"Mi," respondis la eta princo, "ne ŝatas kondamni al morto, kaj mi pensas, ke mi tuj foriros."

"Ne," diris la reĝo.

Sed la eta princo, fininte siajn preparojn, ne volis ĉagreni la maljunan monarkon:

"Se Via Reĝa Moŝto dezirus esti akurate obeata, Li povus doni al mi saĝan ordonon. Ekzemple, Li povus ordoni al mi foriri antaŭ pasos unu minuto. Ŝajnas al mi, ke la kondiĉoj estas favoraj..."

Ĉar la reĝo nenion respondis, la eta princo unue hezitis kaj poste kun suspiro ekiris for.

"Mi nomumas vin mia ambasadoro," tiam rapide kriis la reĝo.

Li surhavis mienon de grava aŭtoritatulo.

"La grandpersonoj certe estas strangaj," diris al si la eta princo dumvoje.

XI

LA DUA planedo estis loĝata de malmodestulo.

"Ha! Ha! Ha! Jen vizito de iu admiranto!" de malproksime ekkriis la malmodestulo, tuj kiam li ekvidis la etan princon.

Efektive, por malmodestuloj la aliaj homoj estas admirantoj.

"Bonan tagon," diris la eta princo.

"Vi surhavas strangan ĉapelon."

"Ĝi estas por saluti," respondis la malmodestulo.

"Por saluti, kiam oni min aklamas. Bedaŭrinde, neniam iu pasas tie ĉi."

"Ĉu vere?" diris la eta princo, kiu ne komprenis.

"Klapfrapu viajn manojn unu kontraŭ la alia," konsilis la malmodestulo.

La eta princo kunfrapis siajn manojn. La malmodestulo modeste salutis, levante sian ĉapelon.

"Tio ja estas pli amuza, ol la vizito ĉe la reĝo," pensis la eta princo. Kaj li denove kunfrapis siajn manojn. La malmodestulo denove salutis, levante sian ĉapelon.

Post kvin minutoj de tiu ekzercado la eta princo laciĝis pro monotoneco de la ludo.

"Kaj kion fari," li demandis, "por ke la ĉapelo falu?" Sed la malmodestulo ne aŭdis. La malmodestuloj ĉiam aŭdas nur laŭdojn.

"Ĉu vi vere multe admiras min?" li demandis la etan princon.

"Kion signifas admiri?"

"Admiri signifas rekoni, ke mi estas sur la planedo la plej bela, plej bele vestita, plej riĉa, kaj plej inteligenta homo."

"Sed vi estas sola sur via planedo!"

"Faru al mi tiun ĉi plezuron! Tamen admiru min!"

"Mi admiras vin," diris la eta princo, levante iom siajn ŝultrojn, "sed kiel tio povas interesi vin?"


←  16  →


    

“La Eta Princo” written by Antoine de Saint Exupéry .

Page 16 of 37. Go to page Print version

Source: Wikibooks


Antoine de Saint Exupéry died in 1944, so his works are in the public domain in countries and areas where the copyright term is the author’s life plus 73 years or less.

More about licenses



Click any word for instant translation