Tamen en ĉi tiu domego de morneco mi nun celis gastadi dum kelkaj semajnoj. Ĝia proprietanto, Roderiko Uŝero, estis unu el miaj plej intimaj amikoj dum nia knabeco; tamen multaj jaroj forpasis ekde nia lasta renkontiĝo. Letero, tamen, atingintis min en fora regiono de la lando — letero de li — kiu, pro sia senbride petema karaktero, invitis nur vivpersonan respondon. La manuskripto vidigis indicojn pri nervoza maltrankvilo. La leterinto priparolis seriozegan korpan malsanon — mensan malsanon kiu lin premas — kaj pri sincera deziro vidi min, kiel lian plej bonan, kaj efektive solan amikon, kun la celo, pere de la plezuro de mia kompanio, iom malpligrandigi lian malsanon. Estis la maniero en kiu diritis ĉio tio, kaj multe pli — estis la ŝajnakorecokiu akompanis la peton — kiu malpermesis min heziti; rezulte mi obeis tujege kion mi daŭre konsideris ege malkutima alvoko.

Kvankam, kiel knaboj, ni estis intimaj kunirantoj, mi malmulte sciis tamen pri mia amiko. Lia distancemo estis ĉiam ekscesa kaj konstanta. Mi konsciis tamen ke lia ege antikva familio estis fama, jam en forpasintaj epokoj, por aparta sensivo de temperamento sin montranta, dum longaj periodoj, en multaj verkoj de laŭdeginda arto kaj, pli lastatempe, en ripetitaj faroj de malavarega sed senfanfarona almozo, kaj cetere en pasia sindediĉo al la komplikaĵoj, eble pli ol al la tradiciaj kaj facile rekoneblaj belecoj, de la muzikaj sciencoj. Mi eksciis ankaŭ la ege rimarkindan fakton ke la tigo de la Uŝera gento, kvankam ĝuante longtempajn honorojn, neniam fondis daŭran branĉon; alivorte, ke la tuta familio sin limigis al rekta devenlinio kaj ĉiam, krom ege malgravaj kaj ege provizoraj varioj, ade sin limigas tiel. Estis tiu manko, mi konsideris, primeditante la perfektan mantenadon de la lokalo kaj la agnoskatan karakteron de la gento, kaj spekulativante pri la ebla influo kiun la unua, dum la longa preterpaso de jarcentoj, povintus trudi al la alia — estis tiu manko, eble, de akcesora idaro, kaj la rezultinta sendevia transdono, de patro al filo, de la hereda posedaĵo kun la nomo, kiu, finfine, tiomagrade kunidentigis la du ke la origina nomo de la bieno aliiĝis en la kuriozan kaj dubasencan nomon "Uŝero-Domo"—nomon ŝajnantan ampleksi en la mensoj de la kamparanaro ĝin uzanta, kaj la familion kaj la familian domon.


←  2  →


    

“The Fall of the House of Usher” written by Edgar Allan Poe . Translated by Edwin Grobe .

Page 2 of 16. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Edgar Allan Poe died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation