"Se mi ordonus al iu generalo flugi de floro al floro same kiel papilio, verki tragedion, aliformiĝi en marbirdon, kaj se la generalo ne plenumus la ricevitan ordonon, kiu malpravus? Ĉu li mi?"

"Vi," firme diris la eta princo.

"Tute ĝuste. Oni devas postuli de ĉiu tion, kion li povas fari. La aŭtoritato unue baziĝas sur la saĝo. Se vi ordonos al via popolo sin ĵeti en la maron, ĝi ribelos. Mi havas la rajton postuli obeadon, ĉar miaj ordonoj estas saĝaj."

"Kaj mia sunsubiro?" rememorigis lin la eta princo, kiu, farinte demandon unufoje, neniam plu forgesis ĝin.

"Via sunsubiro vi havos. Mi ĝin postulos. Sed, pro mia scio pri la regarto, mi atendos, ĝis la kondiĉoj estos favoraj."

"Kiam tio okazos?" demandis la eta princo.

"Hm! Hm!" respondis al li la reĝo, kiu unue konsultis dikan kalendaron, "Hm! Hm! tio okazos ĉirkaŭ... ĉirkaŭ... tio estos hodiaŭ vespere ĉirkaŭ la sepa kaj kvardek minutoj! Kaj vi vidos kiel bone obeata mi estas."

La eta princo oscedis. Li bedaŭris sian maltrafitan sunsubiron. Kaj jam li iom enuis. "Mi havas plu nenion por fari ĉi tie," li diris al la reĝo. "Mi tuj foriros!"

"Ne foriru!" respondis la reĝo, kiu tiel multe fieris havi regaton. "Ne foriru! Mi faros vin ministro!"

"Ministro pri kio?"

"Pri... justico!"

"Sed estas neniu juĝota!"

"Oni ne scias," diris la reĝo. "Mi ankoraŭ ne ĉirkaŭiris mian reĝlandon. Mi estas tre maljuna, mi ne havas lokon por kaleŝego, kaj piediri lacigas min."

"Ho! sed mi jam vidis," diris la princo, kiu kliniĝis por ankoraŭfoje rigardi al la alia flanko de la planedo. "Ankaŭ tie estas neniu..."

"Do vi juĝos vin mem," respondis la reĝo. "Tio estas plej malfacila. Estas multe pli malfacile juĝi sin mem, ol juĝi la aliajn. Se vi sukcesos bone juĝi vin, tio signifos, ke vi estas vera saĝulo."

"Mi ĉie ajn povas min mem juĝi," diris la eta princo. "Mi por tio ne bezonas loĝi ĉi tie."

"Hm! Hm!" la reĝo diris. "Mi ja kredas ke ie sur mia planedo estas maljuna rato. Mi aŭdas ĝin dumnokte Vi povos juĝi tiun maljunan raton. De tempo al tempo vi kondamnos ĝin al morto. Tiel ĝia vivo dependos de via juĝo. Sed ĉiufoje vi amnestios ĝin, por ŝpari ĝin. Estas nur unu."


←  15  →


    

“La Eta Princo” written by Antoine de Saint Exupéry .

Page 15 of 37. Go to page Print version

Source: Wikibooks


Antoine de Saint Exupéry died in 1944, so his works are in the public domain in countries and areas where the copyright term is the author’s life plus 74 years or less.

More about licenses



Click any word for instant translation