"Kion vi volas diri?"

"Kiam vi rigardos la ĉielon dumnokte, ĉar mi loĝos sur unu el la steloj kaj ridos sur unu el ili, tiam estos por vi, kvazaŭ ĉiuj steloj ridus. Vi havos stelojn, kiuj kapablas ridi!"

Kaj li denove ridis.

"Post kiam vi konsoliĝos (oni ĉiam konsoliĝas), vi estos kontenta, ke vi min konis. Vi ĉiam estos mia amiko. Vi deziros ridi kun mi. Kaj foje jen vi malfermos fenestron nur pro plezuro... Kaj viaj amikoj miros vidi, ke vi ridas rigardante la ĉielon. Tiam vi diros al ili: "Jes, la steloj ĉiam ridigas min! Kaj ili opinios, ke vi frenezas. Kaj vi pensos, ke mi faris por vi sufiĉe aĉan ŝercon..."

Kaj li daŭre ridis.

"Estos kvazaŭ, anstataŭ stelojn, mi donus al vi amason da tintiletoj, kiuj kapablas ridi..."

Kaj li denove ridis. Poste li serioziĝis:

"Pri tiu nokto... sciu... Ne venu!"

"Mi ne forlasos vin!"

"Mi aspektos kvazaŭ sentanta doloron, kvazaŭ mortanta. Estas tiel. Ne venu por vidi tion, ne indas..."

"Mi ne forlasos vin!"

Sed tio zorgigis lin:

"Mi diras tion al vi... ankaŭ pro la serpento. Nepre necesas, ke ĝi ne mordu vin!... Serpentoj ja estas malicaj... Ili povas mordi pro sia plezuro..."

"Mi ne forlasos vin..."

Tamen io maltrankviligis lin:

"Estas vere, ke ili ne havas plu venenon por mordi duafoje."

Tiunokte mi ne vidis lin ekvojiri. Li forkuris senbrue. Kiam mi sukcesis atingi lin, li estis iranta decideme per rapidaj paŝoj. Li nur diris al mi:

"Ha, vi estas ĉi tie..."

Kaj li prenis mian manon. Sed li denove maltrankviliĝis:

"Vi ne faras bone. Vi afliktiĝos. Mi ŝajnos morta kaj tio ne estos vero..."

Mi mem silentis.

"Komprenu... Estas tro malproksime. Mi ne povas forporti tiun ĉi korpon. Ĝi estas tro peza."

Mi mem silentis.

"Sed ĝi estos kiel malnova forlasita ŝelo. Malnovaj ŝeloj ne estas malgajiga afero..."

Mi mem silentis.

Li iom senkuraĝiĝis. Sed ankoraŭ streĉis siajn fortojn:

"Nu! Estos ĉarme. Ankaŭ mi rigardos la stelojn. Ĉiuj steloj estos putoj kun rustika pulioj. Ĉiuj steloj verŝos al mi por trinki..."


←  35  →


    

“La Eta Princo” written by Antoine de Saint Exupéry .

Page 35 of 37. Go to page Print version

Source: Wikibooks


Antoine de Saint Exupéry died in 1944, so his works are in the public domain in countries and areas where the copyright term is the author’s life plus 74 years or less.

More about licenses



Click any word for instant translation