Nenies sorto estis pli diversa ol la mia:
Mi estis dektrifoje riĉa kaj malriĉa.

Sinjoro Walter Scott diras: “Eble ne ekzistas verko en angla lingvo, kiu estas pli universale legata kaj admirata ol la Aventuroj de Robinsono Kruso.”

Ĉi tiu traduko estas deRobinson Crusoede laAltemusYoung Peoples Library Edition”.

Parto I

Mi naskiĝis en Jorko, Anglujo, je Marto 1, 1632, kiu estas la sesjarrego de la reĝo Karolo la Unua. Infane, mi sentadis grandan deziron por pasigi mian vivon sur la maro; kaj pliaĝante, la deziro plifortiĝis; ĝis fine, mi forlasis mian lernejon kaj hejmon, kaj piede, mi trovis mian vojon al Hull, kie mi baldaŭ trovis okupadon sur ŝipo.

Post kiam ni velveturis kelke da tagoj, okazis ventego, kaj kvinanokte la ŝipo enfendiĝis. Ĉiuj al la pumpiloj rapidis. La ŝipon ni sentis ĝemi en ĉiuj siaj tabuloj, kaj ĝian trabaĵon ektremi de la antaŭa ĝis la posta parto; kaj baldaŭ klariĝis ke ne estas ia espero por ĝi, kaj ke ĉio, kion ni povas fari, estas savi niajn vivojn.

Unue, ni pafadis pafilegojn por venigi helpon, kaj post kelke da tempo, ŝipo kuŝante ne malproksime, alsendis boaton por helpi nin. Sed la maro estis tro maltrankvila por ĝi restadi ŝipflanke; tial ni elĵetis ŝnuregon, kiun la boatanoj ekkaptis kaj firme fiksis, kaj tiamaniere ni ĉiuj enboatiĝis.

Tamen, vaniĝis en tia maltrankvila maro, por peni albordiĝi la ŝipon, kiu alsendis la virojn; aluzi la remilojn de la boato, kaj ni ne povis ion fari, krom ĝin lasi peliĝi teron.

Duonhore, nia ŝipo trafis rifon kaj subakviĝis, kaj ĝin ni ne vidis plu. Tre malrapide, ni alproksimiĝis teron, kiun iafoje ni vidis, kiam ajn la boato leviĝis sur la supro de ia alta ondo; kaj tie ni vidis homojn, kurante amase, tien kaj reen, havante unu celon, savi nin.

Fine, ĝojege, ni surteriĝis, kie bonŝance, ni renkontis amikojn, kiuj donis al ni helpon por reveturi al Hull; kaj se tiam, mi havus la bonan sencon por iri hejmon, estus pli bone por mi.

La viro, kies ŝipo subakviĝis, diris kun grava mieno: “Junulo, ne iru plu surmaron; tiu ne estas la vivmaniero por vi.” “Kial do, sinjoro, vi mem iros plu surmaron?” “Tiu estas alia afero. Mi estas elnutrita por la maro, sed vi ne estas; vi venis sur mian ŝipon por eltrovi, la staton de vivo surmara, kaj vi povas diveni tion, kio okazos al vi, se vi ne reiros hejmon. Dio ne benos vin, kaj eble vi kaŭzis tiun-ĉi tutan malbonon al ni.”


←  2  →


    

“Robinson Crusoe” written by Daniel Defoe in 1719 . Translated by A. Krafft .

Page 2 of 55. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Daniel Defoe died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation