"Tio tamen ne estas tre grava," pensis Alicio, "ĉar ankaŭ malaperis ĉiuj arkoj." Do, pakinte la fenikopteron sub la brako, por ke ĝi ne ree foriĝu, ŝi reiris al la Kato, en la espero iom pli babiladi kun ĝi.

Ĉirkaŭ la Kato la gastoj grandamase kolektiĝis, kaj forta disputado okazas inter la ekzekutisto kaj la gereĝoj. Ĉiuj ĉi parolas samtempe; la ceteraj silente ĉirkaŭstaras, kaj ekscitite aŭskultas.

Tuj kiam Alicio aperis, ĉiuj disputantoj alvokis ŝin por decidi la aferon.

Sed ĉar ĉiuj parolis samtempe, estis por ŝi tre malfacile bone aŭdi la diratajn vortojn.

La ekzekutisto argumentis ke oni ne povas detranĉi kapon, se ne ekzistas korpo de kiu oni povas apartigi ĝin. Neniam en la tuta vivo li devis trakti tian aferon, kaj li jam estas tro aĝa por komenci tute novan metion.

La Reĝo argumentis: "Oni ja povas senkapigi ĉion, kio nur havas kapon; oni do ne parolu sensencaĵon."

Kaj jen fine la dama argumento: "Se iel la afero ne estos dece konsentita jam nun, mi ĉiujn senescepte ekzekutigos."

(Tio ĉi ja iom klarigas la kaŭzon de la jam aludita eksciteco de la gastoj!)

Alicio ne povis elpensi ion pli dirindan ol:

"Ĝi apartenas al la Dukino; mi konsilas ke vi turnu vin al ŝi."

"Ŝi estas en la kondamnitejo, vi venigu ŝin," diris la Damo.

La ekzekutisto tuj ekrapidis for, kiel sago el pafarko.

Tuj post lia foriro la Katkapo komencis esti kvazaŭ nebula; kiam li revenis kun la Dukino, ĝi jam tute malaperis. Sekve la Reĝo kaj la ekzekutisto ĉirkaŭkuris kiel frenezuloj serĉante ĝin, kaj la aliaj iris returne al la ludejo.

ĈAPITRO IX

VIV-HISTORIO DE LA FALSA KELONIO1

Vi ne povas imagi," diris la Dukino, "kiel ĝojige estas por mi revidi vin , mia kara." Dirante tion, ŝi ligis sin al Alicio per la brako en tre bonkamarada maniero, kaj ili ekmarŝis kune.

Tre plaĉis al Alicio trovi, ke la Dukino estas nun bonhumora, kaj ŝi interne pensis ke antaŭe, kiam ili renkontiĝis en la kuirejo, eble igis ŝin malagrabla nur la pipro.

1 Krom multaj aliaj supoj, la anglaj havas du, kiujn oni nomas "kelonia" kaj "falskelonia." La unua, kompreneble, estas farata el kelonia viando. La alia estas je gusto tre simila; kaj oni konkludas ke se kelonia supo estas farata el la vera kelonio, la falskelonia nur povas esti farata el la Falsa Kelonio.


←  46  →


    

“Alice's Adventures in Wonderland” written by Lewis Carroll . Translated by Elfric Leofwin Kearney .

Page 46 of 70. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Lewis Carroll died more than 100 years ago.

The translation is in the public domain worldwide because Elfric Leofwin Kearney died more than 100 years ago.

More about licenses



Click any word for instant translation