"Adiaŭ!" diris la floro.

XIX

LA ETA princo suprengrimpis sur alta monto. La solaj montoj, kiujn li iam konis, estis la tri vulkanoj, kies supro atingas la altecon de liaj genuoj. Kaj li uzis la estingitan vulkanon kiel tabureton. "Supre, sur monto alta kiel tiu ĉi," li pensis, "mi per unu sola rigardo ekvidos la tutan planedon kaj ĉiujn homojn..." Sed li ekvidis nenion alian krom pinteca rokaro.

"Bonan tagon!" li trafe-maltrafe diris.

"Bonan tagon!...Bonan tagon!...Bonan tagon!..." respondis la eĥo.

"Kiu vi estas?!" diris la eta princo.

"Kiu vi estas?!...Kiu vi estas?!...Kiu vi estas?!..." respondis la eĥo.

"Estu miaj amikoj," li diris, "mi estas sola."

"Mi estas sola... mi estas sola... mi estas sola..." respondis la eĥo.

"Kia stranga planedo!" li tiam pensis. Ĝi estas tute seka kaj tute pinta kaj tute sala. Kaj la homoj ne havas fantazion. Ili ripetas, kion oni diras al ili... Hejme mi havis floron; ĝi parolis ĉiam unua..."

XX

SED OKAZIS, ke la eta princo, longe paŝinte sur sablo, rokoj kaj neĝo, fine malkovris vojon. Kaj ĉiuj vojoj kondukas al homoj.

"Bonan tagon!" li diris.

Estis tie ĝardeno plena de rozoj.

"Bonan tagon!" diris la rozoj.

La eta princo rigardi ilin. Ili ĉiuj similis al lia floro.

"Kiuj estas vi?" li demandis miregante.

"Ni estas rozoj," diris la rozoj.

"Ĉu?!" diris la eta princo.

Kaj li sentis sin tre malfeliĉa. Lia floro rakontis al li, ke en la universo ĝi estas sola en sia speco. Kaj jen estis kvin mil kiel ĝi, tute samaj, en unu sola ĝardeno!

"Ĝi ofendiĝus," li diris al si, "se ĝi vidus ĉi tion... ĝi treege tusus kaj ŝajnugus sin mortanta, por eviti ridindon. Kaj mi devus ŝajnigi kvazaŭ mi flegas ĝin, ĉar alie ĝi vere mortus, nur por humiligi ankaŭ min..."

Poste li aldone diris al si: "Mi kredis, ke mi posedas unikan floron, sed mi posedas nur ordinaran rozon. Ĝi kaj miaj tri vulkanoj, kies supro atingas altecon de miaj genuoj kaj el kiuj unu estas eble por ĉiam estingita, ja ne faras min tre grandioza princo..."


←  25  →


    

“La Eta Princo” written by Antoine de Saint Exupéry .

Page 25 of 37. Go to page Print version

Source: Wikibooks


Antoine de Saint Exupéry died in 1944, so his works are in the public domain in countries and areas where the copyright term is the author’s life plus 73 years or less.

More about licenses



Click any word for instant translation