Mi unue iris al urbo tre vidinda, iom de la terbordo, konstruis kun rektaj stratoj kvadratangule.

Sed mi devas diri, ke reveninte al mia naskiĝa lando, mi miregis pro la flataĵo de miaj konatoj pri la riĉeco kaj komerco tiuparto monda, ĉar, mi trovis, ke la viroj estas nur amaso da sklavaĉoj, kiuj povas fanfaroni nur pro malmulto da artoj lertaĵoj, kaj ke iliaj manieroj estas preskaŭ tiel krudaj kiel tiuj de la ruĝaj homoj, kiujn mi lasis sur mia insulo.

Kia estas ilia komerco kompare al la nia, de Francujo Hispanujo? Kiaj estas iliaj havenoj kun malmulto da ĵonkoj kaj barkoj, kompare al niaj multenombroj ŝiparoj? Unu el niaj militŝipoj povus subakvigi ĉiujn iliajn ŝipetojn, unu vico da Francaj soldatoj venkus ĉiujn iliajn bravulojn; mi estas dirota la samon pri iliaj havenurboj, kiuj ne povos elteni unu momenton tian sieĝon, kia ni sieĝus ilin. Post tri semajnoj ni venis al ilia ĉefurbo, kie ni havigis grandan provizon da teo, ventumiloj, ŝaloj, pletoj, kaj kruda silko, kion ni metis sur la dorsojn de niaj muloj, kaj ekiris norden. Estis kun ni kelke da riĉaj Skotoj, kiuj venis tien por komerci.

Sciante, ke survoje ni eble renkontus ĉiuspecajn riskojn, ni kunprenis viraron por deteni la sovaĝularon, vagante de loko al loko tra la tuta lando. Ni havis kvin gvidistojn, kaj ĉiujn niajn monerojn ni kunmetis en unu monujon por aĉeti nutraĵon survoje, kaj por pagi niajn gvidistojn.

Ni elektis ĉefon por komandi, se estus necese batali por la vivo, kaj ni multe bezonis lian lertecon.

Ĉiuflanke, ni vidis homojn fabrikante tasojn, pelvojn, kaj botelegojn ĉiaforme elpenseble el bela argilo, kaj tio estas la argilaĵo, kiu havas tian famon: la ĉefkomercaĵo en tiuparto monda.

Unu objekton, diris la gvidisto, li montros al mi, kiun oni ne povas vidi aliloke (kaj kiun mi vere ne povis ridmoki, kiel pri multaj aferoj, kiujn mi vidis tie), jen estas domo tute konstruita el samaĵo laŭ la teleroj kaj tasoj, kiujn ni uzas, sed multe pli bela. “Kiel granda estas tiu-ĉi domo?” mi demandis, “Ĉu ni povas meti ĝin sur muldorson?” “Sur muldorson!” respondis la gvidisto, “Ja, du dekoj da homoj loĝas en ĝi.” Tiam li kondukis nin por vidi tiun-ĉi strangan vidaĵon, kiu vere estas granda domo, konstruita per palisetoj, sur kiuj estis pendigitaj plataĵojn el la plej bona materialo, kiun oni povas fari el argilo. Ĝi havas brilan glazuron sur ĝi, kiu brilas en la sunlumo kvazaŭ vitro. Ĉe la flankoj de la domo estas folioj kaj helikformaj ornamoj, pentritaj per blua kolorilo, kaj la ĉambraj muroj estis faritaj el malgrandaj platoj en ĉianuanca ruĝaj, bluaj, kaj verdaj koloroj, kun iom da oro sur ili diverse tre strangforme, sed farita bonguste; kaj ĉar la sama speco de argilo estis uzita por kunigi la platojn, oni ne povas vidi, kie ili kuniĝas. La plankoj de ĉiuj ĉambroj estas samaĵoj, kiel ankaŭ la tegmento, sed tiu-ĉi estas tute nigra por deteni la varmegon de la sunradioj. Se mi havus pli multe da tempo, mi estus ĝojinta vidante plu pri tiu-ĉi stranga loko, ĉar estas fiŝlagetoj, aleoj kaj kortoj, ĉiuj faritaj simile.

Tiu stranga vidaĵo min detenis du horojn de miaj kunuloj; reveninte al ili, mi pagis punmonon al nia ĉefo, ĉar li kaj la ceteraj tiel longe atendis pro mi; ja ni multe riskis, ne restinte kun la ceteraj.

Post du tagoj ni atingis la Grandan Muron, kiu estis konstruita kiel fortikaĵo por gardi la landon kontraŭ la sovaĝularoj, libere vagantaj tra la ebenaĵoj okcidente. Ĝi sin etendas la tutan longecon de la lando, kaj turnas, kaj tordas, kaj estas tiel alta, ke estas supozita, ke malamikoj ĝin ne povus suprenrampi; se tiel, nenia muro ilin povus halti.

Nia ĉefo permesis, ke kelkaj el ni iru por ĉasi, kiel ili ĝin nomas, sed kio estas tie por ĉasi krom ŝafoj! Sed estante sovaĝaj kaj rapidaj, ili ne estas malbona ĉasaĵo, kiel baldaŭ montriĝis; ili iras arege.

Dum tiu-ĉi ĉaso ni renkontis kelkajn sovaĝularojn, pri kiuj mi jam parolis. Bandoj da ili vagas de loko al loko, por rabi kaj mortigi ĉiujn, kiujn ili renkontas. Ili ne konas lertmilitadon, nek strategion, iliaj armiloj estas nebonaj; iliaj ĉevaloj nur malbonaj, malgrasaj bestoj; tute ne taŭgaj por tedlaboro.

Tuj kiam tiuj viroj nin ekvidis, ili kornblovas kelke da notoj, kies sono estis tute nova al mi. Ni pensis, ke ili alvokis siajn anojn al si, kaj, tiel estas; ĉar, baldaŭ, laŭa bando venis por kunigi kun ili, kaj laŭ mia opinio ĉiuj estis malproksimaj mejle.

Tuj kiam unu el la Skotoj, kiuj estas kun ni, aŭdis la kornblovegon, li diris, ke ne perdu tempon sed staru en vicon, kaj ilin ataku. Mi diris al li, ke ni batalos la friponojn, se li nin komandus.


←  25  →


    

“Robinson Crusoe” written by Daniel Defoe in 1719 . Translated by A. Krafft .

Page 25 of 26. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Daniel Defoe died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation