Kvankam mi ne havis ilojn, mi faris panon, kaj neniu povas diri, ke mi ĝin ne perlaboris per la ŝvito de mia frunto. Kiam la pluvo endomadis min, mi havis sportegon instruante mian karulan birdon Polo kiel paroli; sed ho! tiel muta estis ĉio ĉirkaŭ mi, ke mia propra voĉo ektremigis min.

Nun mi bezonas havigi botelegojn, potojn, kaj telerojn; sed mi ne sciis, kiel ilin fari. Fine, mi eliris por serĉi argilon, kaj tion trovis preskaŭ mejlo de mia domo; ja estis ridinda rigardi la strangajn formojn, kiujn mi faris el ĝi. Ĉar, kelkaj el miaj botelegoj kaj potoj estis tro malfortikaj por elporti sian propran pezon, kaj ili disfalis eksteren kaj internen, ĉiumaniere; kaj aliaj, metitaj en la sunradiojn por bakiĝi, fendiĝis pro la varmego de la radioj. Vi povas diveni, kia estis mia ĝojo, kiam mi fine faris poton, kiu eltenis la varmegecon fajran, tiel ke mi povis boli viandon por buljono.

Nun mi devas fari kribrilon por senrubigi la grenon. Mi ne povas uzi kaprajn harojn, ĉar mi povas nek plekti nek ŝpini, tial dujare mi kontentigis min per maldika peco da ŝtofo, alportita de la ŝipo. Sed, pisti la grenon ŝtone, mi trovis esti la plej malfacila laboro el ĉiuj. Por baki la panon, mi bruligis lignon ĝis cindroj, kiujn mi tuj metis sur la fajrujon por ĝin varmegigi, kaj poste la bulkojn por baki kaj tiamaniere, faris panon.

Nun mi konsideras la ŝipboaton kiu kuŝas sur la sabla altaĵo, kien ĝi puŝeĝis per la sama ventego, kiu min ankaŭ ĵetis surteron. La boato kuŝis havante la kilon ĉielen, tiel ke mi devis fosi la sablon for de ĝi, kaj ĝin turni stangpere. Tion farinte, mi trovis vane, ne havante la forton por ĝin surmarigi. Tial ĉio, kion mi povas fari, estis konstrui malpli grandan boaton el ia arbo; kaj mi eltrovis unu, kiu ĝuste taŭgas por tiun fari, kaj kiu kreskis ne malproksime de la marbordo; sed simile al la ŝipboaton, tiun mi ne povis movi.

Kion fari? Mi nun ebenigis kaj glatigis la tutspacon de la boato ĝis la maro, por ke la boato glitiĝu maren; sed tiu plano ne sukcesis; mi decidis provi alian planon; nome, elfosi fosaĵon por konduki la maron al la boato. Tamen, por tion fari, estus necese, ke mi fosu tian grandan profundon, ke la laboro okupus unu viron kelke da jaroj. Kaj tro malfrue mi trovis, ne estas saĝe ellabori projekton antaŭ ol mi unue pripensis la penadon kaj koston.

Nu do,” mi pensis, “mi devas forlasi la boaton, kaj tial miajn tutajn esperojn pri lasi tiun-ĉi insulon. Sed estas dece, ke mi ankaŭ pripensu jene: Mi estas sinjoro de la tuta insulo, efektive reĝo. Mi havas lignon per kiu mi povas konstrui ŝiparon, kaj vinberojn, se ne grenon, por ĝin ŝarĝi, kvankam mia tuta riĉeco estas nur kelke da ormoneroj.” Por ili mi ne havas ian uzon, kaj volonte estus donanta ilin por kvaronbuŝelo da pizoj kaj iom da inko; la lastnomitan mi pleje bezonis. Sed estas plej bone pripensi pli multe pri tio, kion mi havas, ol pri tio, kion mi ne havas.

Denove, mi provas konstrui boaton, sed mi nun decidis, ke ĝi havu maston; ĉar ŝipveloj estos tre utilaj. Mi faris ferdekon je la antaŭa kaj je la posta parto por deteni la maran ŝaŭmon, keston por nutraĵo, kaj por mia pafilo apogilon kun kovrilo, por ĝin ŝirmi kontraŭ la malsekeco. Pli bone ol ĉio mi povis surmarigi tiun-ĉi boaton.

Unue, mi krozadis sur rivereto, sed baldaŭ mi kuraĝiĝis, kaj veturis ĉirkaŭ mia insulo. Mi kunprenis panon, kukojn, poton da rizo, iom da rumo, duonkapron, du surtutojn, unu por kuŝejo, la alia por noktŝirmo. Mi ekveturis je la sesa jaro de mia regado. Orientflanke de la insulo troviĝis granda pinto ŝtonega, kiu staris du mejlojn de la terbordo, kaj sablaĵo etendis sin duonmejle de la ŝtonegoj terborden. Por ĉirkaŭiri tiun pinton mi devis veturi malproksimen enmaron, kaj tie mi preskaŭ perdis mian vivon.

Tamen, mi fine revenis hejmon. Survoje tien tute lacigita pro la laboroj boataj, mi kuŝiĝis en ombron por ripozigi mian korpon, kaj dormadis. Sed juĝu, se eble, kiel mi ektremis, kiam voĉo min vekas de mia dormo, kaj trifoje elparolas mian nomon! Voĉo en tiu-ĉi sovaĝa loko! Ja vokante min per mia propra nomo! Tiam diris la voĉo, “Kie vi estas? Kie vi estis? Kiel vi venis tien-ĉi?” Baldaŭ mi tute komprenis; ĉar, sur la plektbarilo, sidas Polo, parolante vortojn jam lernitajn.

Mi nun serĉis kaprojn, kaj ordigis kaptilojn por ili, kun rizo por allogaĵo. Mi ordigis la kaptilojn nokte, kaj eltrovis, ke ili restadis ordigitaj, sed la allogaĵo foriĝis. Tial mi elpensis novan manieron por kapti ilin, farante puton kaj kovrante ĝin per bastonoj kaj herbo por ĝin kaŝi; tiamaniere mi kaptis maljunan kapron kaj kelke da kapridoj. Sed la maljuna kapro estis multe tro furioza por mi, tial mi ĝin liberigis.


←  10  →


    

“Robinson Crusoe” written by Daniel Defoe in 1719 . Translated by A. Krafft .

Page 10 of 26. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Daniel Defoe died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation