"Vi parolas kiel grandpersonoj!"

Tio iom hontigis min. Sed senkompate li aldonis:

"Vi konfuzas ĉion, miksas ĉion!"

Li vere estis tre kolera. Li skuadis en la vento siajn orajn harojn:

Mi konas planedon, kie troviĝas karmezina sinjoro. Neniam li priflaris floron. Neniam li rigardis stelon. Neniam li amis homon. Neniam li ion alian faris krom adicioj. Kaj dum la tuta tago li ripetas kiel vi: 'Mi estas serioza viro! Mi estas serioza viro!' kaj pro tio li fierege ŝveliĝas. Se li ne estas homo, li estas fungo!"

"Kio li estas?"

"Fungo!"

La eta princo jam estis tute pala pro kolero. "Dum milionoj da jaroj la floroj fabrikis dornojn. Dum milionoj da jaroj la ŝafoj tamen manĝis la florojn. Kaj ĉu ne estas serioze klopodi por kompreni, kial ili tiel multe penas por fabriki por si dornojn, kiuj neniam utilas? Ĉu ne estas gravaĵo la milito inter ŝafoj kaj floroj? Ĉu tio ne pli seriozas kaj pli gravas, ol adicioj de iu dika ruĝvizaĝa sinjoro? Kaj, se mi mem konas floron unikan en la mondo, kiu ekzistas nenie krom sur mia planedo, kaj kiun ŝafeto povas iun matenon nekonscie neniigi per unusola gluto - kaj jen farite - , ĉu tio ne estas ja grava afero?"

Li ruĝiĝis kaj daŭrigis:

"Se iu amas floron, unusolan en ĝia speco inter milionoj kaj milionoj da steloj, al tiu sufiĉas por esti feliĉa, ke li rigardu ilin. Li diris al si: "Ie tie estas mia floro..." Sed, se la ŝafeto formanĝis la floron, estas por li, kvazaŭ ĉiuj steloj subite estingiĝus! Kaj ĉu tio mem ne gravas?"

Nenion plu mi povis diri. Li subite ekploregis.

Jam noktiĝis. Mi maltenis miajn ilojn. Mia martelo, mia bolto, la soifo kaj la morto ne plu gravis. Sur iu stelo, iu planedo, sur la mia, sur la Tero, unu eta princo bezonis konsolon. Mi lin brakumis, lin lulis. Mi diris al li: "La floro, kiun vi amas, ne estas en danĝero... Mi ja desegnos buŝumon por via ŝafeto. Mi desegnos kiraseton por via floro... Mi..."

Mi ne tro bone scias, kiam ion diri. Mi min sentis tre mallerta. Mi ne sciis, kiel atingi lin, kiel kontakti lin...


←  10  →


    

“La Eta Princo” written by Antoine de Saint Exupéry .

Page 10 of 37. Go to page Print version

Source: Wikibooks


Antoine de Saint Exupéry died in 1944, so his works are in the public domain in countries and areas where the copyright term is the author’s life plus 74 years or less.

More about licenses



Click any word for instant translation