"Vi parolas sensencaĵon," laŭte diris Alicio.

"Senkapigu ŝin," kriegis la Damo per ŝia plej alta voĉtono.

Tamen neniu ekmovis sin!

"Mi ne timas vin" diris Alicio (ŝi jam kreskis ĝis sia normala alteco). "Vi ja estas nenio,—nenio krom ludkartaro!"

La tuta kartaro tuj suprenleviĝis en la aeron kaj ree flugfalis sur ŝin. Ŝi eligis krieton, krieton duone timan kaj duone koleran, penis forfrapi ilin kaj

trovis sin kuŝanta sur la deklivo. Jen la fratino vartis ŝian kapon sur la genuoj kaj forbrosas kelke da sekaj folioj falintaj de la arboj sur ŝian vizaĝon.

"Vi vekiĝu, Anjo, vi vekiĝu, kara," diris la fratino. "Vi ja tre, tre longe dormis."

"Ho, mi estas sonĝinta tian kuriozan sonĝon," diris Alicio.

Kaj ŝi rakontis al la fratino laŭeble ĉiujn ĉi strangajn Aventurojn, kiujn vi ĵus tralegis.

Kiam ŝi finis la rakonton, la fratino kisis ŝin, dirante:—

"Jen tre kurioza sonĝo certege, Anjo. Sed jam malfruiĝas; vi do kuru en la domon por la temanĝo."

Alicio tuj levis sin kaj rajte pensisdum ŝi kuraskian mirindan sonĝon ŝi sonĝis!

* * *

Sed la fratino ankoraŭ sidis sur la deklivo, apogante la kapon per la mano, kaj rigardante la sunsubiron. Ŝi komencis pripensi la fratineton kaj ĉiujn ŝiajn aventurojn, ĝis ankaŭ ŝi falis en revon.

Jen ŝia revo:—

Unue pri Alicio mem ŝi revis. En ŝia fantazio denove la manetoj de Alicio kunligiĝis sur ŝiaj genuoj, denove tiuj klarbluaj okuloj de Alicio rigardas supren en ŝiajn. Ŝi kvazaŭ aŭdis la verajn voĉtonojn, kvazaŭ vidis tiun nur-Alician kapskuon (por postenigi la vageman buklon, kiu ĉiam malgraŭ ĉio volas fali antaŭ la okuloj); kaj dum ŝi aŭskultas ŝajnas aŭskultila tuta ĉirkaŭaĵo fariĝis plene posedata de tiuj strangaj sonĝvivaĵoj.

Jen la longa herbaĵo murmuris ĉe ŝiaj piedoj ĉar la Blanka Kuniklo preterpasasjen la timigita Muso plaŭde naĝas tra la tutapuda al ŝi akvoJen ŝi ekaŭdis la tintadon de la tetasoj, dum la Martleporo kun siaj kunuloj partoprenas la neniam finiĝantan manĝadon, kaj la altvoĉajn kriojn de la Damo ordonanta la malfeliĉajn gastojn for, for al la ekzekutisto! Ankaŭ, jen la porkinfano ternadas sur la dukinaj genuoj, dum frakasiĝas ĉirkaŭe la teleroj kaj pladoj. Denove plenigis la aeron tiu stranga krio de la Grifo, tiuj gratoj de l' Lacerta grifelo, la sufokaj blekoj de la subpremataj kobajoj; kaj malproksime, aŭdiĝas la plorĝemoj de la Falsa Kelonio.

Tre longe ŝi sidadis, kun okuloj fermitaj, kaj preskaŭ kredis ke ŝi mem vagas en tiu stranga Mirlando, kvankam ŝi bone konsciis ke, se nur ŝi malfermos la okulojn, la fantazioj malaperos, kaj ĉio refariĝos ordinara.

Se ŝi malfermos la okulojn, jam ne murmurigos la herbon Blanka Kuniklo, sed nur la vento; la akvoplaŭdojn kaŭzos ne la Muso, sed nur ŝanceliĝantaj kanoj; la tintadantaj tetasoj refariĝos ŝafsonoriloj; tuj mortos la altvoĉaj krioj de la furioza Damo, renaskiĝante kiel krioj de la ŝafpaŝtisto; la infana ternado kaj ĉiuj aliaj strangaj bruoj fariĝosnur konfuzita bruaro de la farmkorto; kaj, anstataŭ la profundaj ĝemoj de la Falsa Kelonio, ŝi aŭdos de malproksime la blekadon de la bovinoj.

Fine, ŝi imagis al si kiel ĉi tiu sama fratineto en la venontaj jaroj estos mem plenaĝa virino; kiel ŝi kredeble gardos, dum la maturaj jaroj, la simplan kaj ameman koron kiu karakterizas la nunan infanecon; kiel ŝi kredeble kolektos ĉirkaŭ si aliajn infanojn, kaj al ili briligos la okulojn per multe da strangaj rakontoj, eble per tiu ĉi stranga Sonĝo; kiel ŝi kredeble simpatie partoprenos ĉiujn iliajn simplajn ĝojojn kaj malĝojojn, rememorante siajn infanjarojn kaj la belajn somertagojn.


←  32


    

“Alice's Adventures in Wonderland” written by Lewis Carroll . Translated by Elfric Leofwin Kearney .

Page 32 of 32. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Lewis Carroll died more than 100 years ago.

The translation is in the public domain worldwide because Elfric Leofwin Kearney died more than 100 years ago.

More about licenses



Click any word for instant translation