Ne viciĝante, ili staris disamase, kaj rigardis nin sovaĝe. Sed vidante, ke ni atakos, ili pafis sagojn, kiuj kvankam boncelite, nin ne atingas. Ni haltis por pafi, tiam alrajdis laŭeble por ataki ilin, glavon enmane, komanditaj de la kuraĝa Skoto.

Tuj kiam ni atingis ilin, ili kuregis dekstren kaj maldekstren, sed tri el ili, ĉiu havante glavegon, sin defendis kaj laŭeble penis revoki la ceterajn. Nia Skoto rajdadis proksimen al ili, kaj pafiltenile deĵetis unu de lia ĉevalo, mortpafis alian, kaj la tria forkuris. Tiel finiĝis la batalo. Ĉio kion ni perdis, estis la ŝafĉasaĵo; neniu estis vundita.

Tiamaniere ni iris de loko al loko; fine vojaĝis al la ĉefurbo de la nordaj maroj, ĝuste unu kaj duonon jarojn de kiam ni lasis Ĉingon.

Fine mi enŝipiĝis por mia hejmlando, kiun mi lasis antaŭ dek jaroj, naŭ monatoj kaj tri tagoj.

Kaj nun mi finos tiun-ĉi historion pri mia vivo. Havante la aĝon de tri dudekojn da jaroj, mi sentas, ke alvenas la tago, pri kiu mi preĝas, mi eniros en la maron de paco kaj amo, kiu ne havas ondojn bordojn escepte tiujn de feliĉeco senfina.


←  26


    

“Robinson Crusoe” written by Daniel Defoe in 1719 . Translated by A. Krafft .

Page 26 of 26. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Daniel Defoe died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation