Ĉar liaj duone malfermitaj lipoj ridetis, mi ankaŭ diris al mi: "Kio tiom kortuŝas min pri la dormanta princeto, estas lia fideleco al la floro, estas bildo de rozo, kiu radias interne de li kiel flamo de lampo, kiam li dormas..." Kaj mi sentis, ke li estas pli fragila. Oni ja devas ŝirmi lampojn: ventblovo povas ilin estingi...

Kaj tiel iranta, tagiĝe mi malkovris la puton.

XXV

"HOMOJ," diris la eta princo, "enŝtopas sin en rapidvagonarojn, sed ili ne plu scias, kion ili serĉas. Tiam ili agitiĝas kaj rondiras..."

Kaj li aldonis:

"Ne indas..."

La puto, kiun ni atingis, ne similis al saharaj putoj. Saharaj putoj estas nuraj truoj fositaj en la sablo. Tiu ĉi similis al vilaĝa puto. Sed tie estis neniu vilaĝo, kaj mi pensis, ke mi nur sonĝas.

"Estas strange," mi diris al la eta princo, "ĉio estas preta: pulio, sitelo kaj ŝnuro..."

Li ridis, tuŝis la ŝnuron, ludigis la pulion. Kaj la pulio knaris kiel malnova ventoflago, kiam vento longe dormis.

"Ĉu vi aŭdas?" diris la eta princo," ni ĵus vekis tiun puton, kaj ĝi kantas..."

Mi ne volis ke li streĉiĝu:

"Lasu min fari," mi diris, "tio tro pezas por vi."

Malrapide mi suprentiris la sitelon ĝis la rando de la puto. Tie mi tute stabligis ĝin. En miaj oreloj daŭre sonis la kanto de la pulio, kaj en la ankoraŭ tremanta akvo mi vidis tremetantan sunon.

"Mi sojfas tiun ĉi akvon," diris la eta princo, "donu al mi por trinki!..."

Kaj mi komprenis, kion li serĉis.

Mi levis la sitelon ĝis liaj lipoj. Trinkante li fermis siajn okulojn. Tio estis dolĉa kiel festo. Tiu akvo ja estis io alia ol nura nutraĵo. Ĝi estis naskita el vojirado sub steloj, el kanto de pulio, el streĉo de miaj brakoj. Ĝi estis por la koro bona kiel donaco. Kiam mi estis knabeto, la lumo de la Kristarbo, la muziko de la meznokta meso kaj la dolĉeco de la ridetoj, same donis radiadon al la Kristnaska donaco, kiun mi ricevis.

"Homoj ĉe vi kulturas kvin mil rozojn en unu ĝardeno," diris la eta princo, " ...kaj tamen ili tie ne trovas, kion ili serĉas."


←  31  →


    

“La Eta Princo” written by Antoine de Saint Exupéry .

Page 31 of 37. Go to page Print version

Source: Wikibooks


Antoine de Saint Exupéry died in 1944, so his works are in the public domain in countries and areas where the copyright term is the author’s life plus 73 years or less.

More about licenses



Click any word for instant translation