li mensogis al mi!’

“Mi forturniĝis malestime kaj survojiĝis hejmdirekten.

“Ili kondukis lin sur la foran maron kaj lin postlasis sur glacimonto drivanta suden en la grandaj akvoj. Tiam mia familio hejmenrevenis kaj mia patro diris al mi:

“‘Via ŝtelisto sendis al vi sian mesaĝon de mortanto, dirante: “Diru al ŝi ke mi estas senkulpa kaj ke laŭlonge de la tagoj kaj la horoj kaj la minutoj dum kiuj mi malsatos kaj pereos mi daŭre amos ŝin kaj pensos pri ŝi kaj benos la tagon kiu disponigis al mi la vidaĵon pri ŝia dolĉa vizaĝo.” Tre bela, eĉ poezia!’

“Mi diris: ‘Li estas malpuraĵo! Mi neniam plu aŭdu pri li denove!’ Kaj, ho! konsideru! Li estisjes jamalgraŭ ĉio senkulpa.

“Naŭ monatoj — naŭ mornaj, malfeliĉaj monatoj — forpasis kaj finfine alvenis la tago de la Granda Ĉiujara Ofero, kiam ĉiuj fraŭlinoj de la tribo lavas la vizaĝon kaj kombas la hararon. Responde al la unua movo de mia kombilo, elfalis la fatala fiŝhoko de kie ĝi nestis dum ĉiuj tiuj monatoj kaj mi falis en svenado en la brakojn de mia rimorsa patro! Ĝemante, li diris: ‘Ni murdis lin kaj neniam plu mi ridetos.’ Li tenis la promeson. Aŭskultu: ekde tiu tago ĝis la hodiaŭa ne forpasas ununura monato sen ke mi kombu la hararon. Sed, ho! por kio utilas ĉio tio nun?”

Tial finiĝis la modesta rakonteto de la kompatinda fraŭlino, pere de kiu ni ekscias ke, pro tio ke cent milionoj da dolaroj en Nov-Jorko kaj dudek du fiŝhokoj sur la limo de Arkta Cirklo reprezentas la saman financan superecon, homo troviĝanta en malriĉaj cirkonstancoj stultuliĝas restante en Nov-Jorko kiam li povas aĉeti fiŝhokojn ĝis valoro de dek cendoj kaj elmigri.