Bonŝanco

Mark Twain

Tradukis Edwin Grobe

Okazis dum bankedo de Londono honoranta unu el la du-tri elstare renomaj Anglaj militaj nomoj de la nuna generacio. Pro kialoj baldaŭ aperontaj, mi retenos lian veran nomon kaj titolojn kaj lin nomos Leŭtenanto-Generalo Lordo Arturo Skorzbio, J.C., K.C.B., ktp., ktp., ktp. Kia fascino enestas renoman nomon! Jen sidis la viro, en sia vera karno, pri kiu mi aŭdis je tiom da miloj da fojoj ekde tiu tago, tridek jarojn antaŭe, kiam lia nomo ekleviĝis kuglorapide al la zenito ekde Krimea batalkampo, por resti ĉiam festata. Estis por mi manĝaĵo kaj trinkaĵo povi rigardi, kaj rigardi, kaj rigardi tiun duondion; kontrolante, serĉante, konstatante: la trankvilon, la rezervon, la noblan gravecon de lia mieno; la simplan honestecon kiu sin dislimis ĉie sur li; la dolĉan senkonscion pri lia eminenteco — senkonscion pri la centoj da admiraj okuloj lin fiksrigardantaj, senkonscion pri la profunda, ama, sincera respektego tajdfontanta el la brustoj de tiuj homoj kaj lin ĝisfluantaj.

La kleriko sidanta maldekstre de mi estis malnova konato mia — kleriko nun, sed li pasigis la unuan duonon de sia vivo en garnizono kaj sur kampo kaj kiel instruisto ĉe la militlernejo de Vulviĉo. En tiu sama momento kiun mi priparolas, vualita kaj malkutima lumo ekbriletis en liaj okuloj kaj li flankenkliniĝis kaj murmuris konfidence al mi — indikante pergeste la bankedan heroon.

Private dirite, li estas nepra stultulo.”

Tiu verdikto ege surprizis min. Se ties temo estintus Napoleono Sokrato Salomono, mi ne povintus pli miregi. Mi bone konsciis pri du faktoj: la pastoro estis viro de nepra honesteco kaj lia juĝkapablo pri homoj estis bona. Tial mi sciis, preter dubo kontesto, ke la mondo eraris pri tiu heroo; lijaestis stultulo. Tial mi ekcelis ekscii, en taŭga momento, kiel la kleriko, solece kaj sole, malkovris la sekreton.

* * *

Kelkajn tagojn poste prezentiĝis la oportuno, kaj jen kion diris al mi la pastoro:

Antaŭ ĉirkaŭ kvardek jaroj mi estis instruisto ĉe la militakademio de Vulviĉo. Mi estis tie en unu el la sekcioj kiam la juna Skorzbio spertis sian preparan ekzamenon. Mi sentis kompaton ĝiskarne, ĉar la cetero de la klaso respondis vigle kaj bele, dum li — ho, pardonu min, li sciisnenion, por tiel diri. Li estis verŝajne bonkonduta, dolĉahumora, aminda kaj senruza. Tial estis ege ĝene vidi lin stari tie, tiel serena kiel ĉizita figuro, kaj eligi respondojn verfakte miraklajn pri stulteco kaj malscio. Mia tuta provizo da kompato aktiviĝis nome de li. Mi diris al mi, ke kiam li devos ekzameniĝi denove, li malsukcesos aĉe, kompreneble. Tial estos simple senĝena faro de karitato mildigi lian falon kiel eble plej multe. Mi flankenkondukis lin kaj eksciis ke li iom konas la historion de Cezaro. Kaj ĉar li sciis nenion ceteran, mi eklaboris kaj lin trejnegis kiel galersklavon per aparta sinsekvo da kutimaj demandoj pri Cezaro kiujn, mi certis, utiligos la ekzamenontoj. Se vi bonvolos kredi min, li sukcesis brilegkolore en la ekzamentago! Li sukcesis pro tiu nepre supraĵa mensofarĉo kaj cetere ricevis komplimentojn dum aliaj, kiuj sciis miloble pli ol li, malsukcesaĉis. Sekve al strange bonŝanca hazardo — hazardo malprobable okazonta dufoje en unuopa jarcento — oni starigis al li nenian demandon preterpasantan la mallarĝajn limojn de lia farĉotrejnado.


1  →


    

“Luck” written by Mark Twain . Translated by Edwin Grobe .

Page 1 of 4. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Mark Twain died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses


More by Mark Twain:



Click any word for instant translation