"Ili ne trovas tion," mi respondis.

"Kaj ja ili povus trovi, kion ili serĉas, en unu sola rozo en iom da akvo..."

"Certe," mi respondis.

Kaj la eta princo aldonis:

"Sed la okuloj estas blindaj, necesas serĉi per la koro."

Mi estis trinkinta. Mi spiris bone. Tagiĝe la ĉielo estis mielkolora. Mi feliĉis ankaŭ pro tiu miela koloro. Kial do mi eksentis angoron?

"Necesas, ke vi plenumu vian promeson," dolĉe diris al mi la eta princo, kiu denove sidiĝis apud mi.

"Kiun promeson?"

"Vi scias... buŝumon por mia ŝafeto... mi estas respondeca pri tiu floro!"

Mi elpoŝigis miajn skizojn. La eta princo ekvidis ilin kaj diris ridante:

"Viaj baobaboj iom similas al brasikoj..."

"Ho!"

Mi, tiel multe fiera pro miaj baobab-desegnoj!

"Pri via vulpo... la oreloj iom simila al kornoj... kaj estas tro longaj!"

Kaj li denove ridis.

"Vi estas maljusta, etulo, mi nenion sciis desegni krom fermitaj kaj malfermitaj boaoj."

"Ho, tio taŭgos," li diris, "la infanoj scias."

Do mi desegnis buŝumon. Kaj, donante ĝin al li, mi sentis korpremon:

"Vi havas projekton, kiun mi ne konas..."

"Sciu, ke morgaŭ estos la datreveno de mia falo sur la Teron..."

Kaj post silento li diris ankoraŭ:

"Mi falis proksime de ĉi tie..."

Kaj li ruĝiĝis.

Denove, ne komprenante kial, mi sentis strangan ankoron. Tamen demando venis en mian menson:

"Do, ne estis hazardo, ke vi promenis tute sola, mil mejlojn malproksime de ĉiuj enloĝigitaj landoj, tiam matene antaŭ ok tagoj, kiam mi konatiĝis kun vi. Ĉu vi tiam estis reiranta direkte al via falpunkto?"

La eta princo denove ruĝiĝis.

Kaj hezite mi aldonis:

"Eble pro la datreveno?"

La eta princo refoje ruĝiĝis. Li neniam respondis al demandoj, sed kiam oni ruĝiĝas, tio signifas "jes", ĉu ne?

"Ha!" mi diris al li, "mi timas..."

Sed li respondis al mi:

"Nun vi devas labori. Vi devas reiri al via maŝino. Mi atendos vin ĉi tie. Revenu morgaŭ vespere!..."

Sed mi ne estis trankviligita. Mi memoris la vulpon. Oni riskas plori iomete se oni sin lasis malsovaĝigi...


←  32  →


    

“La Eta Princo” written by Antoine de Saint Exupéry .

Page 32 of 37. Go to page Print version

Source: Wikibooks


Antoine de Saint Exupéry died in 1944, so his works are in the public domain in countries and areas where the copyright term is the author’s life plus 74 years or less.

More about licenses



Click any word for instant translation