"Nepre, jes. Mi persistos reteni mian kredon pri ĉi tiu afero same kiel pri la alia. Tiuj nigraj knaboj estas pli lojalaj kaj utilaj ol kelkaj el la blankaj kanajloj kiujn okazas al mi devi helpi anstataŭ esti helpata de ili. Sed ĉu la viro sufiĉe bonsanas?"

"Jes, almenaŭ por tiu speco de laboro kaj mi opinias ke li plaĉos al vi. Laŭŝajne li estis tre belaspekta antaŭ ol oni tranĉis al li la vizaĝon. Ne multe pli malhelkolora ol mi. La filo de sia mastro, mi kuraĝas proponi, kaj tiu blanka sango ofte igas lin iom aroganta kaj fieraĉa pri kelkaj temoj. Li tre malbonfartis kiam li eniris sed ĵuris preferi morti en la strato ol loĝi ĉe la nigruloj malsupre. Tial mi loĝigis lin en la okcidenta alo por ke li restu eksterdanĝere kaj li jam pasigis la tutan matenon prizorgante la kapitanon. Kiam vi povos supreniri tien?"

"Tuj post kiam Toĉjo estos prizorgita, Skinero translokigita, Hajvudo lavita, Marblo vestita, Karolo masaĝita, Daŭnzo suprenportita, Uphamo enlitigita kaj ĉiuj kvardek nutritaj."

Ni ridis ambaŭ, kvankam la kuracisto survojis al la kadavrejo kaj mi tenis surgenue mortotukon. Sed en malsanulejo oni lernas tiun lecionon ke gajeco estas savo, ĉar en etoso de suferado kaj morto, peziĝo de koro baldaŭ paralizus utilon de mano se ne estus donacita al ni la benita kapablo rideti.

Post unu horo mi ekrespondecis pri mia nova kliento, trovante disipiĝintaspektan knabon deknaŭ- dudekjaran delirantan en la soleca ĉambreto kaj nenian kunestanton krom la kontrabandulo atendanta en la apuda ĉambro. Interesiĝante nepre pli pri la nigra viro ol la blanka, tamen memorante la sugeston de la kuracisto ke li estasaroganta kaj fieraĉa”, mi rigardetis lin sekrete dum mi ĉirkaŭaspergis la ĉambron per kalkoklorido por purigi la aeron kaj aranĝis laŭguste la meblojn. Mi jam vidis multajn kontrabandulojn sed neniam tiel belaspektan specon. Ĉiujn nigrajn virojn oni nomasknaboj se ili estas grizharaj. Ĉi tiuknaboestis almenaŭ dudekkvinjara, fortikmembra kaj vireca kaj aspektis kiel homo neniam timigita per mistraktado nek eluzita per premanta laboro. Li sidis sur sia lito farante nenion. Vidiĝis nenia libro, nenia pipo, nenia plumo, nenia papero. Tamen nenion malpli apatian, malpli energian ol liajn sintenon kaj mienon mi iam vidis. Rektaspine li sidis, kun mano sur ĉiu genuo, dum la okuloj fiksrigardis la nudan kontraŭan muron, tiel sorĉite per iu absorbiga pensado ke li malkonsciis pri mia ĉeesto, kvankam la pordo staris aperte kaj miaj movoj nepre ne estis senbruaj. Lia vizaĝo duone forturniĝis sed mi aprobis la guston de la kuracisto ĉar la profilo kiun mi vidis disponis ĉiujn trajtojn de beleco apartenantajn al lia miksita raso. Li estis pli kvarterona ol mulata, havis Saksajn trajtojn, Hispanan haŭtkoloradon malheligitan pro malŝirmo, rozkolorajn lipojn kaj vangojn, krispan hararon kaj okulojn plenajn je tiu pasia melankolio kiu en tiaj homoj ŝajnas ĉiam starigi mutan proteston kontraŭ la malobservita leĝo ilin kondamninta ekde ilia naskiĝhoro. Kion li povus pripensadi? La malsana knabo sakris kaj deliris; mi rapidetis tien kaj tien; paŝsonoj preterpasis la pordon; sonoriloj sonis; kaj la konstanta muĝado de armeaj ĉaregoj suprenvenis ekde la strato; tamen li ne ekmoviĝis. Mi jam vidis nigrajn homojn spertantajn tion kion oni nomasla nigra paŭtadokiam, dum tagoj, ili nek ridetis, nek parolis, apenaŭ manĝetis. Sed ĉi tio estis pli ol tio ĉar la viro ne meditadis pasive pri iu eta malĝojo. Li ŝajnis vidi ĉioabsorbigan fakton fantazion registritan sur la muro restinta blankaĵo por mi. Mi scivolis ĉu temas pri iu profunda misfaro malĝojo vivtenita per memorado kaj senpova bedaŭro? ĉu li lamentas la mortintan mastron al kiu li restas lojala ĝis la fino? ĉu forrabas duonon el la dolĉeco de tiu libereco nun lia, la scio ke iu karulo de li ankoraŭ kuŝas malĝoje en la infero el kiu li mem eskapis? Mia koro varmiĝis pri li kiam mi tiel meditadis. Mi volis koni kaj konsoli lin kaj, reage al la impulso de la momento, mi eniris kaj tuŝis al li la ŝultron.


←  2  →


    

“My Contraband” written by Louisa May Alcott . Translated by Edwin Grobe .

Page 2 of 21. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Louisa May Alcott died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation