Tamen, konkludinte el la mienoj de la ĉeestantoj ke tio ne okazos, ŝipor pasigi la temponkomencis ĉirkaŭrigardi.

Ĝis la nuna momento neniam en la tuta vivo ŝi ĉeestis juĝejon; tamen ŝi estis iom leginta pri tiaj aferoj, kaj tre kontente ŝi konstatis ke ŝi povas facile identigi preskaŭ ĉion en la ĉambro.

"Jen," ŝi komencis, "sub la granda peruko, jen la juĝisto."

Sendube! Sed li estis ankaŭ la Reĝo, kaj ĉar li portis la kronon super la peruko li havis la aspekton esti tre malkomforta; ankaŭ la krono certe ne sidis konvene.

"Kaj jen," pensis Alicio daŭrigante la klasifikon, "la ĵurintarejo , kaj jenaj dekdu kreitaĵojŝi nepre devis uzi tiun vorton, ĉar unuj ja estis bestoj, kaj aliaj estis birdojsupozeble estas la ĵurintoj."

Ŝi du, tri fojojn ripetis la vortojn "ĵurintoj, ĵurintarejo," ĉar ŝi kredis, kaj ja rajtis kredi, ke nur tre malmultaj knabinetoj ŝiaj samaĝuloj havas pri tiuj vortoj ian ajn ideon.

La dekdu ĵurintoj skribadis (ĉiuj senescepte) sur ardezaĵoj.

"Kion ili faras?" ŝi flustris al la Grifo, "ja antaŭ komenco de la proceso, ili nepre nenion povas havi por skribi."

"Ili skribas ĉiu sian propran nomon," la Grifo mallaŭte respondis, "pro la timo ke antaŭ la finiĝo de l' proceso ili forgesos ĝin."

"La stultuloj!" Alicio komencis per laŭta indigna voĉo, sed tuj ĉesis pro la fakto ke la Blanka Kuniklo ordonis: "Silenton en la juĝejo," kaj la Reĝo, almetinte la okulvitrojn, ĉirkaŭrigardis por sciiĝi kiu parolas.

Alicio povis certiĝi, same kvazaŭ ŝi rigardus la ardezojn de malantaŭ iliaj ŝultroj, ke ĉiuj ĵurintoj skribas sur la ardezoj "Stultuloj," kaj ŝi povis rimarki ke unu el ili, ne sciante mem per kiaj literoj silabi la vorton, devas peti la informon de sia najbaro. "Kiam la proceso finiĝos," pensis Alicio, "oni havos sur tiuj ardezoj vere vidindan miksaĵon!"

La grifelo de unu ĵurinto komencis grinci. Tion kompreneble Alicio ne povis toleri. Do, ĉirkaŭirinte la juĝejon, kaj preninte oportunan starlokon malantaŭ li, ŝi tre baldaŭ sukcesis forŝteli nerimarkite la grifelon. Tiel lerte ŝi klopodis ke la ĵurinteto (ĝi estas ja Bil Lacerto!) tute ne povis kompreni kien ĝi malaperis. Li do, post longa ĉirkaŭserĉado, fine klopodadis kiel eble plej bone skribi per unu fingro. Sed ne multe utilis tio , ĉar la fingro faris sur la ardezo nenian postsignon.

"La Heroldo legu la kulpigon," diris subite la Reĝo.

Laŭ tiu ordono, la Blanka Kuniklo trifoje ludblovis la trumpeton, kaj poste malvolvis la pergamenan rulaĵon, kaj legis laŭte:

La Kera Damo bakis tortojn
En iu somertago!
Lakeo ŝtelis tiujn tortojn
Kaj kaŝis sub kratago!

"Vi tuj konsideru la verdikton," ordonis la Reĝo, direktante siajn rigardojn al la ĵurintoj.

"Ne, ne ankoraŭ," vigle intermetis la Kuniklo. "Antaŭ tio estas multe da procedoj."

"Alvoku la unuan atestanton," diris suflorite la Reĝo.

La Blanka Kuniklo tuj blovis trifoje la trumpeton, kaj laŭte kriis:—"Unua atestanto!"

La unua atestanto estis la Ĉapelisto. Li venis en la ĉambron tra flanka pordo, havante en unu mano tetason kaj en la alia pecon da buterpano.

"Pardonu, via Reĝa Moŝto," li komencis, "ke mi kunportas ĉi tiujn teaĵojn; kiam mi ricevis la alvokon, mi ne ankoraŭ finis la temanĝadon."

"Vi devis esti fininta," diris la Rego, "Kiam vi komencis?"

La Ĉapelisto rigardis al la Martleporo kaj la Gliro, kiuj jam sekvis lin en la juĝejon kaj stariĝis kune, brako en brako.

"Je la dekkvara de Marto, mi kredas," li prove diris.

"Dekkvina," "Deksesa," korektis la Martleporo kaj la Gliro, preskaŭ sammomente.

"Elskribu tion," diris la Reĝo al la ĵurintaro.

Laŭ tiu ordono, la ĵurintaro elskribis ĉiujn tri datojn sur la ardezoj; poste kalkulis la sumon, kaj eligis solvon en spesmiloj kaj spesdekoj!

"Demetu vian ĉapelon," diris la Reĝo al la atestanto.

"Ĝi ne estas mia," kontraŭdiris la Ĉapelisto.

"Do, ŝtelita!" ekkriis la Reĝo, turnante sin al la ĵurintoj: ĉiuj notis ke la ĉapelo estas ŝtelita.

"Mi tenas provizon da ili por vendi," la Ĉapelisto klarigis. "Propran ĉapelon mi havas neniun. Mi estas ja Ĉapelisto."

Kaj nun la Damo almetis la okulvitrojn kaj severe rigardegis la Ĉapeliston. Sub ŝia rigardego tiu paliĝis kaj tremis.

"Vi diru vian evidencon," diris la Reĝo. "Se vi persistos konduti en tia ridinde timigita maniero, mi tuj ekzekutigos vin."

Tiu minaco ja ne kuraĝigis la atestanton. Li senĉese ŝanĝis la sintenadon, apogante la korpon jen sur unu piedo, jen sur la alia. Kun tre maltrankvila mieno li konstante rigardis la Damon; kaj, pro lia konfuziĝo, li elmordis grandan pecon el la tetaso anstataŭ el la buterpano!


←  28  →


    

“Alice's Adventures in Wonderland” written by Lewis Carroll . Translated by Elfric Leofwin Kearney .

Page 28 of 32. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Lewis Carroll died more than 100 years ago.

The translation is in the public domain worldwide because Elfric Leofwin Kearney died more than 100 years ago.

More about licenses



Click any word for instant translation