"Fariĝis porketo," Alicio respondis tre trankvile, kvazaŭ la Kato revenis laŭ la ordinara venmaniero.

"Mi kredis ke tio okazos," diris la Kato kaj denove malaperis.

Iom da tempo Alicio staris atende, kredante ke ŝi eble revidos ĝin. Poste ŝi komencis iri en la direkto de la loko kie, laŭ la Kato, loĝas la Martleporo. "Ĉapelistojn," ŝi diris al si, "mi jam konas; do la Martleporo estos por mi multe pli interesa: kaj ĉar ni jam havas Majon, ĝi eble ne estos furioza; almenaŭ malpli furioza ol en Marto."

Dirante tion, ŝi suprenrigardis. Jen denove la Kato sidis sur arbobranĉo.

"Ĉu vi diris porkon, forkon?" diris la Kato.

"Porkon," respondis Alicio, "kaj mi multe preferus, se ĉe sekvantaj alvenoj vi bonvolus aperi kaj malaperi malpli subite: tiu subiteco via estas por mi vere kapturniga."

"Laŭ via plaĉo," diris la Kato, kaj tuj ekmalaperis tutmalrapide, komencante per la vostpinto kaj finante per la grimaco, kiu restis kelkajn momentojn post kiam la cetera korpo malaperis.

"Nu," pensis Alicio, "tre ofte mi vidis katon sen grimaco; sed grimaco sen kato! jen la plej kurioza objekto kiun mi iam vidis en la tuta vivo."

Irinte antaŭen kelkajn paŝojn plu, ŝi ekvidis la domon de la Martleporo. Ŝi kredis ke tio ĉi certe estas lia domo, ĉar la du kamentuboj havis la suprojn en formo de longaj oreloj, kaj la tegmento estis kovrita per felo. La domo estis multe pli granda ol la dukina; sekve ŝi ne kuraĝis alproksimiĝi ĝis ŝi mordetis iom de la maldekstra fungopeco, kaj altigis sin ĝis proksimume sepdek centimetroj. Havante tiun altecon ŝi marŝis rekte al la domo, sed ŝi ankoraŭ iom timis dirante al si:—"Malgraŭ ĉio ĝi povas esti furioze freneza. Preskaŭ mi volus esti irinta ĉe la Ĉapeliston."

ĈAPITRO VII

TETRINKADO ĈE FRENEZULOJ

Jen sub arbo antaŭ la domo ŝi vidis tablon; ĉe la tablo sidis, tetrinkante, la Martleporo kaj la Ĉapelisto; ankaŭ inter ili sidis Gliro, kiu dormas profunde. La du aliaj apogis sur ĝi la kubutojn, kaj babiladis ĉirkaŭ ĝia kapo. "Tre malkomforte por la Gliro," pensis Alicio, "tamen, ĉar ĝi dormas profunde, ĝi kredeble ne sentas la malkomforton."


←  33  →


    

“Alice's Adventures in Wonderland” written by Lewis Carroll . Translated by Elfric Leofwin Kearney .

Page 33 of 70. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Lewis Carroll died more than 100 years ago.

The translation is in the public domain worldwide because Elfric Leofwin Kearney died more than 100 years ago.

More about licenses



Click any word for instant translation