En tiu momento Alicio havis tre kuriozan korpsenton. Kio povus esti la kaŭzo? Post ne longe ŝi konstatis ke ankoraŭ unu fojon ŝi komencas kreski. Unue ŝi preskaŭ decidiĝis stariĝi kaj eliri la juĝejon. Tamen post plua pripenso, ŝi opiniis ke estos pli bone resti kie ŝi nun sidas, ĝis manko da spaco devigos la eliron.

"Bonvolu ne tiel forte premi min," diris la Gliro, kiu nun troviĝis sidanta apud ŝi. "Apenaŭ mi povas spiri."

"Pardonu, sed mi ne povas ne," Alicio respondis humile. "Mi ja kreskas."

"Vi ne rajtas kreski tie ĉi," diris la Gliro.

"Sensencaĵo," rediris Alicio pli kuraĝe. "Ankaŭ vi kreskas."

"Jes," respondis la Gliro. "Sed mi kreskas laŭ normala rapideco, kaj vi malnormale, ridinde!" Kaj kun tre malagrabla mieno li eligis sin el sia sidloko, kaj transiris al la alia flanko de l' juĝejo. La Damo dume ne unu momenton ĉesis rigardegi la Ĉapeliston, kaj, en la momento kiam la Gliro transiras la juĝejon, ŝi diris al unu el la ĉambelanoj: "Alportu al mi la liston de la kantintoj en la lasta koncerto." Aŭdinte tiun ordonon la Ĉapelisto tremis tra la tuta korpo tiel forte, ke ambaŭ ŝuoj fortremiĝis de la piedoj.

"Vi nur eldiru vian evidencon," ripetis kolere la Reĝo; "se ne, mi nepre ekzekutigos vin, ĉu vi estas nerve afliktata, ne."

"Se plaĉas al via Reĝa Moŝto," la Ĉapelisto tuj komencis per tremanta voĉo—"mi estas malriĉulokaj apenaŭ mi komencis mian temanĝont.e. komencis antaŭ nur kelkaj tagojkaj pro la fakto ke la buterpano fariĝis tiel maldikakaj ke la teo tvinklis tiel forte—"

"Kio tio estas pri tvinklo?" la Reĝo demandis.

"Ĝi komenciĝis per la Te—" diris la Ĉapelisto.

"Kompreneble 'tvinklo' komenciĝas per T" diris vigle la Reĝo. "Ĉu vi volas insulti min kredigante ke mi estas neklerulo?—vi daŭrigu!"

—"Mi estas malriĉulo," la Ĉapelisto rekomencis "kaj preskaŭ ĉio pli malpli tvinklis post la teo, sed la Martleporo diris—"

"Mi ne diris," la Martleporo rapide intermetis.

"Vi diris—" insistis la Ĉapelisto.

"Mi tion neas," diris la Martleporo.

"Li neas 'tion'" diris la Reĝo, "do ellasu 'tion' el la evidenco."

"Nu, se ne la Martleporo, certe la Gliro diris—" kaj la Ĉapelisto ĉirkaŭregardis por vidi ĉu ankaŭ li neossed la Gliro nenion neis, ĉar li profunde endormiĝis.

"Kaj poste," la Ĉapelisto daŭrigis, "mi tranĉis pli da buterpano—"

"Sed kion la Gliro diris?" demandis unu ĵurinto.

"Tion mi ne povas memori," respondis la Ĉapelisto.

"Se vi ne memoros," minacis la Reĝo, "mi ekzekutigos vin."

La kompatinda Ĉapelisto lasis fali la tetason kaj buterpanon, kaj humile surgenuis. Denove jam la trian fojon, li komencis:—

"Mise plaĉas al via Reĝa Moŝtoestas tre malriĉa—"

"Konsente, tre malriĉa vi estas je la parolarto," diris la Reĝo, "ĝin vi certe ne posedas."

Ĉe tiu reĝa ŝerco, unu kobajo aplaŭdis, kaj estis tuj subpremita de la oficistoj. (Ĉar 'subpremita' estas iom malfacila vorto, mi volas klarigi la agmanieron. Oni havis en la juĝejo grandan kanvassakon, kunligeblan ĉe la buŝo per ŝnuretoj. En tiun sakon oni ŝovis la kobajon, kaj poste sidis sur la sako.)

"Estas bona afero ke mi vidis tion," pensis Alicio. "Tre ofte mi legas en la ĵurnaloj ke ĉe la fino de iu proceso 'kelkaj personoj ekaplaŭdis, sed la aplaŭdantoj estis tuj subpremitaj de la oficistoj de la juĝejo.' Kaj ĝis nun neniam mi povis kompreni kion precize tio signifas."

"Se nenion plu vi povas diri pri la afero," diris la Reĝo, "estas permesite al vi deiri."

"Mi ja ne povas," kontraŭdiris la Ĉapelisto, "deiri pli malsupren, ĉar jam mi staras sur la planko."

"Tamen vi povas decidi desidi tie," respondis la Reĝo.

Ĉe tio la alia kobajo aplaŭdis kajestis subpremita.

"Nu," pensis Alicio, "eble nun, foriginte la kobajojn, oni povos pli bone progresi."

"Mi preferus hejmeniĝi por daŭrigi la temanĝadon," diris la Ĉapelisto, kaj tre time li observis la Damon, kiu legas la liston de kantintoj.

"Vi havas la forpermeson," diris la Reĝo, kaj la Ĉapelisto tuj eliĝis la juĝejon, ne revestinte la ŝuojn.

—"Kaj vi senkapigu lin ekstere," la Damo aldonis al unu el la oficistoj. Sed antaŭ ol la oficisto atingis la pordon, jam la Ĉapelisto tute malaperis.

"Alvoku la duan atestanton," ordonis la Reĝo.

La dua atestanto estis la Dukina kuiristino. Ŝi portis en la mano la piprujon, kaj Alicio facile divenis kiu envenos, jam antaŭ la enveno; ĉar ŝi rimarkis ke inter la starantoj apud la pordo subite komenciĝis forta kaj konstanta ternado.

"Vi eldiru vian evidenc—" la Reĝo nur komencis.

"Rifuzas!" diris la kuiristino.

La Reĝo, konsternite, rigardis la Blankan Kuniklon, kiu per mallaŭta voĉo diris:—


←  29  →


    

“Alice's Adventures in Wonderland” written by Lewis Carroll . Translated by Elfric Leofwin Kearney .

Page 29 of 32. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Lewis Carroll died more than 100 years ago.

The translation is in the public domain worldwide because Elfric Leofwin Kearney died more than 100 years ago.

More about licenses



Click any word for instant translation