Stuporige estis. Nu, dum lia tuta kursaro mi lin subtenis, kun iom de la sento kiun patrino spertas pri kripligita infano. Kaj ĉiam li sin savis — kaj nur mirakle, verŝajne.

Nu, kompreneble, estis matematiko kiu lin elmetus kaj mortigus finfine. Mi decidiĝis fari lian morton laŭeble plej malĝena. Tial mi trejnis lin kaj farĉinstruis lin, kaj farĉinstruis lin kaj trejnis lin, nur pri la sinsekvo da demandoj kiujn la ekzamenontoj plej probable starigus kaj tiam survojigis lin en la direkto al lia sorto. Nu, sinjoro, klopodu koncepti la rezulton: je mia konsterniĝo, li meritis la unuan premion! Kaj aldone li ricevis nepran ovacion en la formo de komplimentoj.

Ĉu dormi? Mi ne sukcesis dormi dum pli ol semajno. Mia konscienco min torturis tage kaj nokte. Kion mi faris, tion mi faris nur por karitato kaj nur por faciligi la falon de la kompatinda junulo. Mi neniam imagis rezulton tiel absurdan kiel la okazintaĵon. Mi sentis min tiel kulpa kaj mizera kiel Frankenstejno. Jen estis lignokapulo kiun mi starigis survoje al brilaj promocioj kaj mirigaj respondecoj, kaj povus okazi nur unuopaĵo: li kaj ĉiuj respondecoj liaj kunfalus en ruiniĝon je la unua oportuno.

Krimea Milito ĵus eksplodis. Kompreneble, necesis ke okazu milito, mi diris al mi. Ne eblis daŭrigi la pacon kaj havigu al tiu stultulo la ŝancon morti antaŭ ol malkovrigi la veron pri si. Mi atendis la tertremon. Ĝi okazis. Kaj ĝi ŝancelegis min kiam ĝi okazis. Oni lin promociis al kapitaneco en marŝregimento! Pli valoraj viroj maljuniĝas kaj grizhariĝas antaŭ ol grimpatingi tian superan rangon. Kaj kiu iam antaŭvidintus ke la aŭtoritatuloj elektos deponi tian ŝarĝon da respondeco sur ŝultrojn tiel malspertajn kaj maltaŭgajn? Mi apenaŭ tolerintus ke oni nomu lin standardisto. Sed ĉu kapitano? Pripensu tion! Mi certis ke mia hararo blankiĝos.

Konsideru kion mi faris — mi kiu tiel preferis ripozon kaj malagadon — mi diris al mi, mi respondecas al la lando pri tio kaj mi devas lin akompani kaj protekti la landon kontraŭ li kiel eble plej multe. Tial mi prenis mian kompatindan malmultvaloran monprovizon ŝparamasitan dum jaroj da laboro kaj malfacilega ekonomio kaj eksuspire aĉetis standardistecon en lia regimento kaj jen ni foriris cele al la batalkampo.


←  2  →


    

“Luck” written by Mark Twain . Translated by Edwin Grobe .

Page 2 of 4. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Mark Twain died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses


More by Mark Twain:



Click any word for instant translation