"Abomeni trablovojn estas por planto malfeliĉa afero," rimarkigis al si la eta princo. "Tiu ĉi floro estas sufiĉe malfacila..."

"Ĉiuvespere vi devos meti super min kloŝon. Ĉe vi estas tre malvarme, malbone provizite. Tie, de kie mi devenas..."

Sed ĝi ĉesis paroli. Ĝi venis kiel semo. Ĝi nenion povus scii pri aliaj mondoj. Hontante pro kaptiĝo ĉe la preparo de tiel naiva mensogo, ĝi tusis du-tri-foje por malpravigi la etan princon:

"Ĉu vi havas ventŝirmilon?"

"Mi estis ironta por ĝi, sed vi parolis al mi!"

Tiam ĝi troigis sian tusadon, por - spite ĉion - trudi al li konscienc-riproĉojn.

Tiel la eta princo, malgraŭ sia amo plena de bonvolo, baldaŭ sentis dubojn pri la floro. Li akceptadis negravajn vortojn serioze, kaj pro tio fariĝis tre malfeliĉa.

"Pli bone se mi ne estus aŭskultinta ĝin," li iutage konfidis al mi, "oni neniam aŭskultu florojn. Ilin oni nur rigardu kaj flaru. La mia aromis mian planedon, sed mi ne sciis ĝoji pro tio. Tiu afero pri ungegoj, kiu tiel multe incitis min, estus ja kortuŝinta min."

Li ankoraŭ konfidis al mi:

"Mi tiam kapablis nenion kompreni! Mi estu prijuĝinta ĝin laŭ ĝiaj agoj, ne laŭ ĝiaj paroloj. Al mi ĝi donu aromon kaj helon. Mi neniam estu forkurinta. Mi estu diveninta ĝian amemon anstataŭ ĝiaj stultegaj ruzoj. La floroj estas tiel memkontraŭdiraj! Sed mi estis tro juna por kapabli ami ĝin!"

IX

MI KREDAS, ke li forŝteliĝis dank'al migrado de sovaĝaj birdoj. Matene antaŭ la foriro li bone ordigis sian planedon. Li zorge skrapis siajn aktivajn vulkanojn. Tiajn li posedas du. Kaj ili estis tre oportunaj por varmigi la matenmanĝon. Li posedis ankaŭ unu estingitan vulkanon. Se vulkanoj estas bone skrapitaj, ili brulas modere kaj regule, sen erupcio. Vulkanaj erupcioj estas kiel kamen-bruloj. Kompreneble, sur nia Tero ni estas multe tro malgrandaj por skrapi niajn vulkanojn. Tial ili kaŭzas al ni amasojn da zorgoj.

La eta princo iom melankolie ankaŭ elradikigis la lastajn baobabajn ŝosojn. Li pensis, ke li neniam revenos. Sed dum tiu mateno ĉiuj tiuj kutimaj laboroj ŝajnis al li ege dolĉaj. Kaj, kiam lasfoje li estis akvumanta kaj per ĝia kloŝo kovronta la floron, li eksentis en si ploremon.


←  12  →


    

“La Eta Princo” written by Antoine de Saint Exupéry .

Page 12 of 37. Go to page Print version

Source: Wikibooks


Antoine de Saint Exupéry died in 1944, so his works are in the public domain in countries and areas where the copyright term is the author’s life plus 73 years or less.

More about licenses



Click any word for instant translation