"Ankaŭ mi hodiaŭ reiros hejmen..."

Kaj melankolie:

"Estas multe pli malproksime... multe pli malfacile..."

Mi sentis, ke io eksterordinara okazas. Mi premis lin en miaj brakoj kiel infaneton, kaj tamen ŝajnis al mi, ke li glitas suben en abismon kaj mi ne povas fari ion ajn por lin reteni...

Lia rigardo estis serioza, perdiĝanta en malproksimecon.

"Mi havas vian ŝafeton. Kaj mi havas la keston por la ŝafeto. Kaj ankaŭ la buŝumon..."

Kaj li malgaje ridetis.

Mi longe atendis. Mi sentis, ke li iom post iom revigliĝas.

"Vi timis, etulo..."

Li timis, kompreneble! Sed li dolĉe ridis:

"Mi ankaŭ pli multe timos hodiaŭ vespere..."

Denove mi sentis min frosta pro la konscio de io nekompensebla. Kaj mi komprenis, ke mi ne povas pensi, ke mi neniam plu aŭdos tiun ridon. Ĝi estis por mi kvazaŭ fonteto en dezerto.

"Etulo, mi ankoraŭ volas aŭdi vin ridi..."

Sed li diris al mi:

"Tiun ĉi nokto unu jaro estas pasinta. Mia stelo troviĝas super la loko, kien mi falis lastan jaron..."

"Etulo, ĉi tiu afero pri serpento kaj rendevuo kaj stelo estas malbona sonĝo, ĉu ne?"

Sed li ne respondis al mia demando. Li diris:

"Kio estas grava, tio ne videblas..."

"Certe..."

"Estas kiel pri tiu floro. Se vi amas floron, kiu troviĝas sur iu stelo, plaĉas al vi rigardi la ĉielon dumnokte. Ĉiuj steloj estas florumitaj..."

"Certe..."

"Estas same kiel pri akvo. Tiu, kiun vi donis al mi por trinki, estis kvazaŭ muziko pro la pulio kaj la ŝnuro... Vi memoras... ĝi estis bongusta."

"Certe..."

"Nokte vi rigardos stelojn. La mia estas tro eta, por ke mi povu montri ĝin al vi. Estas pli bone tiel. Mia stelo estos por vi unu el la steloj. Tial vi ŝatos rigardi ĉiujn stelojn... Ili ĉiuj estos viaj amikoj. Kaj krome mi donos al vi donacon..."

Li denove ridis.

"Ha, etulo, etulo, mi amas aŭdi vian ridon!"

"Ĝuste ĝi estos mia donaco... estos kiel pri tiu akvo."

"Kion vi volas diri?"

"Homoj havas stelojn, kiuj ne estas samaj. Por tiuj, kiuj vojaĝas, steloj estas gvidantoj. Por aliaj ili estas nur malgrandaj lumoj. Por aliaj, kiuj estas sciencistoj, ili estas problemoj. Por mia negocisto ili estis oro. Sed ĉiuj tiuj steloj silentas. Vi mem havos stelojn, kiajn neniu alia havas..."


←  34  →


    

“La Eta Princo” written by Antoine de Saint Exupéry .

Page 34 of 37. Go to page Print version

Source: Wikibooks


Antoine de Saint Exupéry died in 1944, so his works are in the public domain in countries and areas where the copyright term is the author’s life plus 74 years or less.

More about licenses



Click any word for instant translation