"Tio estas demando pri disciplino," pli poste diris al mi la eta princo. "Kiam oni finis sian matenan tualetadon, oni devas zorge fari tiun de la planedo. Oni devas devigi sin regule eltiradi la baobabojn, tuj kiam oni distingis ilin de roz-arbetoj, al kiuj ili multe similas, kiam ili estas tre junaj. Tio estas tre teda, tamen tre facila laboro."

Kaj iun tagon li konsilis, ke mi penu fari pri tio belan desegnaĵon, por efektive enkapigi tion al la infanoj de mia planedo. "Se ili iam vojaĝos," li diris al mi, "tio eble utilos al ili. Iufoje oni povas prokrasti sian laboron kaj ne gravas. Sed, se temas pri baobaboj, ĉiam okazos katastrofo. Mi konis planedon, sur kiu loĝis mallaboremulo. Li malatentis tri arbustojn..."

Laŭ indikoj de la eta princo mi desegnis tiun planedon. Mi ne multe ŝatas paroli kun moralista tono. Sed la danĝero de la baobaboj estas tiom malmulte konata, kaj la riskoj por tiu, kiu vojeraras sur asteroido, tiel multe konsiderindaj, ke ĉi-foje mi escepte forlasas mian rezerviĝemon. Mi diras: "Infanoj! Atentu la baobabojn!"

Por averti miajn amikojn pri tiu nekonata danĝero, kiu preskaŭ trafis ilin kaj min mem, mi tiom multe prizorgis tiun desegon. La leciono, kiun mi donis, multe valoris.

Eble vi demandos vin: "Kial en ĉi tiu libro ne estas aliaj desegnoj tiel grandiozaj, kiel la desegno de la baobaboj?".

La respondo ja estas simpla: Mi provis, sed mi ne povis sukcesi. Kiam mi desegnis la baobabojn, mi estis pelata de urĝosento.

VI

HO, ETA PRINCO, mi ekkomprenis tiele, iom-post-iome, vian melankolian vivon... Dum longa tempo vi havis kiel distraĵon nur la mildecon de sunsubiroj. Tiun ĉi novan detalon mi eksciis la kvaran tagon matene, kiam vi diris al mi:

"Al mi multe plaĉas sunsubiroj. Ni iru vidi sunsubirojn!..."

"Sed necesas atendi."

"Kion atendi?"

"Ke la suno subiru."

Unue vi ŝajnis tre surprizita, sed poste ridis pri vi mem. Kaj vi diris al mi:

"Mi ĉiam pensas kvazaŭ mi estus hejme!" Efektive. Kiam tagmezas en Usono, la suno - ĉiuj scias tion - subiras super Francio. Por ĉeesti la sunsubiron sufixus, ke oni povu en unu minuto atingi Francion.


←  8  →


    

“La Eta Princo” written by Antoine de Saint Exupéry .

Page 8 of 37. Go to page Print version

Source: Wikibooks


Antoine de Saint Exupéry died in 1944, so his works are in the public domain in countries and areas where the copyright term is the author’s life plus 73 years or less.

More about licenses



Click any word for instant translation