Mi diris ke la sola rezulto de mia iom knabeca eksperimento — mia subenrigardado en la lageton — estis pliprofundigo de la unua malkutima efekto. Estas sendube ke la konscio pri la rapida pligrandigo de mia superstiĉo — ĉar kial mi hezitu ĝin nomi tia?—utilis ĉefe por plirapidigi tiun pligrandigon mem. Jam de longa tempo mi konscias ke tia estas la paradoksa leĝo pri ĉiuj sentoj bazitaj sur la teruro. Kaj eble pro tiu sola kialo okazis ke, kiam denove mi levis la rigardon ĝis la domo mem, for de ties bildo en la lageto, ekkreskis en mia menso stranga fantazio — fantazio tiel ridinda ke mi konsentas ĝin mencii nur por elmontri la viglan forton de la sensacoj kiuj min premis. Mi tiel aktivigintis mian imagpovon ke mi komencis pensi efektive ke super la tutaj domego kaj bieno pendas etoso propra nur al ili kaj al ilia ĉirkaŭejo — etoso havanta nenian rilaton kun la aero de la ĉielo, sed leviĝinta el la putrintaj arboj kaj la griza muro kaj la silenta lageto — pesta kaj mistika vaporo, malhela, malenergia, apenaŭ videbla, plumba.

Forskuinte de sur mia spirito tion kio povintus esti nur sonĝo, mi rigardis pli proksimdetale la veran aspekton de la konstruaĵo. Ĝia ĉefa trajto ŝajnis esti tiu de ekscesa antikveco. La miskoloriĝo kaŭzita de la forpasintaj epokoj estis granda. Etaj fungoj sin sternintis sur la tutan eksteraĵon kaj pendis el la aleroj en subtila, implikita retaĵo. Malgraŭ tio videblis tamen nenia eksterordinara kadukeco. Forfalintis nenia parto de la masonaĵo; kaj ŝajnis esti sovaĝa malkonformeco inter ties daŭre perfekta kunligo de eroj kaj la dispeciĝanta stato de la unuopaj ŝtonoj. Tiurilate la situacio multe memorigis al mi la ŝajnigan tutecon de malnova lignaĵo putrinta dum longaj jaroj en iu forgesita kelo sen difektiĝi pro la interrompa spirado de la ekstera aero. Krom tiu indikaĵo pri vastskala putreco, tamen, la konstruaĵo elmontris malmultajn signojn pri malstabileco. Eble la rigardo de kontrolanta observanto konstatintus apenaŭ percepteblan fendeton, kiu, etendiĝante ekde la tegmento de la domo sur la fasado, estigis vojon suben laŭ la muro en zigzaga direkto, ĝis sin perdigi en la morozajn akvojn de la lageto.


←  3  →


    

“The Fall of the House of Usher” written by Edgar Allan Poe . Translated by Edwin Grobe .

Page 3 of 16. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Edgar Allan Poe died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation